ties festo...*
Mi legis ambaŭ librojn. Ne: *Mi legis la ambaŭ librojn.*
Ne uzu la ĉe vorto, kiu per si mem estas propra nomo:
Pasintjare mi vojaĝis al Kanado. Ne diru: *...al la Kanado.*
Kie estas Francisko? Ne diru: *Kie estas la Francisko?*
Sed ĉe ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas
la (§9.1.6).
Ne uzu la ĉe la frazrolo alvoko (§12.1.2):
Kelnero, alportu al mi glason da biero! Ne diru: *La kelnero, ...*
Individuaĵo aŭ speco
La uzo de la tre dependas de tio, ĉu oni parolas pri certa individuaĵo
(§9.1.2), aŭ oni parolas ĝenerale pri speco (§9.1.4).
9.1.2. La – individuaĵoj
Kiam temas pri individuaĵoj (ne pri speco), la signifas, ke la parolanto
supozas, ke la alparolato konas la aferon. La tiam signifas pli-malpli “vi
scias, pri kiu(j) mi parolas”.
78
§9.1.2
Difiniloj
Foresto de la (aŭ alia difinilo) signifas, ke la parolanto supozas, ke la
alparolato ne konas la aferon. Manko de difinilo signifas pli-malpli “vi ne
scias, pri kiu(j) mi parolas”. Manko de difinilo povas ankaŭ signifi, ke la
identeco ne gravas.
Neuzo de la estas do same grava kiel uzo de la.
Ekzemploj
• La rozo apartenas al Teodoro. FE.5 La parolanto supozas, ke la aŭskult-
anto povas kompreni, pri kiu rozo temas.
• Al Teodoro apartenas rozo. Nun temas pri rozo, kiun la aŭskultanto ne
konas.
• La infanoj kolektis florojn. La aŭskultanto ne scias, pri kiuj individuaj
floroj temas.
• La infanoj kolektis la florojn. Ili kolektis tiujn florojn, kiujn la aŭskult-
anto konas.
• Infano ploras. Iu nekonata infano ploras.
• La infano jam ne ploras. FE.6 La parolanto supozas, ke la aŭskultanto
komprenos, kiu infano estas. La infano estas kvazaŭ okaza propra nomo
de certa konata infano.
• Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. FE.9 Oni parolas pri konata
grupo de birdoj.
• Domo brulas! Individua domo brulas, sed la parolanto ne estas certa, ĉu
la aŭskultanto scias, pri kiu domo temas.
• La domo brulas! La parolanto volas informi, ke nun brulas tiu certa
domo, kiun la aŭskultanto supozeble konas (eble lia hejmo).
• Dum la du fojoj, ke vi vizitis min, mi estis tre feliĉa. La parolanto uzas la
frazparton la du fojoj por identigi du fojojn, kiujn la aŭskultanto konas.
(Legu ankaŭ pri la uzo de ke post fojo en §33.2.4.)
• La multaj gastoj restis ĝis noktomezo. La parolanto ne volas informi, ke
la gastoj estis multaj, sed parolas pri ili per la okaza nomo la multaj
gastoj supozante, ke la aŭskultanto jam aŭdis pri ili.
• Vi diris tion jam du fojojn. Ĉi tie la identeco de la fojoj ne gravas. Oni ne
volas identigi la fojojn, sed nur nombri ilin. La frazo povas respondi al la
demando: Kiel ofte (kiom da fojoj) mi diris tion?
• Venis multaj gastoj al via festo, ĉu ne? La gastoj ja estis certaj
individuoj, sed ĉi tie la frazparto multaj gastoj nur servas por informi pri
la kvanto de gastoj. Iliaj identecoj ne gravas.
§9.1.2
79
Difiniloj
9.1.3. La – konateco
Konateco povas ekesti en diversaj manieroj.
Antaŭe menciita
Normale io estas konata, ĉar oni jam antaŭe menciis ĝin. La tiam signifas, ke
oni denove mencias ion jam antaŭe priparolitan. Neuzado de la signifas, ke
oni enkondukas en la rakonton nova(j) n persono(j)n aŭ afero(j)n:
-
-
-
• Mi havas grandan domon. La domo havas du etaĝojn. Ĉe la unua
mencio la aŭskultanto ankoraŭ ne scias, pri kiu domo temas. Tial la
parolanto ne uzas la. Ĉe la dua mencio la parolanto aldonas la por
montri, ke temas pri la ĵus menciita domo. Se li tiam ne uzus la, la
aŭskultanto devus supozi, ke temas pri alia domo ol la ĵus menciita.
• En tiu ĉi skatolo estas frukto. La frukto estas ronda. Unue frukto (sen
la) enkondukas novan aferon. La aŭskultanto do scias, ke ekzistas frukto
en la skatolo. Poste la parolanto povas daŭrigi paroli pri tiu sama frukto
per la vortoj la frukto.
• Mi havas tri infanojn. La infanoj ofte ĝojigas min. La montras, ke temas
denove pri la jam menciitaj infanoj.
• Sur la strato iris tri viroj. Ili aspektis kiel friponoj. Subite la tri friponoj
malaperis en bankon. Ŝajnis, ke la banko estas prirabota. Post la unua
mencio de la tri viroj, kaj la informo, ke ili aspektas kiel friponoj, oni
povas simple nomi ilin la (tri) friponoj. La frazparto la (tri) friponoj
servas kiel okaza propra nomo de ĝuste tiuj tri viroj. Post la unua mencio
de la banko oni povas nomi ĝin la banko.
Ne necesas uzi precize la samajn vortojn por povi paroli pri la sama afero
kun la:
• Tre malproksime de ĉi tie [...] loĝis reĝo, kiu havis dek unu filojn kaj
unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj [...] iradis en la lernejon kun stelo
sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko. FA1.159 Kvankam oni unue mencias ilin
per la vorto filoj, oni povas poste nomi ilin la (dek unu) fratoj. Oni sen-
probleme komprenas, ke estas la samaj homoj.
Nerekte menciita, divenebla
Ofte io estas konata, ĉar alia antaŭe menciita afero komprenigas ĝian ek-
ziston, aŭ ĉar la aŭskultanto havas la necesajn sciojn pri la mondo. Ofte oni
antaŭsupozas tre detalajn sciojn: