aŭskultanto povas kompreni, ke li havas nur unu filon (aŭ eble nur unu
atentindan filon), kaj ke ĝuste tiu filo ŝin renkontis.
• La prezidanto de Usono diris, ke... La parolanto supozas, ke la aŭskult-
anto scias, ke Usono havas ŝtatprezidanton, kaj nur unu. Pro tio eblas
82
§9.1.3
Difiniloj
nomi lin simple la prezidanto de Usono. Se oni dirus prezidanto de
Usono sen la, tiam la aŭskultanto komprenus, ke temas pri iu el la
antaŭaj prezidantoj de Usono, sed certe ne la nuna (ĉar, se estus la nuna,
oni nepre uzus la).
• La Eŭropanoj ekkonis Amerikon en la dek-kvina jarcento. Supozeble
ĉiuj scias, ke ekzistas Eŭropanoj. Supozeble ĉiuj ankaŭ scias, ke ekzistis
dek-kvina jarcento. Se tamen hazarde la aŭskultanto ne konus la Eŭrop-
anojn, li tamen pro la uzo de la informiĝas, ke ekzistas nur unu tia grupo,
kaj temas pri (pli-malpli) ĉiuj el ili.
9.1.4. La – specoj
Ofte O-vorto estas uzata por paroli pri speco, por diri kia io estas. Oni povas
tion fari en diversaj manieroj: sen la, kun la, unu-nombre aŭ multe-nombre.
Ofte oni povas uzi ĉiun ajn manieron laŭplaĉe aŭ laŭ la stilo.
Speco kvazaŭ nekonata individuo
Plej ofte oni ne uzas difinilon, kiam oni parolas pri speco. Oni kvazaŭ
rigardas la specon kiel unu nekonatan individuon, aŭ kiel individuon, kies
identeco ne gravas. Oni prezentas specojn sen difinilo, kiam la diraĵo val-
idas, ĉu pri ĉiuj de la speco, ĉu pri unuopa membro de la speco:
• Leono estas besto. FE.5 Oni volas diri, ke leono estas unu el la multaj
bestospecoj, ne plantospeco aŭ alia afero. La ideo validas, ĉu oni pensas
pri ĉiuj leonoj kune, ĉu oni pensas pri unuopa leono.
• Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. FE.5 Temas pri specoj, ne pri
individuoj.
• Karlo estas kuracisto. La vorto kuracisto ne servas por identigi, sed por
diri, kian profesion havas Karlo.
• Elizabeto estas patrino de tri infanoj. La frazparto patrino de tri infanoj
estas uzata ne por montri, kiu Elizabeto estas, sed por informi, kia homo
ŝi estas.
• Tio estas ŝtono. Oni ne volas diri, ke tio estas certa individua ŝtono, sed
oni volas informi, ke tio apartenas al la speco ŝtonoj.
• Gitaro estas instrumento kun ses kordoj. Oni parolas ĝenerale pri speco
de instrumento.
• Vi vere loĝas en bela apartamento! La frazparto bela apartamento ne
servas por identigi certan apartamenton, sed por montri, kia estas la loĝ-
ejo.
• Akvo bolas je cent gradoj. Oni ne parolas pri certa kolekto de akvo, sed
pri la substanco akvo ĝenerale.
• Ĉevalo estas pli utila ol hundo. Temas pri du bestospecoj.
§9.1.4
83
Difiniloj
Speco kvazaŭ konata individuo
Iafoje oni rigardas specon kiel unu imagan konatan individuon, kaj uzas la.
Tio estas sufiĉe ofta en formala aŭ filozofieca stilo. En tiaj okazoj temas
klare pri la tuta speco:
• La gitaro estas tre populara instrumento. Oni prezentas instrumento-
specon kvazaŭ temus pri unu certa konata instrumento. Ankaŭ eblus: Git-
aro estas...
• La kato preferas varman klimaton. Oni prezentas bestospecon kiel unu
konatan individuan beston. Oni ankaŭ povus diri: Kato preferas...
• La urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko. La diraĵo ne povus validi
pri unu sola urso. Tial ne eblas diri: *Urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en
Ameriko.*
• La lupo estas formortanta en Eŭropo. La tuta bestospeco estas malaper-
anta. Oni do ne povus diri: *Lupo estas formortanta en Eŭropo.* La cel-
ita signifo validas nur, se oni pensas pri ĉiuj lupoj kune.
• Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la
suno? Pr.1 La homo = ĉiu homo, la homoj, ĉiuj homoj, la homaro.
• La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mal-
lumo. Pr.2 La saĝulo = ĉiuj saĝuloj. La malsaĝulo = ĉiuj malsaĝuloj.
• En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. FE.39 La printempo = ĉiuj
printempoj.
• La invento de la rado revoluciis la mondon.
Se oni ĉi tiel prezentas specon uzante la, oni devas atenti, ke ne estiĝu kon-
fuzo, ĉu oni parolas pri efektiva individuaĵo, aŭ pri speco prezentata kvazaŭ
individuaĵo.
Se O-vorto aperas kiel perverba priskribo, oni nepre ne uzu la, se temas nur
pri speco: Karlo estas advokato. Se oni diras Karlo estas la advokato, tiam
la signifo estas “Karlo estas tiu certa advokato, kiun vi konas” aŭ “Karlo
estas tiu advokato, pri kiu ni nun parolas” aŭ simile.
Speco prezentata multe-nombre
Se temas pri nombrebla afero, oni ankaŭ povas prezenti specon per multe-
nombra vorto. Kiam oni parolas pri specoj, la diferenco inter unu-nombro
kaj multe-nombro ofte estas malgrava:
• Leonoj estas bestoj. = Leono estas besto.
• Rozoj estas floroj kaj kolomboj estas birdoj.
• Angloj ĝenerale parolas pli malrapide ol Hispanoj.
• Ursoj troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.
• Gitaroj estas instrumentoj kun (po) ses kordoj.
• Ĉevaloj estas pli utilaj ol hundoj.
84
§9.1.4
Difiniloj
Sed ne eblas diri: *Karlo estas kuracistoj.* Karlo estas nur unu homo, kaj li
ne povus esti pluraj kuracistoj.