• Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. FE.18
Sed se oni volas aparte montri la sekson de infaneto, aŭ se oni parolas pri pli
aĝa infano, oni kompreneble uzu li aŭ ŝi.
Ĝi estas uzata ankaŭ por paroli pri besto, eĉ kiam ĝia sekso estas konata:
• El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la
lito. FE.26
• La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo. FE.31
• Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva. FA1.14
§11.5
111
Pronomoj
• Nia maljuna amiko renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bov-
inon tiel ĉarman, kiel bovino nur povas esti. “Ĝi certe donas belan
lakton!” li pensis. FA4.230
En specialaj okazoj, kiam povus esti miskompreno, oni povas uzi li aŭ ŝi pri
besto. En fabeloj, kie bestoj rolas kiel personoj, estas ofte pli nature uzi li aŭ
ŝi, sed ankaŭ ĝi eblas:
• Melku bovon senfine, li lakton ne donos. PE.1508 Ĉi tie la pronomo li
montras, ke oni parolas pri virseksa bovo. Oni ankaŭ povas uzi ĝi, sed tio
povas kaŭzi nekomprenon, ĉar la vorto bovo ne estas per si mem nepre
virseksa (§4.3). Alia eblo estas uzi virbovo anstataŭ bovo.
• Klinu la kolon antaŭ la maljuna anasino tie. Ŝi estas ĉi tie la plej
eminenta el ĉiuj. FA2.36 El fabelo, en kiu rolas birdoj.
• Nu, la korta koko estas tute alia koko! Vidu, kiel ĝi marŝas, tio estas
danco! FA4.143 Temas pri virkoko, kiu rolas en fabelo. Poste Zamenhof pri
la sama koko uzas li.
En fabelo oni povas uzi li aŭ ŝi eĉ pri nevivanta afero, se ĝi rolas kiel per-
sono, kaj oni volas ĝin prezenti kiel viran aŭ virinan:
• La historion de tiu kolumo ni nun aŭdu. Li ĵus atingis la edziĝotaŭgan
aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa
rubando. FA3.6 Kolumo rolas viran rolon en fabelo.
Ĝi ankaŭ povas reprezenti unu-nombrajn grupvortojn kieclass="underline" familio, popolo,
armeo k.s., kvankam temas pri personoj. Iafoje oni tamen uzas ili (vidu ĉi-
poste):
• Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indi-
ferenta pri ĝi. La unua ĝi reprezentas la publikon (plurajn personojn).
(La dua ĝi estas la problemo.)
En iaj specialaj kuntekstoj oni parolas pri io, kio povas egale esti aĵo aŭ viv-
ulo, besto aŭ homo. Tiam oni uzas ĝi eĉ se la priparolata afero principe
povas esti homo:
• Mamulo naskas idojn, kiujn ĝi nutras per lakto. Ankaŭ homo estas mam-
ulo, sed tamen oni uzas ĝi, ĉar en tiu ĉi kunteksto ankaŭ homo estas
rigardata kiel besto.
• Arĥimedo diris, ke korpo estas en sia natura stato kiam ĝi estas sen-
mova. Ĉi tie korpo fakte estas ĉia ajn materia objekto. La Arĥimeda ideo
validas kompreneble ankaŭ por homa korpo, sed en tiu ĉi kunteksto oni
rigardas homon kiel aĵon, nuran korpon, ne kiel personon.
112
§11.5
Pronomoj
Ĝi normale reprezentas aĵon, beston kaj alian klare difinitan aferon, kiun oni
povas esprimi per O-vorta frazeto ( la aĵo, la granda besto, tiu laŭta sono,
lia subita amo...). Sed se oni parolas pri io abstrakta, kio estas redonebla nur
per tuta frazo, oni normale uzas anstataŭe tio: Li diris al mi sekreton, sed mi
forgesis ĝin (= la sekreton) . Li diris al mi, kie li kaŝis la trezoron, sed mi for-
gesis tion (= kie li kaŝis la trezoron) . Sed Zamenhof en tiaj okazoj tamen
ofte uzis ĝi:
• Mi estis apud ŝi! – Jes, mi ĝin scias. BV.72 = Jes, mi scias, ke vi estis apud
ŝi. Oni prefere diru: Jes, mi tion scias.
• Ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan
tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj? M.88 Ĝin estas duoblaĵo
de la vera objekto, la subfrazo, por helpi al la frazokonstruo. Oni povas
tute forigi ĝin: ...trovas konvene, ke juna virino restu... Sed oni povas
ankaŭ uzi helpan tio (§33.2.1): ...trovas tion konvena, ke juna virino
restu...
• En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi
estis virino de meza aĝo. M.20 Nun oni preferas: Tio estis virino de meza
aĝo. Aŭ: Ŝi estis virino de meza aĝo.
Zamenhof iafoje uzis ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto aŭ objekto,
kiam la vera subjekto aŭ objekto estis I-verbo. Li ankaŭ uzis iafoje ĝi kiel
superfluan duoblaĵon de subjekto de esti, kiam la vera subjekto staris post
esti. Tiu uzo komplete malaperis, kaj estas nuntempe rigardata kiel eraro:
• Por mi ĝi estis la plej kora ĝojo i nc iti la hundon. Rt.19 Ĝi rolas kiel sub-
jekto, sed la vera subjekto estas inciti la hundon. Oni forlasu ĝi.
• Ĝi estis v arm e ga post tagmezo. Rt.83 La vera subjekto estas varmega post-
tagmezo. Oni forlasu ĝi.
En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas pronomon similan al ĝi kiel malplenan sub-
jekton, kiu reprezentas nenion ajn. La koncernaj verboj vere estas sen-
subjektaj. En Esperanto oni ne uzu ĝi ĉe tiaj sensubjektaj verboj (§30.1):
Hodiaŭ pluvas. Estos varme tie.
Ili
Ili estas multe-nombra. Ili kaj ilia estas uzataj por paroli pri pluraj konataj