el ordinaraj vortoj, kaj bezonas la.
• Kaj tiam la Nokto diris: “Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman
pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda inf-
ano.” FA3.2 La nokto kaj la morto rolas en fabelo kiel personoj kun propraj
nomoj (tion montras la majuskla skribo), sed nokto kaj morto estas
ordinaraj O-vortoj, kaj tial bezonas la.
• En unu el la domoj de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la
Nova Reĝa Bazaro, estis iam granda gastokunveno. FA1.113 Estas du
propraj nomoj, kiuj konsistas el ordinaraj vortoj. Ili havas la. La tria
nomo, Kopenhago, estas normala propra nomo. Ĝi ne havas la.
• Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire [...] al la Ruĝa Maro. Er.13 La
marnomo konsistas el ordinaraj vortoj.
• La plej suda parto de la Afrika kontinento estas la Bonespera Kabo.
Okazas tamen, ke oni forlasas la ĉe tiaj ĉi nomoj, precipe kiam temas pri tre
konataj nomoj. La uzado ne estas tute unueca:
• Ĉu vi estas membro de (la) Universala Esperanto-Asocio? Oni povas uzi
la, sed normale forlasas ĝin ĝuste ĉe ĉi tiu nomo, ĉar ĝi estas tiel konata.
Mallongigojn de tiaj nomoj oni tamen plej ofte uzas sen la.
Multe-nombraj nomoj
Propraj nomoj, kiuj havas jam en sia baza formo J-finaĵon, ofte kondutas
kiel ordinaraj O-vortoj (kun la), ankaŭ kiam fakte temas pri normala propra
nomo: la Alpoj (montaro en Eŭropo), (la) Andoj (montaro en Sud-Ameriko),
(la) Filipinoj (insulara ŝtato en Azio). La vorto alpo (= “alta monto kun paŝt-
ejoj”) estas ordinara O-vorto. Tial la Alpoj estas tute normala: La Alpoj
ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero. FA3.64 La vorto Andoj estas
tamen ĉiam propra nomo, sed pro la J-finaĵo oni iel sentas, ke ĉiu unuopa
monto devus esti “ando”. Tial oni emas uzi la, kio estas akceptebla,
kvankam la vorto *ando* ne ekzistas. Same estas pri la Filipinoj, kie la J-
finaĵo kreas la impreson, ke ĉiu insulo estas “filipino”, sed tia vorto ne ek-
zistas.
§9.1.6
91
Difiniloj
Propraj nomoj kiel priskriboj
Kiam propra nomo aperas kiel postmetita identiga priskribo (§25.2) de
ordinara O-vorto, kaj la tuta frazparto estas laŭsence difinita kaj konata, tiam
oni devas uzi la, ĉar la ĉefvorto de la tuta frazparto estas ordinara ne-propra-
noma O-vorto:
• la rivero Nilo
• la fama aŭtoro Ŝekspiro
• la strato Graniczna M.4
• la monato Majo FA3.18
Ordinare la ĉeesto de propra nomo estas sufiĉa kialo por diri, ke temas pri io
difinita kaj konata. Sed eventuale, se oni volas diri, ke estas unu el pluraj
kun tiu nomo, kaj se la aŭskultanto ne scias, pri kiu el ili temas, tiam oni
eble povas uzi tiajn esprimojn sen la: Mi vojaĝis kune kun amiko Johano.
= ...kun amiko, kiun vi ne konas, sed kiu nomiĝas Johano. Praktike oni tre
malofte tiamaniere uzas propranoman priskribon ĉe O-vorto sen la. Pli ofte
oni diras ekz. ...kun amiko, kiu nomiĝas Johano, ĉar tio estas pli klara.
Tia propranoma priskribo povas ankaŭ havi la formon de A-vorto:
• la Mediteranea maro = la maro, kiu nomiĝas Mediteraneo = la maro
Mediteraneo = Mediteraneo. La longa esprimo la Mediteranea maro
estas do tute samsignifa kiel simpla Mediteraneo. La longa esprimo
povas esti utila, ekz. kiam oni volas aparte atentigi, ke Mediteraneo estas
maro.
• la Jutlanda duoninsulo FA4.58 = la duoninsulo Jutlando = Jutlando FA4.19
• la Atlantika oceano = la oceano Atlantiko = Atlantiko
• la Esperanta lingvo = la lingvo Esperanto = Esperanto
Ial oni neniam uzas nomojn de homoj en tia maniero. Anstataŭ la aŭtoro
Ŝekspiro oni neniam diras *la Ŝekspira aŭtoro*.
Titoloj
Vortojn kiel sinjor(in)o, fraŭl(in)o, doktor(in)o, profesor(in)o k.s. oni ofte
-
-
-
-
uzas antaŭ propra nomo de persono. Laŭ la ordinaraj reguloj, oni tiam uzu
la, ĉar la tuto estas klare difinita per la propra nomo:
• La oficejo de la sinjoroj Snitchey kaj Craggs kuŝis tre oportune sur la
foirejo. BV.29 = ...de la sinjoroj, kiuj nomiĝis Snitchey kaj Craggs...
• La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. FE.36
• La reĝo Johano legis en la romano pri la reĝo Arturo. FA1.121
Sed kelkaj tiaj antaŭesprimoj ofte uziĝas kvazaŭ parto de la propra nomo,
kaj tiam ne vere informas, kia estas la persono. Ili uziĝas pli-malpli rutine
pro ĝentileco, respekto aŭ simile. En tiaj okazoj oni ofte forlasas la
artikolon:
92
§9.1.6
Difiniloj
• Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto. FE.39 Oni ankaŭ povas uzi ...kun la fraŭl-
ino Berto, sed tiam la vorto fraŭlino farîgas pli grava, pli informoplena.
• Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri vi. M.41
• Sekve barono Brambeus estas vi? Rz.46
• Se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo, tiam troviĝus ankaŭ tiaj
kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian. FA1.121
• Fraŭlino Klaro kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudr-
adon. M.96
Ankaŭ la vorton numero oni ofte uzas en tia titoleca maniero sen la antaŭ