Выбрать главу

tablon”, kaj la vortoj “ĝardenon”, “tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne

ĉar la prepozicioj “en” kaj “sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis

esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la

ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la

ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la

loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus

la finiĝon “n” tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. – Morgaŭ mi

veturos Parizon (aŭ en Parizon). FE.28

Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian pre-

pozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion “je”. Sed estas

bone uzadi la vorton “je” kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto “je” ni

povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. – Mi ridas je lia naiveco (aŭ

mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon). – Je la lasta fojo

mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). – Mi veturis du tagojn kaj unu

nokton. – Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). –

El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas

post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la

akuzativon. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la

patron” (anstataŭ “obei je la patro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam,

kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri

“pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri

ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”. FE.29

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. – La montritajn naŭ vortojn ni kon-

silas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da

aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon “k”, ni

ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio,

kiom, kiu. Se ni aldonas la literon “t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia,

tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon “ĉ”, ni ricevas

vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldon-

ante la prefikson “nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam,

nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj

montraj la vorton “ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu

(pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie

ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton “ajn”,

ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel

ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni

povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj

aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tie-

ulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu). FE.30

§40

689

Gramatiko en la Fundamento

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas

por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. – Alportu al mi metron

da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ

kiu estas uzata por drapo). “Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto

havas signifon de mezuro. FE.32

La sufikso “um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn)

vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plen-

umi, kolumo, manumo. – Mi volonte plenumis lian deziron. FE.42

690

§40

Parencoj kaj familianoj

41. Parencoj kaj familianoj

La sekva prezento montras per fantazia ekzemplo, kiel oni esprimas

diversajn parencajn rilatojn en Esperanto. La ekzemplo ne elĉerpas la eblojn

plene. Ankoraŭ pli da vortoj estas fareblaj per diversaj afiksoj kaj afiksecaj

elementoj.

La familio de Nino kaj Antono

 Supre estas pli aĝaj parencoj, malsupre pli junaj.

 La strekoj montras rilatojn inter gepatroj kaj iliaj infanoj.

 Ĉiuj virinaj nomoj ĉi tie finiĝas per ...ino. Ĉiuj aliaj nomoj estas viraj.

La nomoj estas tiel elektitaj por klareco, sed ne ekzistas regulo, ke vir-

inaj nomoj finiĝu per ...ino (§35.3).

Antono kaj Nino estas geedzoj. Li estas ŝia edzo, kaj ŝi estas lia edzino. Ili

estas geedziĝintaj. Li estas edziĝinta al ŝi, kaj ŝi estas edziniĝinta al li.

Antono kaj Nino havas du infanojn, Ernestino kaj Vilhelmo. Antono kaj

Nino estas la gepatroj de tiuj ĉi infanoj. Antono estas ilia patro, kaj Nino

estas ilia patrino. La infanoj nomas Antonon Paĉjo, kaj ili nomas Ninon

Panjo. La karesnomoj Paĉjo kaj Panjo kaj aliaj ĉi-postaj voknomoj estas

faritaj per la sufiksoj ĈJ (§38.2.6) kaj NJ (§38.2.25). Vilhelmo estas filo de

Antono kaj Nino, kaj Ernestino estas ilia filino. Vilhelmo kaj Ernestino estas

iliaj gefiloj.

Antono havas fraton, Hugo, kaj fratinon, Mesalino. Antono, Hugo kaj

Mesalino estas gefratoj. Antono nomas Hugon Fraĉjo, kaj li nomas Mesal-

inon Franjo. Nino havas fratinon, Karolino, kaj fraton, Teodoro. Ne ekzistas

specialaj vortoj por montri, ĉu frato aŭ fratino estas pli aŭ malpli aĝa. Je

bezono oni diru simple pli aĝa fratino, malpli aĝa frato k.s. Sed pli aĝa frato

aŭ fratino eble povas nomi sian pli junan fraton aŭ fratinon frateto kaj fratin-

eto.

§41

691

Parencoj kaj familianoj

Antono havas unu onklon, Petro (frato de lia patrino). Li nomas lin oĉjo

Petro, aŭ simple Oĉjo. Antono estas nevo de Petro. Nino havas unu onklon