certan el ili, kiun la aŭskultanto konas.
• Zamenhof kreis Esperanton. Zamenhof estas ĉiam propra nomo. Ĝi ne
havu la. Esperanto estis unue kaŝnomo de Zamenhof. Nun ĝi estas
propra nomo de lia lingvo. La vorto esperanto estas ordinara vorto
(= “persono, kiu esperas”), sed la lingvonomo estas rigardata kiel tute
alia vorto.
Ĉiuj landonomoj (§35.4) estas traktataj kiel normalaj propraj nomoj. Ili do
ne havu la:
• La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. FE.40
Fremdlingvaj propraj nomoj (§35.2) estas traktataj kiel normalaj propraj
nomoj (sen la). Ankaŭ citaĵaj nomoj (de libroj k.s.) (§36) ordinare estas tiel
traktataj.
Nomo kun rekta priskribo
Iafoje normala propra nomo havas A-vorton kiel rektan priskribon. Se tiu A-
vorto ne estas mem parto de la propra nomo, oni normale ja uzas la, kvazaŭ
temus pri ordinara O-vorto. Tion oni faras precipe, kiam temas pri elekto
(reala aŭ ŝajna) inter pluraj aferoj kun la sama nomo:
• Duoble montriĝis la bildo de Venero, de la surtera Venero. FA1.213 Venero
estas propra nomo de diino. Unue Venero aperas sen la, laŭ la bazaj
reguloj por normalaj propraj nomoj. Poste ĉeestas la rekta priskribo sur-
tera, kaj oni devas uzi la por montri difinitecon. Temas kvazaŭ pri du
malsamaj Veneroj, la ĉiela Venero kaj la surtera Venero.
• La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn. M.6
• Ĉiuj konas Londonon, la ĉefurbon de Britujo, sed ne ĉiuj konas la aliajn
Londonojn en Usono kaj Kanado. Londono ne havas la, ĉar ĝi estas
klare difinita per si mem. La esprimo aliaj Londonoj tamen havas la pri-
skribon aliaj. Oni do devas uzi la, ĉar oni parolas pri ĉiuj aliaj Londonoj.
• Multaj vizitis Londonon, la ĉefurbon de Britujo, sed mi vizitis ankaŭ
aliajn Londonojn. Ankaŭ ĉi tie Londono havas priskribon, sed oni ne
§9.1.6
89
Difiniloj
uzu la, ĉar ne temas pri ĉiuj aliaj Londonoj, kaj la aŭskultanto ankaŭ ne
povas scii, precize pri kiuj Londonoj temas.
• Tio ĉi estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo. LR.119
Ĉi tie mankas la, ĉar bona Esperanto ne estas uzata por identigi certan
lingvon, sed por paroli pri speco de lingvaĵo.
Se temas ne pri elekto inter pluraj aferoj kun la sama nomo, sed pri diversaj
partoj de unu afero, tiam oni normale ne uzas la, kvankam ĉeestas A-vorta
priskribo:
• Eŝvajlero situas en meza Rejnlando en Germanujo en meza Eŭropo. Ne
temas pri pluraj Rejnlandoj aŭ pluraj Eŭropoj, sed pri la meza parto de
Rejnlando kaj la meza parto de Eŭropo.
• En orienta Azio multaj landoj evoluas tre rapide. = En la orienta parto
de Azio...
Se rekta priskribo de normala propra nomo ne estas A-vorto, sed alispeca
priskribo, tiam oni normale ne uzas la. Nur se tia priskribo servas emfaze
por fari distingon inter pluraj individuoj kun la sama nomo, oni povas uzi la
por tion klare montri:
• Tio estis Kristino el la erikejo. FA3.94 El la erikejo estas rekta priskribo de
la nomo Kristino, sed ĝi ne estas A-vorto.
• Mi ekskribos pri ĉio al Trjapiĉkin en Peterburgo. Rz.66
• Pasintjare mi vizitis Berlinon, sed ne la Berlinon de Germanujo. Mi viz-
itis unu el la multaj Berlinoj en Usono. Ĉi tie temas klare pri distingo
inter pluraj urboj kun la sama nomo, kaj la estas bezonata.
• Mi daŭre revas promeni tra la Parizo de 1900. La parolanto pensas pri la
tiama Parizo kvazaŭ alia urbo ol la nuna Parizo.
Se A-vorta priskribo mem estas parto de la propra nomo, oni normale ne
uzas la:
• Brazilo estas la plej granda lando en Suda Ameriko. La kontinento
nomiĝas Suda Ameriko (aŭ Sud-Ameriko). La A-vorto estas parto de la
nomo.
• Sankta Petro. Sankta Johano. En tiaj ĉi nomoj de sanktuloj la priskribo
Sankta estas kiel parto de la nomo, tial la ne estas uzata. Ĉe Zamenhof
oni tamen trovas tiajn nomojn ankaŭ kun la. Kiam sanktula nomo aperas
kun la, povas esti, ke fakte temas pri festotago, preĝejo aŭ simila afero,
kiu estas nomita laŭ tiu sanktulo: la Sankta Bartolomeo Rn.24 = “la preĝejo
de Sankta Bartolomeo”.
Klasikaj religiaj verkoj
Ĉe la nomoj de iaj gravaj klasikaj religiaj verkoj oni ofte uzas la, ankaŭ
kiam ne ĉeestas rekta priskribo, kvazaŭ tiuj nomoj estus ordinaraj O-vortoj:
la Biblio (aŭ La Sankta Biblio), la Korano (aŭ La Nobla Korano), la
Talmudo k.a. La Kristaneco montris al li en la Biblio la konsolon pri eterna
90
§9.1.6
Difiniloj
vivo. FA3.116 Ĉu ne tiel estas skribite en la Korano? FA4.225 Sed tute ne estas
eraro uzi tiujn nomojn sen la.
Noto: Simile oni uzas la nomojn de la ne-religiaj verkoj Odiseado, Eneado kaj Iliado kun la: la
Odiseado, la Eneado, la Iliado. Sed baze tiuj vortoj estas ordinaraj O-vortoj. Ili estas (iom kuriozaj)
kunmetaĵoj kun la sufikso AD (§38.2.2): Odiseo (propra nomo de persono) + AD → odiseado
(vojaĝo de Odiseo) → la Odiseado (nomo de rakonto pri lia vojaĝo).
Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj
Antaŭ ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la,
ĉar la vortoj ne per si mem montras unikaĵojn:
• Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn. Ij.9 Estas tri propraj
nomoj de stelaroj. Ĉiuj tri estas egale unikaj. La du lastaj nomoj estas
normalaj propraj nomoj, kaj ne havu la. La unua nomo tamen konsistas