Difiniloj
• Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj. FA2.135 Temas pri speco de
koloroj. Se oni aldonus la, temus pri ĝuste tiuj koloroj, kiuj estas plej
belaj, kaj la parolanto supozus, ke la aŭskultanto scias precize, kiuj estas
tiuj koloroj.
• Li estas plej laca en la mateno. Ne temas pri komparo inter diversaj per-
sonoj, sed pri komparo inter diversaj lacecoj de unu sama persono en
diversaj tempoj.
• Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue. PE.1119 Plej ne staras antaŭ O-vorta
frazparto, sed antaŭ E-vorta frazparto.
• Ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide. M.25
La eĉ estas tiel ofta antaŭ plej, ke oni ofte uzas ĝin pro nura kutimo, eĉ kiam
ne temas vere pri io konata aŭ unika:
• Por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo. M.8 Ne
temas pri difinita unika nokto, sed pri iu ajn nokto maksimume malluma.
Pli bone estus sen la.
Zamenhof eĉ uzis la plej ĉe E-vortaj frazpartoj:
• Malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej
oportune. FA1.86 Zamenhof uzis plej, ĉar temas pri komparo inter pluraj
belecoj kaj oportunecoj. En la domo troviĝas do la plej bela el ĉiuj bel-
ecoj, kaj la plej oportuna el ĉiuj oportunecoj. Nuntempe oni tamen pre-
feras ne uzi la ĉe E-vortaj frazpartoj. Zamenhof en la komenca tempo
uzis la tiamaniere eĉ ene de O-vorta frazparto, kiu jam havis la: *la
sonojn la plej multe komunajn al ĉiuj plej gravaj lingvoj* LR.49. Tia uzo
estas evitinda.
Imagata difiniteco
Kiam oni parolas pri imagata okazo, oni ofte uzas la, kiam temas pri certa
individua afero, kiu apartenas nur al tiu imagata okazo, kaj kiu estas kvazaŭ
konata ene de tiu imagata situacio:
• Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la ge-
patra lingvo de ĝia posedanto. LR.55 En ĉiu unuopa okazo estas nur unu
certa lingvo. En ĉiu aparta okazo, la lingvo estas do konata. Se oni ne
uzus la, oni komprenus, ke iuj posedantoj havas plurajn gepatrajn
lingvojn.
• Ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la
teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn [...] FA2.21 Oni
parolas pri ĝenerala principo, sed oni devas uzi la por montri, ke la
anĝelo ĉiufoje prenas ĝuste tiun bonan infanon, kiu estas mortinta tiu-
foje. Se oni ne uzus la, oni supozus, ke la anĝelo ĉiufoje prenas iun ajn
mortintan infanon.
§9.1.5
87
Difiniloj
La komence de rakonto
En literaturo oni ofte uzas la tuj en la komenco de rakonto, kvankam la leg-
anto tute ne scias pri la aferoj:
• La matena simfonio de la kazernoj vekadis la svene dormantan urbon.
Komenco de Sur Sanga Tero de Julio Baghy. La leganto ne povas scii,
pri kiu urbo temas, kaj ne scias ion pri la matena simfonio, kaj tute ne pri
la kazerno, ĉar la rakonto apenaŭ komenciĝis.
• La urbestro staris ĉe la malfermita fenestro. FA3.73 Komenco de fabelo.
Tia ĉi nenormala uzo de la donas al la leganto la impreson, kvazaŭ li mem
ĉeestas, kaj povas vidi la okazaĵojn per propraj okuloj.
Oni ofte uzas ankaŭ personajn pronomojn (§11.1) ĉi tiel komence de rak-
onto: Post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans
la monda oceano! La junaj loĝantoj de Ameriko vizitos la maljunan
Eŭropon. FA3.54 Komenco de fabelo. Nur en la dua frazo oni ekscias, kiuj “ili”
estas.
Konciza lingvaĵo
En poezio kaj proverboj, kie oni deziras tre mallongajn frazojn, oni iafoje
forlasas la: Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. PE.15 Buŝon = la buŝon,
ĝian buŝon.
Citaĵoj
Iafoje oni uzas la antaŭ vortetoj, kiuj ne havas sian normalan frazrolon, sed
estas iel cititaj. La tiam vere rilatas al subkomprenata O-vorto antaŭ la citaĵo.
La “tuj” de sinjoroj estas multe da horoj. PE.1282 = La vorto “tuj” signifas por
sinjoroj “multe da horoj”. Legu pli pri citaĵoj en §36.
9.1.6. La ĉe propraj nomoj
Ĉe propraj nomoj (§35) la uzado de la estas bedaŭrinde iom malsimpla, kaj
ne tute klare fiksita.
Oni faras distingon inter normalaj propraj nomoj, ĉe kiuj oni normale ne
uzas la, kaj ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj, ĉe kiuj oni normale ja
uzas la. (En multaj lernolibroj oni trovas la trosimpligitan regulon: “antaŭ
propraj nomoj oni ne uzas la”. Tiu simpligo ne estas prava.)
Ankaŭ aliaj difiniloj povas uziĝi ĉe propraj nomoj (§9.2).
Normalaj propraj nomoj
Normalaj propraj nomoj estas vortoj kaj esprimoj, kiuj estas per si mem
propraj nomoj. Pri tio decidas la ĉefvorto de la nomo. Ekz. Norda Ameriko
estas normala propra nomo, ĉar la ĉefvorto Ameriko ĉiam estas propra nomo
per si mem.
88
§9.1.6
Difiniloj
Normalaj propraj nomoj ne bezonas la, ĉar ili ĉiam nomas ion, kion oni
supozas konata de la alparolato. Teorie ili nomas unikaĵojn. Multaj propraj
nomoj tamen ne estas vere unikaj, sed efektive nomas plurajn individuojn,
sed kiam oni uzas propran nomon, oni normale pensas pri unu certa
individuo, kaj supozas, ke la aŭskultanto komprenos, pri kiu temas. Normale
estus eraro aldoni la al tiaj nomoj:
• Morgaŭ mi veturos Parizon. FE.28 Parizo estas propra nomo de la ĉefurbo
de Francujo. Ĝi ĉiam nomas unikan difinitan urbon, kaj ne havu la.
• Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. FE.9 Aleksandro
estas propra nomo de knabo. Uzante ĝin oni ĉiam celas certan difinitan
knabon, kiun la alparolato konas. Oni ne uzu la. Efektive ja ekzistas
multaj Aleksandroj, sed kiam oni uzas tian nomon, oni ĉiam celas unu