Выбрать главу

Sinjoro, vi estas neĝentila. FE.16

42

§3.2

Gramatika superrigardo

Komplemento

Komplemento estas komuna nomo de ĉiuj aliaj frazroloj ol subjekto,

objekto, alvoko kaj perverba priskribo. Komplemento montras diversajn

cirkonstancojn de la ago.

Komplementojn oni povas nomi laŭ la signifo: loka komplemento, tempa

komplemento, maniera komplemento k.t.p.

Komplementojn oni ankaŭ povas nomi laŭ la formo: N-komplemento

(havas N-finaĵon), al-komplemento (havas la rolvorteton al), en-komple-

mento (havas la rolvorteton en), E-komplemento (estas E-vorto) k.t.p.:

Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. FE.6 Sur la fenestro estas loka

komplemento, sur-komplemento.

En la tago ni vidas la helan sunon. FE.10 En la tago estas tempa komple-

mento, en-komplemento.

Bonaj infanoj lernas diligente. FE.9 Diligente estas maniera komplemento,

E-komplemento.

Tio daŭris nur malgrandan momenton. FA1.136 Malgrandan momenton

estas tempa komplemento, N-komplemento.

Multaj gramatikistoj rigardas objekton kiel specon de komplemento, sed en

PMEG objekto kaj komplemento estas rigardataj kiel malsamaj frazroloj.

Subfrazoj

Frazo povas aperi kiel parto de alia frazo. Tian frazon ene de frazo oni

nomas subfrazo (§33):

Diru al la patro, ke mi estas diligenta. FE.8 La subfrazo ke mi estas

diligenta rolas kiel objekto en la tuta frazo.

Ordinaran frazon oni povas nomi ĉeffrazo por distingi ĝin de subfrazo.

3.3. Ĉefvortoj kaj rektaj priskriboj

Frazparto povas konsisti el unu sola vorto, sed ofte ĝi estas kunaĵo de pluraj

vortoj. Unu el la vortoj de plurvorta frazparto estas ĉefvorto, kaj la aliaj estas

rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Se la ĉefvorto estas O-vorto, la frazparto

nomiĝas O-vorta frazparto. Se la ĉefvorto estas A-vorto, ĝi estas A-vorta

frazparto. Se la ĉefvorto estas E-vorto, ĝi estas E-vorta frazparto:

ĉambroĈambro estas ĉefvorto. Priskriboj ne estas.

matura homoHomo estas ĉefvorto. Matura estas rekta priskribo de

homo.

tre grandaGranda estas ĉefvorto. Tre estas rekta priskribo de granda.

tre longeLonge estas ĉefvorto. Tre priskribas ĝin.

Oni povas ankaŭ paroli pri E-vortecaj frazpartoj, en kiuj la ĉefvorto estas

E-vorteca vorteto: tre baldaŭ, multe pli, absolute ĉiam.

§3.3

43

Gramatika superrigardo

Rekta priskribo de ĉefvorto povas mem esti plurvorta frazparto:

la kajero de la juna fraŭlino – Ĉefvorto estas kajero. La estas difina pri-

skribo (= difinilo). De la juna fraŭlino estas poseda priskribo. La poseda

priskribo estas mem O-vorta frazparto enkondukita per la rolvorteto de.

tre alte estimata sinjoro – La tuto estas O-vorta frazparto. Sinjoro estas

ĉefvorto. Tre alte estimata estas mem A-vorta frazparto, kiu rekte pri-

skribas la ĉefvorton sinjoro.

Legu pli pri la diversaj manieroj rekte priskribi ĉefvorton en §7, kaj pri per-

verbaj (nerektaj) priskriboj en §25.1.

44

§3.3

O-vortoj

4. O-vortoj

4.1. Bazaj reguloj por O-vortoj

Vorton kun la finaĵo O oni nomas O-vorto. O-vortoj rolas precipe kiel sub-

jekto kaj objekto, sed ili povas roli en multaj aliaj manieroj (§4.2).

O-vortoj estas nomoj de aferoj, konkretaĵoj, abstraktaĵoj, homoj, bestoj,

fenomenoj, agoj, kvalitoj, specoj, individuoj k.t.p.:

tablo = nomo de konkretaĵo

hundo = nomo de bestospeco

saĝo = nomo de kvalito

amo = nomo de sento

kuro = nomo de ago

martelado = nomo de agado

Petro = nomo de persono

Berlino = nomo de urbo

Post O-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multe-nombro (§8), kaj N-finaĵo por

frazrolo (§12.2). Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:

tablo

tabloj

tablon

tablojn

hundo

hundoj

hundon

hundojn

kuro

kuroj

kuron

kurojn

Oni povas anstataŭigi la finaĵon O per apostrofo (§10), sed nur kiam ne

sekvas J aŭ N: hund’ = hundo, saĝ’ = saĝo, am’ = amo, kur’ = kuro, Berlin’

= Berlino.

Legu ankaŭ pri O-vortaj frazpartoj en §7.1, kaj pri propraj nomoj en §35.

4.2. Uzo de O-vortoj

Frazparto, kies ĉefa vorto estas O-vorto, estas nomata O-vorta frazparto. O-

vortaj frazpartoj rolas en frazoj precipe kiel subjekto, objekto, alvoko aŭ

komplemento, sed ili ankaŭ povas roli kiel priskribo de alia vorto.

O-vortaj frazpartoj kiel subjekto

La bona virino trankviligis sian soifon. FE.15

Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. FE.33

Legu pli pri subjekto en §12.1.1.

O-vortaj frazpartoj kiel objekto

Mi prenis broson kaj purigis la veston. FE.39

Mi vidas leonon. FE.7

§4.2

45

O-vortoj

Legu pli pri objekto en §12.2.2.

O-vortaj frazpartoj kiel alvoko

Ludoviko, donu al mi panon. FE.8

Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. FE.35

Legu pli pri alvoko en §12.1.2.