O-vortaj frazpartoj kiel komplemento
• Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. FE.6
• Li staris tutan horon apud la fenestro. FE.26
• Mi veturas al Londono. LR.103
• Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. FE.35
Legu pli ĉe la diversaj rolmontriloj en §12.
O-vortaj frazpartoj kiel priskribo
• La dentoj de leono estas akraj. FE.7
• Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon. FK.254
• Glaso da vino estas glaso plena je vino. FE.32
• Pli pr
ok sime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli
junaj. M.112
• Aŭgusto estas mia plej amata filo. FE.22
Legu pli ĉe la diversaj rolmontriloj en §12. Legu ankaŭ pri perverba pri-
skribo en §25.1.
4.3. Seksa signifo de O-vortoj
En Esperanto ne ekzistas gramatika sekso. Sekso estas nur parto de la sig-
nifo de iuj O-vortoj. La finaĵo O neniel esprimas sekson.
La signifon de vorto oni ĉiam devas lerni. Por ĉiu besta kaj homa vorto oni
devas lerni la eventualan sekson kiel parton de la signifo. Neniaj reguloj de-
cidas pri tio. Regas iom da konfuzo pri tio ĉi, kaj multaj vortoj bedaŭrinde
havas neklaran signifon.
Ekzistas en Esperanto tri signifoklasoj de vortoj por homoj kaj bestoj: Sekse
neŭtraj radikoj, virseksaj radikoj kaj inseksaj radikoj:
Sekse neŭtraj radikoj:
Ĝeneralaj bestaj kaj homaj radikoj: besto, birdo, insekto, fiŝo, homo,
persono, infano k.a.
La sufiksoj -ul-, -ist-, -an-, -estr- kaj -id-.
Participoj kun O-finaĵo: ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito, ...oto.
Ĉiuj bestospecioj: bovo, kato, leono, ĉevalo, zebro, hundo, lupo,
koko, ansero, pasero, ezoko, formiko, araneo, muŝo k.a.
46
§4.3
O-vortoj
Diversaj ne-familiaj homaj rilatoj: amiko, kolego, gasto, najbaro,
membro, ĉefo, kamarado k.a.
Profesioj kaj diversaj homaj roloj: aktoro, sekretario, kelnero,
tajloro, ŝoforo, geografo, redaktoro, studento, sklavo, mastro,
majstro, moŝto, ministro, nobelo, turisto, fripono, heroo, pasaĝero,
viktimo k.a.
Militistoj: soldato, oficiro, kaporalo, leŭtenanto, kapitano, kolonelo,
generalo, adjutanto k.a.
Diversaj religiuloj: pastro, episkopo, kardinalo, diakono, katoliko,
bonzo k.a.
Gentoj, landanoj, rasoj k.s.: Anglo, Svedo, Ruso, Japano, Ĉino,
Arabo, Cigano, Lapono, Judo, Apaĉo, Slavo, indiĝeno k.a.
Viraj radikoj:
Diversaj evidente viraj radikoj: viro, sinjoro, fraŭlo, knabo, bubo,
ĝentlemano, masklo k.a.
La sufikso -ĉj-.
Familiaj radikoj: patro, frato, filo, avo, nepo, nevo, onklo, kuzo,
fianĉo, edzo, vidvo k.a. (sed la ĝenerala vorto parenco estas neŭtra).
Nobeloj kaj similaj altranguloj: reĝo, caro, princo, grafo, barono,
ŝaho, mikado, emiro, samurajo k.a. (sed la ĝenerala vorto nobelo
estas neŭtra).
Kelkaj religiuloj: monaĥo, abato, papo, rabeno, imamo k.a.
Specialaj virbestaj radikoj: taŭro, okso, kapono, stalono, boko k.a.
Inaj radikoj:
Evidente ina: femalo.
La sufiksoj -in- kaj -nj-.
Diversaj inaj radikoj: damo, matrono, primadono, furio, amazono,
nimfo, megero, putino, meretrico, gejŝo, madono, muzo, hetajro,
subreto, almeo k.a.
El la tri grupoj la neŭtra estas sendube la plej granda. Ĝi estas nefermita
klaso, kiu daŭre akceptas novajn membrojn. La vira grupo estas multe pli
malgranda, kaj estas pli fermita. La ina grupo estas la plej malgranda.
Eventuale ĝi povas akcepti pliajn membrojn. Verŝajne iuj malkonsentas pri
la klasado de iuj vortoj, sed estas klare, ke ĉiuj tri kategorioj ekzistas. Kiuj
vortoj troviĝu en kiu grupo, estas nur demando de detaloj, ne de principoj.
La klasado neniel pretendas esti io perfekta aŭ deviga por aliaj. La lingvo
estas ĉi-kampe neunueca, kaj ne ekzistas ia simpla vero pri ĉiuj ĉi tiaj
radikoj. Kompreneble ĉi tie temas nur pri Esperanto kaj Esperantaj vortoj.
En aliaj lingvoj estas alie, kaj iliaj respondaj vortoj povas havi aliajn sig-
nifojn kaj uzojn rilate sekson.