cidas, ĉu oni uzu A-vorton aŭ E-vorton.
E-vortoj kiel nuanciloj
Iuj E-vortoj povas direkti la atenton al certa frazparto, kaj nuanci ĝian rolon
en la frazo. En tia nuanca rolo E-vorto povas rilati al tiaj vortoj, kiujn ĝi
normale ne povas priskribi, ekz. O-vortoj kaj personaj pronomoj:
• Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe. FA3.19 La objekto nenion
validas senrezerve, senescepte.
• Li estis tute e n mal espero. FA1.122 Ne restis eĉ iomete da espero.
• Li manĝas multajn diversajn aferojn, sed ĉefe legomojn. La plej gravaj el
liaj manĝaĵoj estas legomoj.
• La najbaroj disiĝis kun larmoj, kaj precipe l a inf anoj ploris mal-
dolĉe. FA3.58 Ankaŭ aliaj ploris maldolĉe, sed la infanoj tion faris pli multe.
• Ĝuste apud
mia pord ego floras la plej belaj rozoj. FA2.132 La loka esprimo
validas tute precize kaj ekzakte. Ne uzu ĵus (§14.2.6) anstataŭ ĝuste en ĉi
tiaj frazoj.
• Estu tre singardaj kun Viaj vortoj, ĉar alie Vi atingos ĝuste la malon de
tio, kion Vi deziras atingi! L2.6 Vi atingos la malon en absoluta senco, ne
nur proksimume.
• La numero videble estis ĝuste tiu, kiun ŝi havis en sia memoro. M.18 Ne nur
proksimume tiu numero, sed tute ekzakte.
• Lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata. FA1.87 Ne iom antaŭe aŭ poste,
sed vere en tiu momento mem.
• La tuta ĝojo de la tero flugis for, kaj restis sole ĝemo! Rt.75 = ...restis nenio
alia ol ĝemo. ...restis nur ĝemo. Ĉi tia sole estas egala al nur (§14.3.14),
sed nur iafoje havas alian signifon.
56
§6.2
E-vortoj
• Li elĵetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la poŝojn kaj la
tornistron sole per arĝento. FA1.7 Per nenio alia li plenigis ilin. Iafoje
povas estiĝi konfuzo inter tiu ĉi nuanca signifo de sole kaj ĝia ordinara
signifo “sen akompano”. Tiam oni ofte povas uzi la A-formon sola por
“sen akompano”: Ili iris sole tien. = Ili iris nur tien. Ili iris solaj tien.
= Ili iris tien sen akompano.
E-vortecaj vortetoj kiel ankaŭ, eĉ, almenaŭ, ja kaj nur (§14.3) ofte havas
tian nuancan rolon.
O-vortecaj E-vortoj
Kvantaj E-vortoj povas esti uzataj kvazaŭ ili estus O-vortoj (§24.3): Sur la
arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. FE.32
§6.2
57
Frazpartoj
7. Frazpartoj
Frazparto estas grupo de vortoj, kiuj rolas kune en frazo. Frazparto konsistas
el ĉefvorto kaj eventualaj rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Depende de la ĉef-
vorto oni parolas pri O-vortaj (§7.1), A-vortaj (§7.2) kaj E-vortaj (§7.3) fraz-
partoj:
7.1. O-vortaj frazpartoj
Difiniloj
O-vorta frazparto povas havi difinilon (§9) antaŭ si. Difinilo estas vorteto,
kiu precizigas aŭ malprecizigas la identecon de la tuta frazparto:
la nomo tia nomo
tiu nomo
ties nomo ĉiu nomo
iu nomo
la nomoj tiaj nomoj
tiuj nomoj
ties nomoj ĉiuj nomoj
iuj nomoj
la nomon tian nomon tiun nomon ties nomon ĉiun nomon iun nomon
la nomojn tiajn nomojn tiujn nomojn ties nomojn ĉiujn nomojn iujn nomojn
Nombrovortoj
Por rekte priskribi O-vorton oni povas uzi nombrajn vortetojn (§23.1), kiuj
montras, pri kiom da aferoj temas:
• unu tablo
• du pordoj
• tri hundojn
• dudek kvin aŭtoj
• cent mil dolarojn
A-vortoj
Por rekte priskribi O-vorton oni uzas precipe A-vortojn (§5). Se la O-vorto
havas iun el la finaĵoj J kaj N, ankaŭ la rekte priskribanta A-vorto ricevas
tiujn finaĵojn. Rekte priskribanta A-vorto staras normale antaŭ la O-vorto:
• granda tablo
• malfermita pordo
• sovaĝaj hundoj
• strangajn okazaĵojn
Oni povas ankaŭ uzi postmetitajn A-vortojn. Iafoje oni postmetas A-vorton
por emfazi ĝin:
• amo eterna
• marteladon bruan
Alifoje oni postmetas A-vorton por klareco.
§7.1
59
Frazpartoj
O-vortaj frazpartoj
Oni ankaŭ povas uzi O-vortan frazparton por priskribi O-vorton. Tia pri-
skriba frazparto staras ĉiam post la O-vorto. La priskriba frazparto havas
ĉiam rolmontrilon, plej ofte rolvorteton, sed iafoje N-finaĵon:
• viro kun ĉapelo
• junulino el Francujo
• instruisto pri la Japana lingvo
• hundo sen vosto
• pordo de malgranda domo
• kurado laŭ vojo kampara
• skribado per globkrajono
• verkado de konataj aŭtoroj
• verkado de la libroj
• verkanto de libroj
• iro en la preĝejon FA4.166
Rimarku, ke oni ne povas priskribi O-vorton per antaŭmetita O-vorto (sen
rolmontrilo). Tiaj priskriboj eblas en iuj lingvoj, ekz. la Angla, sed ne en
Esperanto. Oni ne diru: *Esperanto kongreso*, *lingvo instruisto*, *Berlino
Esperanto-klubo*. Oni devas uzi A-vorton aŭ postmetitan O-vorton kun rol-
vorteto: Esperanta kongreso, kongreso de Esperanto, lingva instruisto,