• Karlo estis akompanata de Petro al lia domo. = ...al la domo de Petro.
• Li sendas leteron al sia kuzo. → Letero estas sendata de li al lia kuzo. En
la pasiva frazo oni ne povas diri al sia kuzo, ĉar tiam temus pri la kuzo
de la letero.
11.6.2. Si en kompleksaj frazoj
Kompleksa frazo estas frazo, en kiu aperas krom la ĉefverba ago ankaŭ alia
ago. Povas esti, ke la du agoj havas malsamajn subjektojn. Se si aŭ sia tiam
§11.6.2
117
Pronomoj
rolas kune kun la ne-ĉefverba ago, povas ekesti duboj, kiun subjekton si re-
prezentu.
Subfrazo
La ĉefverbo de subfrazo (§33) havas propran subjekton. Se oni uzas si aŭ
sia en subfrazo, ĝi reprezentu ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la
subjekton de la ĉeffrazo:
• Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn. La viro kombis la
proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de
kombis, nome kiu (kaj kiu reprezentas la viron).
• Karlo kaj Petro diris, ke l a inf anoj jam vestis sin. La infanoj vestis la
proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).
• Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko. La pilko apartenas al la hundo
(la subjekto de la subpropozicio).
• Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo. FA1.67 Si re-
prezentas la subjekton de pensis.
• El la kaldrono, en kiu sin trovas bol
anta akvo, eliras vaporo. FE.25 Sub-
jekto de trovas estas bolanta akvo. Subjekto de eliras estas vaporo.
• Se l a lern anto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. FE.20
Subjekto de scius estas la lernanto. Sia do signifas de la lernanto. Sub-
jekto de punus estas la instruanto.
• Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke
Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka. Gn.26 Rebeka estas la edzino de
Isaak (la subjekto de amuziĝas), ne de Abimeleĥ (la subjekto de vidis).
Se estus la edzino de Abimeleĥ, oni dirus lia edzino.
• Mia avo diris, ke li tre amis sian patrinon. Sian reprezentas la subjekton
de amis, kiu povas esti identa al mia avo, sed kiu ankaŭ povas esti alia
viro.
Si ne povas esti mem subjekto. Ankaŭ ne eblas uzi si kiel subjekton de sub-
frazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si re-
prezentu la subjekton de la ĉeffrazo. Ne eblas: *Karlo diris, ke si venos
morgaŭ.* Nek: *Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ.* Tiaj konstruoj
eblas en iuj lingvoj, sed en Esperanto si en subfrazo ĉiam reprezentas la sub-
jekton de la subfrazo mem. La subfrazaj subjektoj tie ĉi estas si kaj sia frato
respektive. Tio signifas, ke si reprezentas sin mem, kio ne estas ebla. Oni
devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos... Ankaŭ ne eblas:
*Ŝi sentis, ke pluvas sur sin.* Oni devas diri: Ŝi sentis, ke pluvas sur ŝin. La
subfrazo pluvas sur ŝin havas sensubjektan verbon (§30.1).
118
§11.6.2
Pronomoj
I-verbo
Se oni uzas si aŭ sia kune kun I-verbo, si reprezentas la sencan subjekton de
la I-verbo (§27.1). Plej ofte tiu senca subjekto estas la sama kiel la subjekto
de la ĉefverbo, sed ne ĉiam:
• Ĉiu homo devas zorgi pri si mem. Si reprezentas la subjekton de zorgi. Ĝi
estas identa al la subjekto de devas.
• Kiam estas varme, li ŝatas bani sin en malvarmega akvo. La subjekto de
bani estas identa al la subjekto de ŝatas.
• La sinjoro ordonis al l a serv isto vesti sin. La subjekto de ordonis estas la
sinjoro. La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la
serviston.
• La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. La servisto ne vestu sin mem,
sed alian viron, plej verŝajne la sinjoron.
• Ili ne permesas al li lavi sin ĉi tie. Li ne lavu la propran korpon ĉi tie.
• Ne estas permesite lavi sin ĉi tie. Neniu lavu sin ĉi tie. La senca subjekto
de lavi estas indiferenta. Si reprezentas ĉiun ajn personon.
Se la senca subjekto de I-verbo ne ĉeestas en la frazo, kaj se ĝi tute ne estas
grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la ĉefverbo:
• La reĝo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne ĉeestas
en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni
traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.
• La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de
voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus
voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.
Tiel oni ofte traktas frazojn kun lasi + I-verbo. Se la senca subjekto de la I-
verbo estas forlasita, oni traktas lasi + I-verbo (§31.6) kiel unu verbon:
• Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo. FA4.42 Sin reprezentas
la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni
devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi
lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...
• Ĉu m