• kriado = longa krio, pluraj krioj farataj dum certa tempo
• kriadoj = pluraj longaj krioj, plurfoja kriado
Atentu pri la signifo
Oni atentu pri la signifo de la Esperantaj vortoj. Jen estas kelkaj ekzemploj
de vortoj, kiuj povas esti problemaj por iuj:
• Li vestis sin per blanka kalsono kaj nigra pantalono. Por tiaj vestaĵoj oni
uzas en multaj lingvoj multe-nombrajn vortojn, ĉar origine temis pri po
du vestaĵoj, po unu por ĉiu kruro.
• Mi elspezis mian tutan monon. Rz.60 En kelkaj lingvoj oni uzas multe-
nombran vorton por mono, ĉar ĝi konsistas el pluraj moneroj kaj monbil-
etoj.
§8.2.2
69
Unu-nombro kaj multe-nombro
• La asocio ricevis novan statuton. La vorto statuto estas kelklingve ĉiam
multe-nombra, ĉar ĝi konsistas el pluraj paragrafoj.
• Li malsaniĝis je variolo. Malsanoj kiel variolo, varicelo kaj morbilo
havas en iuj lingvoj multe-nombrajn nomojn, ĉar ili kaŭzas plurajn pust-
ulojn k.s. sur la haŭto.
• Per tondilo ni tondas. FE.34 La vorto tondilo estas en iuj lingvoj multe-
nombra, ĉar ĝi konsistas el du kunmetitaj partoj.
• Tiu muzikisto ludas drumon. Por la kompleksa instrumento drumo oni
uzas en multaj lingvoj multe-nombran vorton, ĉar ĝi konsistas el pluraj
tamburoj kaj cimbaloj ludataj de unu sola muzikisto.
• Usono estas grandega lando. La lando Usono havas en multaj lingvoj
multe-nombran nomon, ĉar ĝi estas unuiĝo de pluraj ŝtatoj.
• Ili loĝas en Nederlando. La lando Nederlando havas en iuj lingvoj
multe-nombran nomon, ĉar la nomo origine priskribis grupon da re-
gionoj (“la Malaltaj Landoj”), kiuj estis poste kunigitaj.
• Tiun semajnon mi ne laboros, ĉar mi havos feriojn. Ferio estas en Esper-
anto unu libera tago. Se estas pli ol unu tago, oni diru ferioj aŭ uzu la
vorton feriado.
• Ŝi portas novajn okulvitrojn. Por tia ilo oni uzas en multaj lingvoj unu-
nombran vorton, ĉar temas pri unu ilo, kiu tamen konsistas el du vitroj.
Noto: Iafoje aperas la ideo, ke okulvitroj estu traktata kvazaŭ ĝi estus unu-nombra malgraŭ la J-fin-
aĵo: *Mi havas unu okulvitrojn.* *Ŝi portas malnovan okulvitrojn.* Tio estas eraro. Ĉiu vorto kun
J-finaĵo estas nepre multe-nombra. Oni diru: Mi havas unu paron da okulvitroj. Ŝi portas malnovajn
okulvitrojn. Ŝi portas malnovan paron da okulvitroj. Iuj volas anstataŭigi okulvitroj per nova unu-
nombra vorto. Tio estus teorie farebla, sed verŝajne praktike ne sukcesus.
8.2.3. Nombro ĉe A-vortoj
A-vorto havu J-finaĵon, se ĝi priskribas ion multe-nombran:
• granda domo = unu domo, kiu estas granda
• grandaj domoj = pluraj domoj, kiuj estas grandaj
• krajona noto = unu noto farita per krajono aŭ krajonoj
• krajonaj notoj = pluraj notoj faritaj per krajono aŭ krajonoj
Rimarku, ke la vortoj krajona kaj krajonaj neniel montras, kiom da krajonoj
estas. La uzo de J en krajona noto kaj krajonaj notoj dependas nur de la
noto-nombro.
Multe-nombra estas kompreneble ĉiu vorto, kiu havas J-finaĵon, sed ankaŭ
personaj pronomoj (§11) povas esti multe-nombraj. La pronomoj ni kaj ili
estas ĉiam multe-nombraj. Vi kaj si estas jen unu-nombraj, jen multe-
nombraj. Oni estas normale unu-nombra, sed povas esti multe-nombra. Mi
estas ĉiam unu-nombra (kaj ankaŭ ci). La vorteto ambaŭ (§15.5) estas ĉiam
multe-nombra:
• Mi estas feliĉa.
• Ŝi sentas sin feliĉa.
70
§8.2.3
Unu-nombro kaj multe-nombro
• Vi estas feliĉa(j).
• Oni estas feliĉa(j).
• Ni estas feliĉaj.
• Ili estas feliĉaj.
• Ili sentas sin feliĉaj.
• Ambaŭ estas feliĉaj.
A-vorto, kiu priskribas subkomprenatan O-vorton, havu J-finaĵon, se tiu O-
vorto havus J-finaĵon:
• Estis partoprenantoj el la tuta mondo. La Aziaj estis plej multaj. = La
Aziaj partoprenantoj estis plej multaj.
Kiam A-vorto priskribas nombran vorteton (sen posta O-vorto), oni uzu J-
finaĵon, se estas pli ol unu:
• Alvenis tri knabinoj. Unu el ili estis konata al mi, sed du estis nekonataj.
Oni povus diri, ke la vortoj knabino kaj knabinoj estas subkomprenataj
post la nombraj vortetoj unu kaj du.
Nombraj vortetoj iafoje montras abstraktan nombron, kaj nenia O-vorto
estas subkomprenata. Tiam oni normale uzas E-vorton kiel priskribon. E-
vortoj neniam povas havi J-finaĵon: Mil estas multe. Du multiplikite per du
estas kvar. Se oni uzas A-vorton en tia frazo, oni komprenus, ke ia O-vorto
estas subkomprenata: Dek estas difektitaj. = Dek aŭtoj/maŝinoj/seĝoj... estas
difektitaj.
Kiam A-vorto priskribas plurajn O-vortojn, ĝi havu J-finaĵon, ĉar la signifo
estas multe-nombra:
• La tablo kaj la seĝo estas eluzitaj. Unu tablo kaj unu seĝo estas du
aferoj. Ambaŭ estas eluzitaj.
• En la ĉambro estis verdaj seĝo kaj tablo. Tie estis (unu) verda seĝo kaj
(unu) verda tablo.
• Li kaj lia amiko estas same kulpaj. Ambaŭ estas kulpaj.
• Nek li, nek lia amiko estas ĝojaj pro la severa puno. Ambaŭ malĝojas.
• Ŝia blanka kolo kaj ŝia brusto estis kovritaj per granda ĉenaĵo de mal-
novaj kaj novaj moneroj. FA1.234 Unu kolo kaj unu brusto estas du.
J nur se fakte temas pri pluraj aferoj
Iafoje A-vorto rilatas al O-vorto kun J-finaĵo, sed priskribas laŭsence nur