kaj du onklinojn, Ludoviko (frato de ŝia patrino), Florino (fratino de ŝia patr-
ino), kaj Anĝelino (fratino de ŝia patro). Ŝi estas ilia nevino. Ili estas ŝiaj ge-
onkloj. Ŝi nomas la onklinojn onjo Florino kaj onjo Anĝelino, aŭ simple
Onjo. Nino kaj ŝiaj gefratoj, Karolino kaj Teodoro, estas genevoj de siaj ge-
onkloj.
Nino havas du avojn, Adamo (la patro de ŝia patro) kaj Danielo (la patro de
ŝia patrino). Ŝi nomas ilin Aveto, Avĉjo aŭ simile. Nino ankaŭ havas du
avinojn, Jozefino (la patrino de ŝia patro) kaj Kolombino (la patrino de ŝia
patrino). Ŝi nomas ilin Avineto, Avinjo aŭ simile. Nino estas nepino de
Adamo, Jozefino, Danielo kaj Kolombino, kaj ili estas ŝiaj geavoj.
Antono estas nepo de Karlo kaj Esperino (la gepatroj de lia patrino). Liaj
aliaj geavoj ne estas montritaj. Antono kaj liaj gefratoj, Hugo kaj Mesalino,
estas genepoj de siaj geavoj.
Ernestino kaj Vilhelmo (la infanoj de Antono kaj Nino) estas pragenepoj
( pranepino kaj pranepo), de Adamo, Jozefino, Danielo, Kolombino, Karlo
kaj Esperino. Adamo estas unu el la praavoj de Ernestino kaj Vilhelmo, kaj
Esperino estas unu el iliaj praavinoj.
Antono havas bopatron, Johano (la patro de lia edzino). Li ankaŭ havas
bopatrinon, Adelino (la patrino de lia edzino). Ili estas liaj bogepatroj. Li
estas ilia bofilo. Nino estas bofilino de Paŭlo kaj Meluzino (la gepatroj de ŝia
edzo).
Antono havas tri bofratinojn, Karolino (fratino de lia edzino), Jakelino (edz-
ino de lia frato) kaj Katarino (edzino de frato de lia edzino). Li ankaŭ havas
du bofratojn, Teodoro (frato de lia edzino) kaj Nikodemo (edzo de lia frat-
ino). Ne ekzistas speciala vorto por la parenceco inter Johano kaj Paŭlo, aŭ
inter Meluzino kaj Adelino, kvankam iliaj infanoj estas geedziĝintaj unu al
la alia.
Nino estas pranevino de Nikolao (frato de unu el ŝiaj geavoj), kaj de Klaŭd-
ino (fratino de alia el ŝiaj geavoj). Nikolao estas praonklo de Nino, kaj
Klaŭdino estas praonklino de Nino.
Nino havas du gekuzojn, Felikso kaj Frino (infanoj de ŝia onklino Anĝelino).
Felikso estas ŝia kuzo, kaj Frino estas ŝia kuzino. La infanoj de Nino (Ernest-
ino kaj Vilhelmo) estas duarangaj gekuzoj de Georgo, la filo de Felikso, ĉar
iliaj gepatroj estas gekuzoj. Tomaso kaj Sabino estas bogekuzoj, ĉar lia onkl-
ino estas edzino de ŝia onklo.
Paŭlo, la patro de Antono, estas edziĝinta dufoje. Lia dua edzino, Malvino,
estas duonpatrino ( vicpatrino) de Antono, Hugo kaj Mesalino, la infanoj de
lia unua geedziĝo. Antono estas duonfilo ( vicfilo) de Malvino, kaj Mesalino
estas ŝia duonfilino ( vicfilino). Roberto estas duonfrato de Antono, kaj Evel-
ino estas lia duonfratino. Ili havas nur unu el siaj gepatroj komuna. Ankaŭ
Malvino estas edziniĝinta dufoje. Ŝia dua edzo, Paŭlo, estas duonpatro
( vicpatro) de Mikelo, la filo de ŝia unua geedziĝo (kun Filipo). Antono estas
692
§41
Parencoj kaj familianoj
duonfrato ( vicfrato) de Mikelo, kaj Mesalino estas duonfratino ( vicfratino)
de Mikelo. Ili havas neniun el siaj gepatroj komuna. Ne ekzistas speciala
esprimo por Filipo, kiu eĉ ne estas rigardata kiel familiano.
Legu pli detale pri prefikseca uzo de DUON kaj VIC en parencovortoj en
§38.4.1.
Seksa signifo de parencovortoj
La vortoj edzo, patro, filo, frato, onklo, nevo, avo, nepo kaj kuzo estas viraj.
Por la respondaj inaj parencoj oni devas uzi la sufikson IN (§38.2.20). Se
oni parolas pri ambaŭ seksoj, oni devas uzi la prefikson GE (§38.3.6).
La vortoj parenco, infano kaj familiano estas sekse neŭtralaj. Se oni volas
aparte montri inan sekson, oni povas uzi la sufikson IN. Se oni volas aparte
montri viran sekson, oni povas uzi la vorton vira, aŭ la radikon VIR prefiks-
ece (§38.4.1). Oni ankaŭ povas uzi la prefikson GE, se oni volas emfazi, ke
temas pri ambaŭ seksoj.
Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3.
§41
693
Simboloj kaj mallongigoj
42. Simboloj kaj mallongigoj
ekz.
ekzemple
k.a.
kaj aliaj
k.s.
kaj simile, kaj similaj
k.t.p.
kaj tiel plu
p.
paĝo
t.e.
tio estas
PMEG
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
PAG
Kalocsay, Waringhien: Plena Analiza Gramatiko de
Esperanto
PIV
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 (kiam temas
pri antaŭa versio de tiu vortaro, ne uziĝas mallongigo, sed
plena nomo, ekz. Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento)
→
fariĝas, estas ŝanĝebla al (k.s.)
=
estas egala al, signifas
≈
estas proksimume egala al, signifas proksimume
|
limo inter vortelementoj (en klarigoj pri elparolo = mal-
longega paŭzeto en la elparolo)
ápud
Vokalo kun dekstrakorna supersigno montras akcenton: á,
é, í, ó, ú. En kelkaj lokoj kromakcentoj (malĉefaj
akcentoj) estas montrataj per maldekstrakorna supersigno:
à, è, ì, ò, ù.
[...]
Parto de frazo estas forlasita. Precipe temas pri Zamen-
hofaj ekzemploj, kiujn necesis mallongigi.
ekzemplo°
La vorto aŭ vortelemento ne troviĝas en PIV. Por klarigo
vidu la liston de ne-PIV-aj elementoj (§43).
*ekzemplo*
La ekzemplo (aŭ signifo) estas erara aŭ tre malrekomend-
inda.
ekzemplo FA1.153
La ekzemplo estas Zamenhofa el Fabeloj de Andersen, la
unua parto, paĝo 153. Ĉiuj ekzemploj kun simila mallong-
igo estas Zamenhofaj. Vidu la liston de literaturo (§46).