• Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron. FE.24 Ni
= “mi kaj li”.
• La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia
nazo. FE.33
• La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ
niaj malamikoj. FE.39
Legu ankaŭ pri ni en nerekta parolo en §33.8.3.
§11.3
107
Pronomoj
Iafoje ni estas uzata pri unu persono. Tio okazas en iaj stiloj de skriba
lingvo, kiam la skribanto volas iel ŝajnigi, ke li tamen ne estas sola, ĉu pro
modesteco, ĉu pro alia kialo:
• La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni. FE.30 Ni ĉi tie fakte
estas nur Zamenhof: unu persono. Li uzis ni por kvazaŭ inkluzivigi
ankaŭ aliajn Esperantistojn.
• En la venonta ĉapitro ni traktos tiun ĉi demandon pli profunde. Per ni la
aŭtoro kvazaŭ inkluzivigas la leganton.
En iuj tempoj kaj kulturoj reĝo aŭ alia altrangulo iafoje priparolis sin mem
per ni anstataŭ mi, por montri sian altan rangon. En Esperanto tia uzo de ni
povas aperi en literaturo, precipe en tradukoj. Tiam estas ofte konsilinde
aldoni klarigan noton.
11.4. Dua persono
Vi
Vi kaj via estas uzataj de la parolanto por paroli pri la persono(j), al kiu(j) li
parolas. Vi kaj via povas inkluzivi ankaŭ aliajn personojn, kiuj iel apartenas
al la sama grupo kiel la alparolato(j). En gramatiko tio estas nomata “la dua
persono”. Oni uzas vi egale al unu aŭ pluraj personoj. Vi estas do jen unu-
nombra, jen multe-nombra. (Estus tute malĝuste diri, ke vi estas multe-
nombra pronomo uzata ankaŭ unu-nombre. Vi estas dekomence sendistinge
ĉu unu-nombra, ĉu multe-nombra. Estas tial absolute nenia mallogikeco en
la uzado de vi por unu persono.) Vi tute ne montras sekson, kaj estas ankaŭ
tute neŭtrala pri rango aŭ pozicio k.t.p.:
• Sinjoro, vi estas neĝentila. FE.16
• Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. FE.16
• Vi estas infanoj. FE.16
• Mia hundo, vi estas tre fidela. FE.16 Oni parolas al hundo kvazaŭ al per-
sono.
• Vi amas vin mem. FE.18
• Sidigu vin, sinjoro! FE.39
• Mi rakontos al vi historion. FE.18
• Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! FE.10
• Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin
por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi
bezonos monon. FE.14
• Ĉu vi amas vian patron? FE.41
• Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj
tute nelegeble. FE.41
Kiam la pronomo vi estas subjekto de U-verbo en ĉeffrazo, oni plej ofte for-
lasas ĝin (§32.3).
108
§11.4
Pronomoj
En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas vi-pronomon pri homoj ĝenerale. Por tio
oni uzas en Esperanto la pronomon oni (§11.5).
Ci
Ci estas unu-nombra alparola pronomo (kiu tute ne montras sekson). Ci kaj
cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskaŭ neniam praktike uzataj. Eblus imagi
ci kiel pure unu-nombran vi, aŭ kiel intiman familiaran (unu-nombran) vi, aŭ
eĉ kiel insultan (unu-nombran) vi. Sed estas fakte tute neeble diri, kian
nuancon ĝi montras, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata:
• Ci skribas (anstataŭ “ci” oni uzas ordinare “vi”). FE.16 Tio ĉi estas la sola
frazo kun ci en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto. Krome ci
kaj cia estas menciitaj en la Universala Vortaro de la Fundamento, sed
en la Fundamenta Gramatiko (“la 16 reguloj”) aperas nek ci nek cia.
Ankaŭ en la Unua Libro ili ne troviĝas.
Iuj imagas, ke oni antaŭe uzis ci en Esperanto, kaj ke tiu uzo poste mal-
aperis. La vero estas, ke ci neniam vere estis praktike uzata. Ĝi nur aperis
iafoje en eksperimenta lingvaĵo kaj en iuj malvastaj rondoj, kiuj praktikis
neordinaran lingvaĵon. Origine oni ĉiam uzadis nur vi, kaj tiel estas plu en
normala Esperanto.
Kelkfoje oni trovas ci en tradukoj, kie la originalo havas ci-similan pro-
nomon. Tio plej ofte estas netaŭga tradukomaniero, ĉar ci apenaŭ kapablas
redoni la sencon de ofte uzata normala vorto, kiam ĝi mem estas maloftega
vorto, kies signifonuanco ne estas klare fiksita. Por montri ekz. nuancon de
familiareco aŭ insultan sencon, oni uzu je bezono aliajn lingvajn rimedojn:
• “Jes, jes!” diris la reĝo, “lunde ci ricevos nian filinon!” ĉar nun, kiel al
estonta bofilo, li parolis al li “ci”. FA1.203 En la originala teksto aperis ci-
simila pronomo, kiu montris intiman, familiaran rilaton. Oni povus alter-
native traduki ekz. jene: “Jes, jes!” diris la reĝo, “lunde, kara filo, vi
ricevos nian filinon!”, ĉar nun, kiel estontan bofilon, li nomis lin “filo”.
Tre multaj Esperantistoj ne komprenas la pronomon ci. Tial tiuj, kiuj provas
uzi ci en interparolado, renkontas multajn malfacilaĵojn. En normala Esper-
anto oni simple uzas ĉiam vi, ĉu oni parolas al unu persono, ĉu al pluraj, ĉu
oni parolas al intime konata persono, ĉu al fremdulo, ĉu oni parolas al
amiko, ĉu al malamiko. Tio funkcias tre bone. Je bezono oni povas
pliprecizigi per vi sinjoro, vi amiko, vi kara, vi ĉiuj, vi amikoj, vi karaj, vi