adjektiva, kaj la nedeklinaciebla aŭ adverba.
f) La participo aktiva prezenca finiĝas per ant: far|ant|a, far|ant|e.
g) La participo aktiva preterita per int: far|int|a, far|int|e.
ĝ) La participo aktiva futura per ont: far|ont|a, far|ont|e.
h) La participo pasiva prezenca per at: far|at|a, far|at|e.
ĥ) La participo pasiva preterita per it: far|it|a, far|it|e.
i) La participo pasiva futura per ot: far|ot|a, far|ot|e.
Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la
verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la
prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz. ŝi est|as am|at|a de ĉiu|j (participo
prezenca: la afero fariĝas); la pord|o est|as ferm|it|a (participo preterita: la
afero jam estas farita).
7. Adverboj estas formataj per aldono de e al la radiko. Gradoj de kompar-
ado estas la samaj kiel ĉe adjektivoj. Ekz. mi|a frat|o pli bon|e kant|as ol mi.
8. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.
C) ĜENERALAJ REGULOJ
9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj.
10. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
11. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj)
(la ĉefa vorto staras en la fino); ili estas kune skribitaj kiel unu vorto, sed, en
elementaj verkoj, disigitaj per streketoj (|)1. La gramatikaj finiĝoj estas
rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. Ekz. vapor|ŝip|o estas formita de:
vapor, ŝip kaj o (finiĝo de la substantivo).
1. En leteroj kaj verkoj destinitaj por personoj jam povosciantaj la internacian lingvon, la streketoj
inter la partoj de la vortoj ne estas uzataj. Ili celas ebligi al ĉiuj facile trovi en la vortaro la ĝustan
sencon de ĉiu el la elementoj de la vorto kaj tiel ricevi ĝian plenan signifon, sen ia ajn antaŭa studo
de la gramatiko.
12. Se en frazo estas alia nea vorto, la vorto ne estas forlasata. Ekz. mi
neniam vid|is, mi nenio|n vid|is.
§40
687
Gramatiko en la Fundamento
13. En frazoj respondantaj al la demando “kien”, la vortoj ricevas la finiĝon
de la akuzativo. Ekz. kie vi est|as? , tie (en tiu loko); kie|n vi ir|as? , tie|n (al
tiu loko), mi ir|as Pariz|o|n, London|o|n, Varsovi|o|n, dom|o|n.
14. Ĉiu prepozicio havas en Esperanto difinitan kaj konstantan signifon, kiu
fiksas ĝian uzon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne
montras al ni, kiun prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion
je, kiu ne havas memstaran signifon; ekz. ĝoj|i je tio, rid|i je tio, enu|o je la
patr|uj|o, mal|san|a je la okul|o|j.
La klareco neniel suferas pro tio, ĉar en ĉiuj lingvoj oni uzas en tiaj okazoj
iun ajn prepozicion, se nur la uzado donis al ĝi sankcion; en la internacia
lingvo ĉiam estas uzata en similaj okazoj nur la prepozicio je.
Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio,
se oni timas nenian dusencaĵon.
15. La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj
prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo,
ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo. Tia
estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed ĉe diversaj vortoj de unu
radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn
derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o,
sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrical|a), k.t.p.
16. La finiĝo o de substantivoj kaj la a de la artikolo povas esti iafoje for-
lasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. Ŝiller’ (Schiller)
anstataŭ Ŝiller|o; de l’ mond|o anstataŭ de la mond|o; dom’ anstataŭ dom|o.
Gramatikaj instruoj en la Fundamenta Ekzercaro
• Nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo,
mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. FE.1
• Anstataŭ “ci” oni uzas ordinare “vi”. FE.16
• La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ
objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La
personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ
poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua
tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa.
Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “l’” (sed nur post prepozicio, kiu
finiĝas per vokalo). FE.27
• Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni
prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco
postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun
ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur
kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda
(= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga
(= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per
vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por
la abono). FE.27
688
§40
Gramatiko en la Fundamento
• Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam
post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la
prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni
aldonas al la vorto la finon “n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu
loko); tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la