unu el la pluraj aferoj. Tiam la A-vorto ne havu J-finaĵon:
• Tie staris pluraj grandaj kaj unu malgranda tabloj. Kvankam mal-
granda rilatas al la vorto tabloj, ĝi estu sen J, ĉar ĝi priskribas nur unu el
la tabloj.
• Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn. = ...unu verdan krajonon kaj unu
ruĝan krajonon.
§8.2.3
71
Unu-nombro kaj multe-nombro
• Ĉiuj damoj, la karoa, kera, trefa kaj pika, sidis en la unua vico. FA2.106
Estis nur po unu damo el ĉiu speco. Efektive la A-vortoj priskribas la
unu-nombran vorton damo, kiu estas subkomprenata post ĉiu el ili: ...la
karoa damo, kera damo, trefa damo kaj pika damo...
• Venis Franca kaj Germanaj gastoj. = Venis unu Franca kaj pluraj
Germanaj gastoj.
• D
u parto p ren antoj estis respektive Japana kaj Korea. Estis unu Japana
partoprenanto kaj unu Korea partoprenanto.
Por tiaj ĉi komplikitaj signifoj oni elektu facile kompreneblan esprimo-
manieron. La ĉi-antaŭaj frazoj estas ĉiuj gramatike ĝustaj, sed iuj el ili povus
esti pli klaraj. Ekz. anstataŭ Franca kaj Germanaj gastoj estas pli klare diri
unu Franca kaj pluraj Germanaj gastoj.
Evito de miksitaj formoj
Multe-nombra A-vorto kune kun pluraj unu-nombraj O-vortoj povas iafoje
ŝajni kiel stranga miksaĵo, kvankam tio estas tute logika. Zamenhof ofte
evitis tian mikson, uzante unu-nombran A-vorton, precipe kiam la A-vorto
estis poseda pronomo, aŭ kiam temis pri pluraj abstraktaj O-vortoj:
• mia frato kaj fratino FE.36 = miaj frato kaj fratino. Oni povus diri, ke mia
estas subkomprenata antaŭ fratino: mia frato kaj mia fratino.
• Ŝi estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo. FE.11 Sia estas
priskribo kaj de karaktero, kaj de vizaĝo. Oni povus diri, ke sia estas
subkomprenata antaŭ vizaĝo.
• la simpla lernado kaj uzado de Esperanto OV.378 Simpla estas sub-
komprenata antaŭ uzado. Alternative oni povas diri, ke lernado kaj
uzado kune estas unu ideo.
• Oni povas proponi [...] ekzemple internacian monsistemon, horsistemon,
kalendaron k.t.p. OV.379 Internacian estas subkomprenata antaŭ horsist-
emon kaj kalendaron.
Same Zamenhof ofte evitis uzi plurajn unu-nombrajn A-vortojn kune kun
unu multe-nombra O-vorto:
• Estis inter la sepa kaj oka horo vespere. M.200 = ...la sepa kaj (la) oka
horoj...
Atentu al kio rilatas A-vorto
Iafoje oni riskas erare rilatigi A-vorton al ia vorto, kiu staras pli proksime ol
tiu, kiun la A-vorto vere priskribas:
• Iu el tiuj malŝatindaj friponoj certe estas kulpa. Ne *kulpaj*, ĉar kulpa
estas priskribo de iu, ne de friponoj.
• Unu el miaj plej bonaj amikoj estis elektita en la Akademion. Elektita
priskribas la vorton unu, ne la vorton amikoj.
72
§8.2.3
Unu-nombro kaj multe-nombro
• Iuj en tiu granda nedistingebla homamaso estis alvenontaj al la sama
celo kiel ni. Alvenontaj priskribas la subjekton iuj, ne la vorton
homamaso.
Speco de
Ĉe esprimoj kun speco de povas iafoje ekesti hezito inter unu-nombro kaj
multe-nombro:
• Tiaj specoj de vino estas tre multekostaj. Multekostaj gramatike pri-
skribas la vorton specoj, kvankam ĝi sence rilatas ankaŭ al vino.
A-vortecaj vortetoj
Vortetoj, kiuj povas roli A-vortece (§15), kaj kiuj povas ricevi J-finaĵon,
sekvas la samajn regulojn pri J-finaĵo kiel A-vortoj.
• tiu domo → tiuj domoj
• tia domo → tiaj domoj
• tiuj kato kaj hundo = tiu kato kaj tiu hundo
• tiuj kato kaj hundoj = tiu kato kaj tiuj hundoj
• Jen la kato kaj la hundo, kiu apartenas al mi. Nur la hundo apartenas al
mi.
• Jen la kato kaj la hundo, kiuj apartenas al mi. Kaj la kato, kaj la hundo
apartenas al mi.
• Jen la kato kaj la hundoj, kiuj apartenas al mi. La frazo estas dusenca.
Verŝajne nur la hundoj apartenas al mi, sed povas esti, ke ankaŭ la kato
estas mia.
• Jen la hundoj kaj la kato, kiuj apartenas al mi. Kaj la hundoj kaj la kato
apartenas al mi.
8.2.4. Nombro – specialaj okazoj
La kunliga vorteto aŭ (§16.2) normale montras ekskluzivan sencon (devas
esti nur unu el la alternativoj), sed iafoje ĝi estas inkluziva (povas validi
pluraj alternativoj samtempe). Kiam pluraj aferoj estas ligitaj per aŭ, la uzo
de J-finaĵo dependas de la senco:
• Karlo aŭ Petro estas kulpa. Nur unu estas kulpa.
• Aŭ la Angloj aŭ la Francoj estos unuaj sur la scenejo. Nur unu el la
alternativoj povas validi, sed ĉiu el ili estas per si mem multe-nombra.
• Aŭ mi aŭ miaj kontraŭuloj estas prava(j). Ĉi tie nek gramatika logiko,
nek la senco povas solvi la konflikton inter unu-nombro kaj multe-
nombro. Oni elektu laŭplaĉe. Verŝajne plej multaj elektus pravaj pro la
proksimeco al la vorto kontraŭuloj. Plej bone estas verŝajne revortigi la
frazon por eviti la problemon: Aŭ mi estas prava, aŭ miaj kontraŭuloj