Normale oni uzas samtempe nur unu difinilon: la domo, tiuj tri domoj, kies
grandaj domoj, miajn lignajn domojn, ia stranga domo, ambaŭ domoj.
La difinilo tia iafoje aperas post kvanta priskribo: multaj tiaj homoj, kelkaj
tiaj arboj. La vorteto tia iafoje eĉ troviĝas en postpriskriba pozicio, precipe
kiam ĝi mem havas subfrazon kiel priskribon: La arbo de la suno estis bel-
ega arbo tia, kian ni neniam vidis. FA3.114 Tia estas difinilo de arbo. La sub-
frazo kian ni... priskribas tia. Ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj
al
iaj komerc ejoj. M.20 Ankaŭ kiam tia staras en tiaj pozicioj, ĝi estas difinilo,
kaj oni ne uzas la kune kun ĝi.
62
§7.1
Frazpartoj
Kvantaj priskriboj
Kvantaj priskriboj estas ĉefe nombraj vortetoj kaj vicordaj nombrovortoj
(§23): la tridek ruĝaj domoj, la dek tri ruĝaj domoj, la unua domo, mia tria
ruĝa domo.
Ankaŭ iuj tre bazaj A-vortoj, kiel tuta, alia, (mal)sama, pluraj, (mal)multa,
-
-
kelka, (antaŭ)lasta kaj cetera, aperas en la pozicio de kvantaj priskriboj: la
-
tuta ŝtona domo (ne *la ŝtona tuta domo*), la alia ŝtona domo (ne *la ŝtona
alia domo*), la sama ŝtona domo (ne *la ŝtona sama domo*).
Se oni uzas du aŭ pli da kvantaj priskriboj samtempe, la reciproka ordo
normale ne gravas: la lastaj dek jaroj aŭ la dek lastaj jaroj, la aliaj du
knaboj aŭ la du aliaj knaboj. Sed se oni uzas kaj nombran vorteton, kaj
vicordan nombrovortojn samtempe, oni normale metu la vicordan nombro-
vorton unue por klareco: la unuaj dek jaroj.
Antaŭpriskriboj
Antaŭpriskriboj estas ordinaraj A-vortoj: la ruĝa domo, la du grandaj
domoj. O-vorto povas havi plurajn antaŭmetitajn A-vortojn: tiuj dek grandaj
nigraj Hindaj ĉemizoj. Oni tiam normale metas ĝeneralajn A-vortojn unue
( grandaj), kaj specialajn A-vortojn laste ( Hindaj).
Iafoje poseda pronomo aperas en la pozicio de ordinaraj A-vortoj. Tiam la
poseda pronomo ne estas difinilo: Krom mi restis ĉe la patrino du
m
iaj pli
junaj fratoj. M.101 Oni povus ankaŭ diri: ...du el miaj pli junaj fratoj.
Antaŭmetita A-vorto povas siavice havi priskribon. Se tiu priskribo staras
post la A-vorto, la esprimo ofte fariĝas neklara: la farita el ligno domo. El
ligno priskribas la A-vorton farita, kiu priskribas la O-vorton domo. Pli bone
estas meti la priskribon de la A-vorto antaŭ ĝi: la el ligno farita domo. Sed
plej bone estas meti la A-vorton kiel postpriskribon de la O-vorto: la domo
farita el ligno. Se tia priskribo de A-vorto estas tre longa, oni nepre metu la
A-vorton post la O-vorto: la domo farita e l multe k osta Braz ila ligno de tre
al
ta kval ito.
Postpriskriboj
Postpriskribo = A-vortoj, I-verbo, kiel-komparo, identiga priskribo, fraz-
parto kun rolmontrilo, subfrazo, loka aŭ tempa E-vorto, loka vorteto.
Postpriskriboj estas tre diversspecaj. Por klareco oni malofte uzas pli ol unu
postpriskribon samtempe. Se oni tamen uzas pli ol unu postpriskribon, la re-
ciproka ordo dependas de klareco. Se oni ekz. uzas samtempe subfrazon kaj
frazparton kun rolmontrilo, tiam la frazparto kun rolmontrilo normale staru
antaŭ la subfrazo, sed tia konstruo povas tamen esti malklara: domo el ligno
kiun mi aĉetis. Ĉu mi aĉetis la domon aŭ la lignon? Por aldona klareco oni
povas uzi la difinilon tiu. Ĝi montras, al kiu O-vorto la subfrazo rilatas: tiu
domo el ligno kiun mi aĉetis, domo el tiu ligno kiun mi aĉetis. (En tiu ĉi ek-
zemplo eblas elturniĝi ankaŭ per ligna domo, kiun mi aĉetis / domo ligna,
kiun mi aĉetis, se la senco estas, ke mi aĉetis la domon.)
§7.1
63
Frazpartoj
Nekutima vortordo
Iafoje oni deflankiĝas de la kutima vortordo por speciala emfazo k.s. Tio
eblas, kiam la diversaj finaĵoj klare montras, kiuj vortoj kunapartenas:
• Ĉevalojn ili tie ĉi havas tre bonajn. Rz.67 = Ili tie ĉi havas tre bonajn
ĉevalojn. La N-finaĵo ĉe bonajn klare montras, ke ĝi estas rekta priskribo
de ĉevalojn malgraŭ la nekutima vortordo.
• Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian. M.178 = ...kaj
nenian laborenspezon ŝi havis.
Unu el la plej ekstremaj ekzemploj de tia ĉi vortordo troviĝas en la Esper-
anta himno “La Espero”: Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras
familion. FK.298 = Ne al glavo soifanta sangon (kiu soifas/deziras sangon) ĝi
tiras la homan familion. Tian vortordon oni nepre ne uzu en ordinara lingv-
aĵo.
7.2. A-vortaj frazpartoj
Priskribo per E-vortoj aŭ vortetoj
Por priskribi A-vorton oni uzas normale E-vorton aŭ E-vortecan vorteton. La