(estas pravaj). En tiu ĉi okazo la plej simpla solvo estas: Aŭ mi aŭ miaj
kontraŭuloj pravas.
§8.2.4
73
Unu-nombro kaj multe-nombro
Iafoje oni povas aŭ rigardi ĉiujn membrojn de grupo kune, aŭ rigardi ĉiun
individuon aparte:
• Unu velo post la alia estis levataj. FA1.88 Zamenhof pensis pri ĉiuj veloj
kune, sed se oni pensas pri ĉiu aparta levo de velo, oni povas forlasi la
finaĵon J, sed tiam oni ankaŭ ŝanĝu levataj al levita (§29.2.2).
Iafoje du (aŭ pluraj) unu-nombraj esprimoj montras la saman aferon.
Malgraŭ ŝajna plureco, temas pri nur unu:
• Gaston Waringhien, ĉefaŭtoro de Plena Ilustrita Vortaro, kaj kunaŭtoro
de Plena Analiza Gramatiko, estas prave rigardata kiel unu el la
majstroj de Esperanto. Supraĵe povas ŝajni kiel tri homoj, sed estas vere
nur unu, kiun oni nomas en tri manieroj. Sekve estu rigardata (ne
rigardataj).
• Tiu ĉi strando, aŭ plaĝo, estas perfekta por niaj bezonoj. La aldono aŭ
plaĝo ne priparolas alian lokon, sed la saman per preskaŭ samsignifa
vorto.
Iafoje apud unu ĉefa afero aperas alia en flanka komparo, necerteca aldono,
aŭ simile. Tiam oni konsideru normale nur la ĉefan esprimon. Pri tiaj frazoj
tamen ne ekzistas firmaj reguloj, ĉio dependas de la senco:
• La instruistino, sam
e kiel ŝiaj lern antoj, estis post kvartaga intensa
instruado tre laca. Laca estu normale unu-nombra, ĉar ĝi priskribas ĉefe
la instruiston, sed ne estus eraro diri lacaj, se oni volas klare inkluzivigi
ankaŭ la lernantojn.
• Elizabeto, kaj eble ankaŭ ŝia edzo, estos verŝajne invitita(j). Oni diru
invitita aŭ invititaj depende de la verŝajneco, ke ankaŭ la edzo estos
invitita.
• Sofio, se
d ne ŝia frat ino, estas bonvena al la festo. Ĉi tie bonvena
laŭsence ne priskribas la fratinon, kaj estus do erare diri bonvenaj.
Speco
Kiam oni parolas ĝenerale pri ia speco (§9.1.4), la distingo inter unu-nombro
kaj multe-nombro ofte fariĝas malgrava:
• Infano ne estas matura homo. FE.6 = Infanoj ne estas maturaj homoj.
• En domo kaj milit’ la viro regas. IT.6 = En domoj kaj militoj la viroj
regas.
Grupo kun po unu
Kiam oni parolas pri du grupoj, kaj ĉiu el la unua grupo rilatas al po unu el
la dua grupo, estas plej bone uzi multe-nombron por la unua grupo, kaj unu-
nombron por la dua. Ofte tiaj frazoj estas teorie dusencaj, sed plej ofte tamen
praktike unu-sencaj:
• En tiu kvartalo troviĝas domoj kun bela pordo. La domoj estas pluraj,
tial oni diras domoj en multe-nombro. Ankaŭ la belaj pordoj estas pluraj,
sed ĉiu domo havas nur po unu (ĉefan) pordon, kaj tial oni diras bela
74
§8.2.4
Unu-nombro kaj multe-nombro
pordo en unu-nombro. Teorie la frazo povas ankaŭ signifi, ke ĉiuj domoj
havas nur unu komunan pordon (malverŝajne). Se oni dirus belaj pordoj,
la frazo estus normale komprenata tiel, ke ĉiu domo havas plurajn belajn
pordojn. Por ekstrema klareco oni povas diri ekz. ...domoj, el kiuj ĉiu
havas belan pordon aŭ ...domoj kun po unu bela pordo.
• La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia
nazo. FE.33 Kvankam estis pluraj nazoj, oni uzas nia nazo en unu-nombro,
ĉar ĉiu el ni havis po unu nazon. Teorie la frazo povas ankaŭ signifi, ke
ni havis nur unu komunan nazon (absurde). Se oni dirus niaj nazoj, la
frazo estus normale komprenata tiel, ke ĉiu el ni havis plurajn nazojn,
kvankam tio estas absurda. Por ekstrema klareco oni povus diri ekz. ...ke
neniu el ni ion povis vidi eĉ antaŭ sia nazo.
• Tiuj, kiuj voĉdonas por la propono, levu la dekstran manon. Kvankam
temas (verŝajne) pri pluraj dekstraj manoj, oni uzas unu-nombron, ĉar
ĉiu levu nur po unu dekstran manon, la propran.
Pli ol unu, malpli ol du
Post la esprimo pli ol unu oni povus teorie uzi multe-nombron, sed oni uzas
ĉiam unu-nombron pro la ĉeesto de unu. Ankaŭ post malpli ol unu oni uzas
unu-nombron:
• Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago. FK.104
• Mi povas nutri pli ol unu familion! FA2.137
• Malpli ol unu tagon Antono uzis, por veni returne al Eisenach. FA3.144
Noto: Zamenhof uzis ankaŭ pli-ol-unu (kun dividostrekoj) = pluraj. Tiam li uzis multe-nombron
poste. Nuntempe oni neniam uzas pli-ol-unu tiumaniere, sed nur la vorton pluraj, kiu ne estas
Zamenhofa (ĝi aperis nur en 1904). Zamenhof uzis ankaŭ kelkaj kaj kelke + da-esprimo por
“pluraj”, sed tian signifon kelkaj kaj kelke ne plu havas (kvankam kompreneble en la praktiko la
diferenco inter “kelkaj” kaj “pluraj” estas tre subjektiva afero).
Post malpli ol du oni povus teorie uzi unu-nombron, sed pro la ĉeesto de du
oni uzas ĉiam multe-nombron: En malpli ol du horoj mi revenos.
Nul kaj malpli
Kiam nul (§23.1.1) estas uzata kiel nombra priskribo (§23.1.2), oni povas
heziti, ĉu uzi unu-nombron aŭ multe-nombron, ĉar nul estas nek unu, nek
pluraj. Oficiala regulo ne ekzistas. Oni povas rezoni en du manieroj:
Aŭ oni uzas J nur por nombroj super unu, do ne por ekz. nul aŭ 0,5.
Aŭ oni uzas J por ĉiuj (pozitivaj) nombroj krom ekzakte unu, do ankaŭ
por nul kaj por nombroj inter nul kaj unu, ekz. 0,5.
Ambaŭ aliroj estas egale logikaj:
• Post tio restos nul homo(j). Ĉi tia uzado de nul aperas preskaŭ nur en
poezio k.s. Normale oni dirus neniu homo (aŭ neniuj homoj).