• Mi aĉetis nul komo kvin kilogramo(j) n da rizo.
-
§8.2.4
75
Unu-nombro kaj multe-nombro
Negativajn nombrojn oni traktas same kiel la respondajn pozitivajn
nombrojn:
• En Laponujo -40 (minus kvardek) celsiaj gradoj ne estas nekutima
temperaturo.
• La akvo estas malvarma je minus nul komo du grado(j).
• Restas al li minus unu eŭro. Tio signifas, ke li ŝuldas unu eŭron.
Neniu, neniuj, ĉiu, ĉiuj
Kaj neniu kaj neniuj (§15.1) principe egalas al nul, sed neniu estas grama-
tike unu-nombra, dum neniuj estas multe-nombra:
• Neniu homo estas perfekta.
• Neniuj homoj estas perfektaj.
Kaj ĉiu kaj ĉiuj (§15.1) principe estas laŭsence iel multe-nombraj, sed ĉiu
estas gramatike unu-nombra, dum ĉiuj estas multe-nombra:
• Ĉiu homo estas mortema.
• Ĉiuj homoj estas mortemaj.
Onoj
Ĉe ON (§38.2.27)-vortoj oni uzas unu-nombron, kiam temas pri unu ono,
kaj multe-nombron, kiam estas pli ol unu ono:
• Nu, kio estos, se almenaŭ unu duono de tio, kion li parolis, estas
vero? Rz.50
• Du duonoj faras unu tuton! FA3.73
• Li trinkis duonan litron da lakto. = ...unu duonan litron... , ...unu duonon
de litro...
• Ni disiĝas kiel duonaj parencoj. BV.17 La A-vorto duonaj havas J-finaĵon,
ĉar ĝia ĉefvorto, parencoj, havas J-finaĵon.
76
§8.2.4
Difiniloj
9. Difiniloj
Difiniloj estas specialaj vortoj, kiujn oni metas antaŭ O-vorta frazparto por
difini la identecon de la afero:
La plej grava difinilo estas la difina artikolo la (§9.1).
Aliaj difiniloj estas tabelvortoj je U, A kaj ES, posedaj pronomoj,
ambaŭ, kaj unu (§9.2).
Iafoje oni uzas pli ol unu difinilon (§9.3).
9.1. Difina artikolo – la
9.1.1. La – bazaj reguloj
La vorteton la oni nomas difina artikolo. Ĝi montras, ke oni parolas pri
certa afero konata de la alparolato. Tia konateco (§9.1.3) povas tamen esti
tre diversspeca.
Oni ne aldonas finaĵojn al la. Ĝia formo ne varias, ĉu la frazparto estas unu-
nombra, ĉu multe-nombra, ĉu la frazparto havas N-finaĵon, ĉu mankas N-
finaĵo:
• la domo = tiu de vi konata domo
• la bela junulino = tiu de vi konata bela junulino
• la domo kun bela pordo = tiu de vi konata domo kun bela pordo
• la junulinoj = tiuj de vi konataj junulinoj
• la altaj montoj = tiuj de vi konataj altaj montoj
• la domoj kun bela pordo = tiuj de vi konataj domoj kun bela pordo
• la ruĝajn krajonojn = tiujn de vi konatajn ruĝajn krajonojn
Oni povas en iaj okazoj uzi la mallongigitan apostrofan formon l’ (§10.1).
La staras antaŭ aliaj priskriboj de la O-vorto. Eventualan rolvorteton oni
metas antaŭ la:
• en la domo
• ĉe la bela junulino
• pri la altaj domoj
• super la domoj kun belaj fenestroj
Ne diru do *en tuta la mondo*, sed en la tuta mondo. Ne diru: *Li ronkis
tutan la nokton.* Sed: Li ronkis la tutan nokton.
Tamen en iuj specialaj nomesprimoj, precipe de reĝoj kaj aliaj altranguloj,
oni tradicie metas la post la O-vorto antaŭ A-vorta priskribo:
• Karolo la Kvina
• Luizo la Dek-kvara
• Vilhelmo la Silentema
§9.1.1
77
Difiniloj
• Timuro la Lama
Oni povas diri, ke en tiaj okazoj temas pri du frazpartoj. La unua estas la
propra nomo, kaj la dua estas mallongigita apudmeto (§25.3): Karolo, la
kvina reĝo kun tiu nomo / Luizo, la dek-kvara reĝo kun tiu nomo / Vilhelmo,
la silentema reĝo / Timuro, la lama sultano.
En poezio oni ofte uzas la en nenormalaj manieroj. Oni ekz. metas A-vortojn
antaŭ la (§10.1), aŭ uzas la kune kun poseda pronomo (§9.2). Tia nenormala
uzo povas iafoje esti arta, sed oni ne tro malproksimiĝu de la ordinaraj
reguloj.
En la Fundamenta Gramatiko estas skribite, ke personoj, por kiuj la uzado
de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas tute ĝin ne uzi. Tiu permeso val-
idas nur por komencantoj.
Malpermesoj de la
En kelkaj okazoj simplaj reguloj malpermesas la:
Ne uzu la ĉe frazparto, kiu havas alian difinilon (§9.2). Aliaj difiniloj
estas la posedaj pronomoj, la tabelvortoj je U, A kaj ES, la vorteto
ambaŭ, kaj duondifina unu:
Mia dorso doloras. Ne: *La mia dorso doloras.*
Tiu domo estas granda. Ne: *La tiu domo estas granda.*
Ĉiuj gastoj jam venis. Ne: *Ĉiuj la gastoj jam venis.*
Mi ŝatas ĉiajn legomojn. Ne: *Mi ŝatas la ĉiajn legomojn.*
Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. Ne: *La kies gasto... la