• Mi aĉetis aŭton, sed la motoro ne funkcias. La motoro mem ne estas
rekte menciita antaŭe, nur la aŭto, sed ĉar ĉiu aŭto normale havas
motoron, la aŭskultanto povas kompreni, ke temas pri la motoro de la ĵus
menciita aŭto. Oni povus ankaŭ diri ĝia motoro, kio estus eĉ pli klara.
• Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la ŝlosilo sidas en
ili. FA1.5 Unue la tri pordoj estas menciitaj. Pordo normale havas seruron,
80
§9.1.3
Difiniloj
kaj por seruro normale ekzistas ŝlosilo. Oni do komprenas, ke la ŝlosilo
estas la speciala ŝlosilo de ĉiu el la jam menciitaj pordoj.
• Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. FE.8 La aŭskultanto scias,
ke la parolanto estas homo, kaj ke homo havas buŝon kaj nazon. La buŝo
kaj la nazo do egalas al mia buŝo kaj mia nazo. Oni povus eble forlasi la,
sed tiam iomete sonus kvazaŭ la parolanto dubus, ke la aŭskultanto scias,
ke homo havas buŝon kaj nazon.
• Ĉiuj sonoriloj de la preĝeja turo sonorvokis en la preĝejon, la homoj
estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por aŭskulti
la predikon. FA1.13 Antaŭe oni nur informis, ke la aferoj okazas en vilaĝo
dimanĉe (temas cetere pri fabela vilaĝo, kiun la leganto do ne povas
koni). Oni ne parolis antaŭe pri preĝejo, preĝeja turo, homoj, kantolibroj
aŭ prediko. La rakontanto tamen supozas, ke la leganto scias, ke en
vilaĝoj troviĝas homoj kaj preĝejo kun turo, kaj ke en dimanĉo la homoj
iras al la preĝejo, kie okazas prediko, kaj ke la homoj posedas kanto-
librojn. La uzo de la-oj do diras al la leganto kvazaŭ: “Vi ja scias, ke tiaj
aferoj kutime okazas en vilaĝoj dimanĉe.” Se oni rakontus tion ĉi al
homo, kiu eble ne scias ĉion tion, oni ne uzus la.
Plene priskribita
Frazparto povas havi priskribojn, kiuj komprenigas, pri kiu temas:
• Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. FE.8 La priskribo de la patro klarigas, pri
kiu ĉapelo temas. Oni subkomprenas, ke ekzistas nur unu ĉapelo de la
patro. Se oni ne uzus la, oni do devus supozi, ke ĝi estas nur unu el
pluraj ĉapeloj de la patro. Povas ankaŭ esti, ke la aŭskultanto scias, ke
unu el pluraj ĉapeloj apartenas al la patro (dum la aliaj apartenas al aliaj
personoj), kaj ke nun la parolanto montras ĝuste tiun ĉapelon.
• Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis nask-
ita. FE.33 La subfrazo en kiu li estis naskita plene klarigas, pri kiu tago
temas. Ja ne povas ekzisti pli ol unu tia tago.
• Por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon. FE.14 La vorto hodiaŭa
plene klarigas, pri kiu tago temas.
• La kanto de la birdoj estas agrabla. FE.9 La priskribo de la birdoj klar-
igas, pri kiu kanto temas. La birdoj havas la, ĉar ili estas alimaniere kon-
ataj, eble ĉar la aŭskultanto povas mem aŭdi ilin.
• Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi. FE.14 La subfrazo kiun vi
pruntis al mi plene klarigas, pri kiu mono temas. Tamen povus esti, ke
antaŭe okazis pluraj pruntoj. Tiam oni normale ne uzus la, ĉar tiam la
priskribo ne sufiĉus por identigi la prunton. Povus ankaŭ esti tiel, ke la
aŭskultanto jam forgesis pri la prunto. Se la parolanto scius tion, li ne
uzus la.
• Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE.17 La priskriboj unua
kaj ke ŝi nomis ŝin sia filino plene klarigas, pri kiu fojo temas. Sen la
ŝajnus, ke ekzistus pluraj unuaj fojoj de tio, kvankam tio estus absurda.
§9.1.3
81
Difiniloj
Nomata
Se post O-vorto aperas propra nomo kiel identiga priskribo (§25.2), oni
ordinare aldonas la antaŭ la O-vorto, ĉar propra nomo normale sufiĉas por
plene identigi ion:
• Mi vojaĝis al la urbo Parizo. La nomo Parizo plene identigas la urbon.
• La sufikso “um” ne havas difinitan signifon. FE.42 Per “um” oni rekte
informas, pri kiu sufikso temas. La sufikso kvazaŭ nomiĝas “um”.
Legu pli detale pri la kaj propraj nomoj kiel priskriboj en §9.1.6.
Rekte vidata
Afero povas esti konata pro tio, ke la aŭskultanto rekte vidas ĝin, aŭ ali-
maniere rimarkas ĝin:
• La domo estas vere bela. Tiel oni povas diri, kiam la interparolantoj
ambaŭ vidas la domon.
• La floroj odoras tre bone. Tiel eblas diri, kiam la aŭskultanto mem vidas
aŭ flaras la florojn, kaj do facile komprenas, pri kiuj floroj temas.
• Atentu pri la ŝtono! La alparolato mem povas vidi la ŝtonon, aŭ la parol-
anto almenaŭ supozas, ke la aŭskultanto pro la averto rigardos kaj ek-
vidos la ŝtonon.
• “Ĉu vi vidas tie la grandan arbon?” diris la sorĉistino, montrante
arbon, kiu troviĝis apud ili. FA1.5 Temas ambaŭfoje pri la sama arbo. Unue
parolas la sorĉistino. La persono, al kiu ŝi parolas, povas mem vidi la
arbon (ŝi ja eĉ fingromontras ĝin). Tial la sorĉistino uzas la. Poste
parolas la verkinto de la fabelo, sed li ne uzas la, ĉar la leganto ne povas
vidi la arbon.
Ĝenerale konata, unika
Afero povas esti konata, ĉar ĝi estas tute unika, ĉar ekzistas nur unu tia
afero, aŭ ĉar ĝi estas tiel elstara aŭ speciala, ke povas temi nur pri ĝi:
• La ĉielo estas blua. FE.6 Ĉiuj scias, ke ekzistas ĉielo. Oni povas do nomi
ĝin simple la ĉielo.
• La suno brilas. FE.5 Ja ekzistas multaj sunoj, sed kompreneble temas pri la
suno de nia planedo. Ofte oni eĉ uzas la Suno (kun majusklo) kiel
propran nomon (§9.1.6) de nia suno.
• La filo de la reĝo ŝin renkontis. FE.21 La parolanto supozas, ke la aŭskult-
anto scias, ke ekzistas reĝo en la priparolata lando. Pro la uzo de la la
aŭskultanto komprenas, ke temas pri ĝuste tiu reĝo. La aŭskultanto eble
ne scias, kiom da filoj havas la reĝo, sed ĉar la parolanto diris la filo la