malfacile ŝanĝiĝos. Ili estas kaj kredeble restos viraj. Ankaŭ la inaj radikoj
havas tre firman signifon, kaj estas malfacile imagi, ke ili iam fariĝos sekse
neŭtraj.
Ĉiu plene rajtas daŭrigi la tradician kvazaŭ-viran uzadon de neŭtraj vortoj,
sed ĉiu ankaŭ rajtas uzadi neŭtrajn vortojn plene sensekse. La du manieroj
uzi la neŭtrajn vortojn ne vere konfliktas inter si. Ili ambaŭ baziĝas sur la
propraj signifoj de la respektivaj vortoj, kaj estas ambaŭ logikaj kaj kon-
formaj al la reguloj de la lingvo. Temas simple pri personaj preferoj, ĉu in-
sisti pri sekso aŭ ne. Por iuj personoj sekso ne estas nepra kaj grava inform-
ero, por aliaj ĝi tre ofte estas.
Ĝenerale estas konsilinde ne provi ŝanĝi, reformi aŭ modifi la seksan sig-
nifon de radikoj, por kiuj la uzado kaj signifo estas stabilaj kaj klaraj, ĉar tio
nur pliigus la konfuzon. Sed en ĉiuj okazoj, en kiuj la signifo estas malklara,
neunueca aŭ ŝanceliĝanta, estas konsilinde doni al la radiko neŭtran sig-
nifon.
§4.3
49
O-vortoj
Seksa diskriminacio
Iuj opinias, ke Esperanto diskriminacias virinojn, ĉar multaj vortoj estas
baze viraj. Sed rigardante la ĉi-antaŭajn listojn oni vidas, ke plej multaj
vortoj fakte estas (aŭ almenaŭ povas esti) neŭtraj. Oni do tute rajtas diri ekz.
Ŝi estas ŝoforo, ĉar la radiko ŜOFOR per si mem estas neŭtra. Iuj tamen plu
insistas ĉe tiaj vortoj ĉiam uzi IN, se temas pri ino. Tiam estas diskriminacia
ne la lingvo, sed (eventuale) la lingvouzantoj.
Ĉe la sufiĉe malgranda grupo de vere viraj vortoj oni ja devas uzi IN-su-
fikson, kiam temas pri ino ( edzino, fratino, reĝino...), sed oni memoru, ke la
uzado de ina sufikso estas nur gramatika afero. Zamenhof vivis en socio,
kiun regis viroj, kaj tio postlasis spurojn en lia lingvo, sed la lingvo ne kreas
la diskriminacion, nur spegulas ĝin.
Lastatempe (komence de la 2000-aj jaroj) aldoniĝis al tiu ĉi diskuto la fakto,
ke iuj homoj rigardas sin nek kiel virojn, nek kiel virinojn. Estas ankoraŭ
malklare, kiel tio influos la lingvan evoluon.
Legu ankaŭ pri diversaj provoj enkonduki viran sufikson en §39.1.13 kaj
sekse neŭtran unu-nombran pronomon por homoj (§11.5).
50
§4.3
A-vortoj
5. A-vortoj
5.1. Bazaj reguloj por A-vortoj
Vorton kun la finaĵo A oni nomas A-vorto. A-vortoj montras ecojn, kvalitojn,
apartenojn, rilatojn k.s. A-vortoj estas uzataj por priskribi (§5.2). La A-finaĵo
aldonas la ĝeneralan ideon “karakterizata de tio, kion esprimas la radiko”:
• longa = havanta multe da longo
• ruĝa = havanta ruĝon kiel econ
• bona = karakterizata de bono
• inteligenta = havanta inteligenton, karakterizata de inteligento
• homa = rilata al homoj
• malaperinta = tia, ke ĝi jam malaperis
La signifo de A-vorto dependas kaj de la radiko, kaj de la kunteksto
(§37.2.2).
Ankaŭ posedaj pronomoj (§11.2) kaj vicordaj nombrovortoj (§23.4) estas A-
vortoj. En ili la A-finaĵo havas specialan signifon.
Post A-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multe-nombro (§8), kaj N-finaĵo por
frazrolo (§12.2). Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:
longa
longaj
longan
longajn
ruĝa
ruĝaj
ruĝan
ruĝajn
mia
miaj
mian
miajn
sesa
sesaj
sesan
sesajn
Legu ankaŭ pri A-vortaj frazpartoj en §7.2.
5.2. Uzo de A-vortoj
A-vortoj estas uzataj precipe por priskribi O-vortojn. Rekte priskribantaj A-
vortoj staras plej ofte antaŭ la priskribata O-vorto, sed ili povas stari ankaŭ
post ĝi. Eĉ povas esti A-vortoj samtempe antaŭ kaj post la sama O-vorto:
• granda domo
• domo granda
• la tago longa
• la longa tago
• fama Franca verkisto
• fama verkisto Franca
A-vorto, kiu staras post sia O-vorto, estas ofte emfazita: §7.1.
§5.2
51
A-vortoj
A-vorto povas ankaŭ priskribi ion pere de verbo (§25.1):
• La domo estas granda. Granda priskribas la O-vorton domo pere de la
verbo estas.
• Tiuj ĉi v erk istoj estas famaj. Famaj priskribas la O-vorton verkistoj pere
de estas.
• Mi farbis mian domon blanka. Blanka priskribas la O-vorton domon pere
de la verbo farbis.
A-vortoj estas uzataj ankaŭ por priskribi pronomojn (§11) kaj aliajn O-vort-
ecajn vortetojn (§15), ordinare pere de verbo:
• Mi estas feliĉa.
• Tiu estas mia.
• Tio estas bona.
• Ili fariĝis koleraj.
• Ambaŭ ŝajnis dormantaj.
• Estu singarda(j)! = Vi estu singarda(j). Ĉe U-verboj oni tre ofte forlasas
la subjekton (§32.3), se ĝi estas la pronomo vi (§11.4).
O-vorteca uzo de A-vortoj
Kiam A-vorto rolas kiel rekta priskribo de O-vorto (§7.1), oni iafoje forlasas
la O-vorton. Tiam la A-vorto kvazaŭ mem transprenas la rolon de ĉefvorto,
kaj rolas O-vortece. Tio eblas, kiam la kunteksto klare montras, kiu O-vorto
estu subkomprenata. Subkomprenado de O-vorto faciliĝas, se antaŭ la A-
vorto aperas la aŭ alia difinilo (§9):
• La palaco de la imperiestro estis la plej belega [palaco] en la
mondo. FA2.24
• Mi legas al vi nur la plej delikatan [parton] . Rt.6
• Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa [manĝo] . Rz.22
• Vi ne estas la unuaj [personoj] , kiujn mi vidas hodiaŭ matene. BV.15
• Mi devis oferi la agrablan [aferon, eblon] pro la utila [afero, eblo] . OV.266
• Ĉiuj homoj certigis, ke ili ĝin legis kaj komprenis, ĉar alie oni ja