Apenaŭ enkondukiĝas novaj vortetoj, ĉar la vortetoj estas stabila, sufiĉe
fermita klaso de vortoj. Provoj enuzigi novajn vortetojn (§19) preskaŭ ĉiam
montriĝas vanaj.
Noto: Okazis provoj ŝanĝi iujn E-vortecajn vortetojn, kiuj finiĝas per “aŭ”, en radikvortojn, ekz.:
hodiaŭ → *hodie*, ankoraŭ → *ankore*, almenaŭ → *almene*. Nur en poezio oni povus ankoraŭ
renkonti tiajn formojn. En ordinara lingvaĵo oni nepre restu ĉe la normalaj formoj.
3.2. Frazoj kaj frazpartoj
Frazo estas vico de vortoj, kiuj kune esprimas penson.
Frazparto estas vorto aŭ grupo de vortoj, kiuj rolas kiel unuo en frazo.
Ĉi tie temos nur pri frazoj en aktivo, kiu estas la baza maniero konstrui
frazojn. Kelkajn specojn de frazoj oni povas transformi en pasivon (§29),
kiu prezentas la agon el alia perspektivo.
Ĉefverbo kaj frazroloj
La plej grava frazparto estas la ĉefverbo. Ĝi estas vorto kun iu el la finaĵoj
AS, IS, OS, US kaj U (normale ne I): iras, sidis, batos, vidus, pensu k.t.p.
Ĉefverbo montras, pri kia ago aŭ stato temas.
La ĉefverbo estas la centro de la frazo. Ĉiuj aliaj partoj de la frazo rilatas en
diversaj manieroj al la ĉefverbo. Ili ludas diversajn frazrolojn.
40
§3.2
Gramatika superrigardo
Se la ĉefverbo de frazo estas batas, oni povas imagi ekz. la jenajn frazrolojn:
Tiu, kiu faras la agon, ekz. knabo.
Tio, kio ricevas la baton, ekz. ŝtono.
Tio, per kio oni faras la baton, ekz. martelo.
La tempo, en kiu okazas la ago, ekz. vespero.
La loko, en kiu okazas la ago, ekz. korto.
Tiel formiĝas “frazo” kun ses frazpartoj:
• *Batas knabo ŝtono martelo vespero korto.*
Tio tamen ne estas ĝusta Esperanta frazo. Oni bezonas ankaŭ rolmontrilojn,
kiuj klarigas, kiajn rolojn ludas la diversaj frazpartoj:
Tio, kio faras la agon de la ĉefverbo, ricevas nenian rolmontrilon:
→ Knabo batas.
Tio, kion la ago trafas, ricevas la rolfinaĵon N:
→ Knabo batas ŝtonon.
La ilo ricevas la rolvorteton per:
→ Knabo batas ŝtonon per martelo.
La tempo de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la pre-
ciza signifo. Ĉi tie oni povas elekti la rolvorteton dum:
→ Knabo batas ŝtonon per martelo dum vespero.
Ankaŭ la loko de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la
preciza signifo. Ĉi tie taŭgas la rolvorteto en:
→ Knabo batas ŝtonon per martelo dum vespero en korto.
Tiujn frazpartojn oni povas meti en ia ajn ordo, ekz.:
• Knabo batas ŝtonon per martelo dum vespero en korto.
• Batas ŝtonon knabo per martelo en korto dum vespero.
• Ŝtonon dum vespero per martelo knabo batas en korto.
• Knabo ŝtonon per martelo batas dum vespero en korto.
La baza signifo ne ŝanĝiĝas, sed la vortordo (§34) povas nuanci la frazon
kun diversaj emfazoj.
Ekzistas tri rimedoj montri frazrolon: nenio (§12.1), la finaĵo N (§12.2), kaj
rolvortetoj (§12.3).
E-vortoj (vortoj kun E-finaĵo) kaj diversaj E-vortecaj vortetoj povas montri
ekz. manieron, tempon aŭ lokon sen aparta rolmontrilo:
• Bonaj infanoj lernas diligente. FE.9 Diligente montras manieron, sed havas
nenian rolmontrilon.
• Venu al mi hodiaŭ vespere. FE.18 Hodiaŭ kaj vespere montras la tempon de
la ago, sed partoprenas en la frazo sen rolmontriloj.
§3.2
41
Gramatika superrigardo
La roloj, kiujn frazpartoj povas havi, nomiĝas: subjekto, objekto, perverba
priskribo, alvoko kaj komplemento.
Subjekto
Subjekto (§12.1.1) estas la plej grava frazrolo (krom la ĉefverbo). La sub-
jekto faras tiun agon, aŭ estas en tiu stato, kiun esprimas la ĉefverbo:
• La birdoj flugas. FE.9 La birdoj faras la agon flugas.
• Li promenas kun tri hundoj. FE.12 Li faras la agon promenas.
• Sur la tero kuŝas ŝtono. FE.6 La agon kuŝas “faras” ŝtono.
• Leono estas forta. FE.7 La “agon” estas “faras” leono.
Kio precize estas subjekto, tamen dependas de la verbo (§30).
Objekto
Objekto (§12.2.2) estas tio, kio estas rekte trafata de la ago:
• Mi amas la patron. FE.8 La patro estas rekte trafata de la ago amas.
• Ludoviko, donu al mi panon. FE.8 La donado “trafas” rekte panon.
• Mi vidas leonon. FE.7 Leono estas rekte trafata de la vidado.
Kion precize signifas “esti rekte trafata de ago”, dependas de la verbo
(§30.3).
Perverba priskribo
Perverba priskribo (§25.1) montras, pere de la ĉefverbo, priskribon de la
subjekto aŭ de la objekto:
• Leono estas forta. FE.7 La vorto forta montras priskribon de la subjekto
leono. La priskribon peras la verbo estas.
• La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. FE.33 Fianĉino estas priskribo de
la subjekto la juna vidvino. La priskribo okazas pere de la verbo fariĝis.
• Li estas hodiaŭ en kolera humoro. FE.31 En kolera humoro estas priskribo
de la subjekto li.
• Ĉu tion vi opinias justa? Ij.35 Justa estas priskribo de la objekto tion. La
priskribon peras la verbo opinias.
Alvoko
Alvoko (§12.1.2) estas frazrolo, per kiu oni alvokas tiun, al kiu oni volas
paroli, per eldiro de ties nomo aŭ per alia O-vorto, kiu reprezentas la alvok-
aton:
• Ludoviko, donu al mi panon. FE.8 Ludoviko estas alvoko al la alparolato.