rigardus ilin kiel malsaĝajn [homojn] . FA2.29
• Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [vojo] . FE.33
• Ni ambaŭ volas la saman [aferon] . Se la tute ĝenerala ideo afero estas
subkomprenata post la sama, oni povas anstataŭe diri la samo: Ni ambaŭ
volas la samon. / Ŝi volas scii, kial, kaj por kio, kaj kiarajte, [...] kaj de-
nove, kaj ankoraŭ unu fojon denove la samon! Gm.67
En esprimoj de horo (§23.8) kaj dato (§23.9) oni preskaŭ ĉiam forlasas la O-
vortojn horo, tago kaj jaro. Tiam vicordaj nombrovortoj (§23.4) ekrolas O-
vortece:
• Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. FE.12
52
§5.2
A-vortoj
• Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan [tagon] de Februaro. FE.12
• Estas la dek-unua [horo] kaj duono.
• Tio okazis en Julio [de la] mil naŭcent tridek oka [jaro] . Ĉe jaresprimo
oni nuntempe preferas forlasi ankaŭ la A-finaĵon: Tio okazis en Julio mil
naŭcent tridek ok.
Ĉe posedaj pronomoj (§11.2) oni ofte forlasas O-vorton, se la kunteksto per-
mesas:
• Via pano estas malpli freŝa, ol mia [pano] . FE.10
• Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj [homoj] ĉion. M.36
• Vi ankaŭ min redonu al la miaj [homoj] . IT.7
Pri la uzo aŭ neuzo de la antaŭ posedaj pronomoj (kun aŭ sen posta O-vorto)
legu pli detale en la klarigoj pri posedaj pronomoj kiel difiniloj (§9.2).
Alia
La A-vorto alia estas ofte uzata O-vortece. Oni povus imagi subkompren-
atan O-vorton, sed alia ofte komplete transprenas la rolon de O-vorto, kaj
enŝovo de O-vorto estas iafoje tute superflua:
• Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian [supon] . Rz.27
• Ŝi estas jam edzino de alia [viro] ! H.15
• Alian [homon] ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu. PE.34
• El ŝiaj multaj infanoj unuj [infanoj] estas bonaj kaj aliaj [infanoj] estas
malbonaj. FE.12
• Laboru en konsento kaj helpu unu [persono] al la alia [persono] . OV.141
Legu pli pri la esprimo unu... (la) alia en §23.1.3.
Alia plej ofte esprimas individuecan signifon. Alia tiam tre similas al la
tabelvortoj je U (§15.1). Tial iuj eĉ proponis ŝanĝi la A-vorton alia en tabel-
vorton, kio estas tamen evitenda reformprovo (§13.3).
La kvantaj A-vortoj multaj, malmultaj, pluraj kaj kelkaj estas ofte O-vortece
uzataj (§24.2).
§5.2
53
E-vortoj
6. E-vortoj
6.1. Bazaj reguloj por E-vortoj
Vorton kun la finaĵo E oni nomas E-vorto. E-vortoj rolas kiel komplementoj
kaj en diversaj aliaj frazroloj (§6.2). Ili montras manierojn, lokojn, tempojn,
kvantojn k.s.:
• rapide = en rapida maniero, kun rapido
• bele = en bela maniero, kun belo
• urbe = en (la) urbo(j), en urba maniero
• hejme = en la propra(j) hejmo(j)
• tage = en (la) tago(j)
• matene = en (la) mateno(j)
• lunde = en la lundoj, en lundoj, en ĉiu lundo, en iu lundo, en lunda mani-
ero
• normale = en normala maniero, en normalaj okazoj
• multe = en granda kvanto
• alveninte = post (la) alveno
La signifo de E-vorto dependas kaj de la signifo de la radiko, kaj de la kun-
teksto (§37.2.3).
Ĉe lokaj E-vortoj povas aperi la finaĵo N por direkto (§12.2.5): urben = “al
la urbo(j)”, hejmen = “al la propra(j) hejmo(j)”. Sed E-vorto neniam povas
ricevi J-finaĵon.
En tempaj komplementoj lunde kaj lundon havas malsamajn sencojn:
§12.2.4.
Legu ankaŭ pri E-vortaj frazpartoj en §7.3.
6.2. Uzo de E-vortoj
E-vortoj kiel komplementoj
E-vorto povas roli kiel komplemento de verbo:
• Ili manĝas rapide. Rapide estas komplemento de manĝas, kaj montras la
manieron de manĝado.
• Urbe t rov iĝas multaj restoracioj. Urbe estas komplemento de troviĝas,
kaj montras la lokon de la troviĝado.
E-vorta komplemento povas ankaŭ rilati al tuta frazo:
• Kompreneble mi iros. Kompreneble rilatas al la tuta frazo. Ĝi ne montras
la manieron de irado, sed komentas la fakton, ke mi iros. Tiu tuta fakto
estas komprenebla.
§6.2
55
E-vortoj
E-vortoj kiel priskriboj
E-vorto povas ankaŭ roli kiel rekta priskribo de A-vorto, de alia E-vorto, kaj
de E-vorteca vorteto:
• Ĝi estas sufiĉe granda. Sufiĉe estas rekta priskribo de granda.
• Li manĝas terure multe. Terure estas rekta priskribo de multe.
• Ili revenos treege baldaŭ. Treege estas rekta priskribo de baldaŭ.
E-vorto povas ankaŭ esti perverba priskribo de I-verbo aŭ de subfrazo
(§25.1.1):
• Estas amuze labori. Amuze estas perverba priskribo de labori.
• Multe maĉi estas necese por bona digesto. Necese perverbe priskribas
multe maĉi.
• Estis ĝojige, ke ili sukcesis. Ĝojige perverbe priskribas la ke-frazon.
A-vortoj kaj E-vortoj estas tre similaj. La afero, kiun oni volas priskribi, de-