Выбрать главу

instruisto de lingvo(j), Berlina Esperanto-klubo, Esperanto-klubo de Ber-

lino. Ofte oni povas alternative fari kunmetitan vorton (§37.3): Esperanto-

kongreso, lingvoinstruisto.

Identigaj priskriboj

Post O-vorto povas aperi rekta priskribo, kiu identigas la aferon. Normale

temas pri la propra nomo de la afero. Tia identiga priskribo (§25.2) ne havu

N-finaĵon aŭ alian rolmontrilon:

sinjoro Petro FE.18

la urbo Barcelono OV.391

la monato Majo FA3.18

mia fratino Anastazio FA1.229

la gazeto New York Times

tiu libro Ĉu vi kuiras ĉine? (la libro nomiĝas Ĉu vi kuiras ĉine? )

Neniam uzu la vorton “amo” . OV.383

60

§7.1

Frazpartoj

I-verboj

O-vorto povas havi I-verbon kiel rektan priskribon (§27.4), precipe se la O-

vorto havas agan signifon:

la povon labori M.38

forta deziro venki

ĝojo esti la unua

la neceso eduki infanon

Komparaj esprimoj

Oni povas priskribi O-vorton per kompara kiel-esprimo (§20.1). Tia pri-

skribo staras ĉiam post la O-vorto:

haroj kiel plumoj de korvo M.141

vizaĝo kiel lakto kaj sango FA2.105

En ĉi tiaj esprimoj oni ne uzu kia (§20.1.4). Ne diru *haroj kiaj plumoj de

korvo*.

Subfrazoj

Por priskribi O-vorton oni povas uzi subfrazon (§33). La subfrazo ĉiam

staras post la O-vorto:

Jen estas la pomo, kiun mi trovis. FE.6

Li rakontis la nov

aĵon, ke ŝi finfine alvenis.

Lokaj kaj tempaj E-vortoj

Lokaj, direktaj kaj tempaj E-vortoj (kaj E-vortecaj vortetoj) povas aperi kiel

postmetita priskribo de O-vorto. Tiam oni subkomprenas kiu estas, kiu trov-

iĝas, kiu okazas, estanta, troviĝanta, okazanta aŭ similan esprimon:

La floroj supre sur la tero odoras. FA1.83 = La floroj, kiuj troviĝas supre...

El la p

re ĝejo tute apude penetris al li la sonoj de orgeno. FA3.63 = El la

preĝejo, kiu estis tute apude... El la tute apuda preĝejo...

La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata vespere. FA2.134 = La pordo, kiu

troviĝis kontraŭe [= en la kontraŭa domo] ... La kontraŭa pordo...

La v es peron antaŭe la tuta urbo estis iluminita. FA1.203 = La vesperon, kiu

estis antaŭe... La antaŭan vesperon...

Sur mizera lito tie kuŝis la patrino de la infano. FA3.93 = Sur mizera lito,

kiu troviĝis tie... Sur tiea mizera lito...

Alie la malfeliĉa blindulino ja neniam povus trovi la vojon hejmen. FA3.123

= ...la vojon, kiu kondukas hejmen.

La sola afero, kiun ni devas fari, estas, certigi al nia afero regulan sen-

haltan iradon antaŭen. OV.123 = ...iradon, kiu direktiĝas antaŭen.

§7.1

61

Frazpartoj

Ŝi kuraĝis entrepreni la vojaĝon ĉi tien. FA4.152 = ...la vojaĝon, kiu kon-

dukis ŝin ĉi tien.

Ofte oni ankaŭ povas uzi postmetitan A-vorton kiel lokan aŭ tempan pri-

skribon de O-vorto: la preĝejo tute apuda, la pordo kontraŭa, la vesperon

antaŭan, mizera lito tiea. Iafoje tio estas pli klara.

Rimarku, ke A-vorta priskribo povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la O-vorto, dum

tia ĉi E-vorta priskribo nur povas stari post la O-vorto: la antaŭan vesperon,

la vesperon antaŭan, la vesperon antaŭe, sed nepre ne *la antaŭe vesperon*.

Postmetita loka, direkta aŭ tempa priskribo de O-vorto ofte mem havas pre-

cizigan priskribon kun rolvorteto. Tiam oni por klareco preferas E-vortan

formon: la floroj supre sur la tero, la regionoj sude de Parizo (ili troviĝas

sude de Parizo), la vesperon antaŭe de

la ge edziĝo (la geedziĝo okazos en la

posta tago). Se oni uzas A-vorton, oni iafoje povas miskompreni tiel, ke la

preciziga priskribo rilatas al la O-vorto, kio povas tute ŝanĝi la sencon: la re-

gionoj sudaj de Parizo = la sudaj regionoj de Parizo (la regionoj apartenas

al Parizo), la vesperon antaŭan de la geedziĝo = la antaŭan vesperon de la

geedziĝo (la geedziĝo okazas en tiu vespero). En la lasta ekzemplo eblas el-

turnigi per al anstataŭe de: la vesperon antaŭan al

la ge edziĝo (la geedziĝo

okazos en la tago post tiu vespero).

Ordo de priskriboj de O-vorto

En O-vorta frazparto la rektaj priskriboj ordinare sekvas la jenan ordon:

difinilo · kvantaj priskriboj · antaŭpriskriboj · ĉ ef vorto · postpriskriboj

Ekzemple: la du novaj tenisaj pilkoj en tiu kesto. Tie pilkoj estas ĉefvorto, la

estas difinilo, du estas kvanta priskribo, novaj kaj tenisaj estas antaŭ-

priskriboj, kaj en tiu kesto estas postpriskribo.

Difinilo

Difinilo = la, tabelvorto, poseda pronomo, ambaŭ, unu.