Oni ankaŭ povas uzi multe-nombran vorton kun la, se temas emfaze pri la
tuta speco. Sed nepre ne, se la O-vorto rolas kiel perverba priskribo:
• La leonoj estas bestoj. Sed ne: *La leonoj estas la bestoj.*
• La rozoj estas floroj kaj la kolomboj estas birdoj.
• La Angloj ĝenerale parolas pli malrapide ol la Hispanoj.
• La ursoj troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.
• La lupoj estas formortantaj en Eŭropo. Temas klare pri la tuta besto-
speco. Tial lupoj sen la ne taŭgas.
• La gitaroj estas instrumentoj kun (po) ses kordoj.
• La ĉevaloj estas pli utilaj ol la hundoj.
9.1.5. La – specialaj uzoj
La anstataŭ poseda pronomo
Ofte oni uzas la anstataŭ poseda pronomo (§11.2), se la kunteksto klare
montras, kiu la posedanto estas. Tio aparte ofte okazas, kiam oni parolas pri
korpopartoj, vestaĵoj aŭ parencoj. Tiam oni tre ofte preferas la:
• Li levis la kapon. = Li levis sian kapon.
• Mi montris per la fingro, kien li iru. = ...per mia fingro...
• Ŝi lavis al si la piedojn. = Ŝi lavis siajn piedojn.
• La vojkamarado balancis la kapon kaj estis tre malĝoja. FA1.73
= ...balancis sian kapon...
• La randon de la ĉapelo li ofte ektuŝas per la mano. M.167 = ...de sia
ĉapelo ... per sia mano.
• Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton? FA3.96 = ...vian
festan surtuton?
• Diru al la patro, ke mi estas diligenta. FE.8 La patro = mia patro (la patro
de la parolanto). Oni tamen ofte uzas la vortojn Patro kaj Patrino (kun
komenca majusklo) kvazaŭ proprajn nomojn sen la. Tiel oni ofte parolas
ene de familio. Se la parolanto kaj la aŭskultanto estus samfamilianoj, la
frazo do povus esti: Diru al Patro, ke mi estas diligenta. La karesformojn
paĉjo (§38.2.6) kaj panjo (§38.2.25) oni ĉiam uzas propranomece sen la,
kiam oni parolas pri la propraj gepatroj: Diru al Paĉjo/paĉjo, ke...
La anstataŭ ĉiuj
Kiam ne estas risko pri miskompreno, oni povas uzi la anstataŭ ĉiuj, sed la
ne estas same insista kiel ĉiuj:
• La gastoj eksidis ĉe la tablo. ≈ Ĉiuj gastoj eksidis... Ĉiuj insistas pri tio,
ke neniu gasto mankis. Kun la povus esti, ke eble mankis iu, sed tion oni
opinias malgrava.
§9.1.5
85
Difiniloj
• Ĉi-vespere la Angloj prezentos teatraĵon en la kongresejo. La Angloj
≈ ĉiuj Angloj. La situacio (kongreso) tamen limigas la sencon de ĉiuj
Angloj. Temas pri (pli-malpli) ĉiuj Angloj, kiuj partoprenas en la kon-
greso, kaj ne pri ĉiuj Angloj de la mondo. Alia interpreto estas, ke temas
pri grupo, kiu kvazaŭ reprezentas ĉiujn Anglojn en la kongreso.
Ofte, kiam oni parolas ĝenerale pri speco (§9.1.4), la egalas pli-malpli al ĉiu
aŭ ĉiuj.
La antaŭ lingvonomoj
La estas uzata antaŭ lingvonomoj (§35.4), kiuj konsistas el A-vorto plus la
vorto lingvo (ofte subkomprenata). Oni uzas la, ĉar oni rigardas la lingvojn
kiel unikaĵojn: la Angla (lingvo), la Ĉina (lingvo), la Nederlanda (lingvo)
k.a. Ekzistas nur unu Angla lingvo, nur unu Ĉina k.t.p. (Efektive ekzistas
ofte pluraj variantoj de tiaj lingvoj, sed normale oni ignoras tion.)
Oni tamen ne uzu la ĉe tiuj malmultaj lingvoj, kiuj havas propran O-vortan
nomon, ekz. Esperanto, Latino, Sanskrito, Ido, Volapuko k.a.
La antaŭ plej kaj malplej
Kiam plej aŭ malplej (§14.3.15) ĉeestas, temas normale pri io unika, kaj
sekve oni uzas la:
• La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. FE.21
• Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li
la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. FE.41
• El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [infano] . FE.10
• Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj [homoj] , kiam ili vidas la suferojn
de siaj najbaroj. FE.32
Se temas pri komparo inter du individuaĵoj aŭ du grupoj, oni uzas kutime la
(mal)pli anstataŭ la (mal)plej:
-
-
• Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna [filino] estis tiel simila al
la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi,
ke li vidas la patrinon. FE.11
• Ĉu tiam via plej aĝa filino ne havus la devon subtenadi la ekzistadon,
zorgi pri la edukado kaj bona direktado de la malpli aĝaj gefratoj? M.87
Oni faras komparon inter unuflanke la pli aĝa filino kaj aliflanke ĉiuj ŝiaj
malpli aĝaj gefratoj.
Kelkfoje plej ne montras ion unikan, sed plej altan gradon de eco aŭ mani-
ero. Tiam oni ne uzu la:
• Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata. PE.425 Ne temas pri certa konata
vulpo, sed pri iu ajn vulpo maksimume ruza.
• Li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa
viro. FA1.156 Temas ne pri certa difinita kuraĝa viro, sed pri la kategorio de
plej kuraĝaj viroj.
86
§9.1.5