ia alte flug ant
a spir ito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka
irado de la materio? Rt.37 = ...devas lasi ion alligi ĝin per ĉeno... ...devas
lasi, ke io alligu ĝin per ĉeno...
Normale oni do ne konsideras la sencan subjekton de I-verbo, se ĝi ne
ĉeestas en la frazo, sed tio ne estas deviga. Jen Zamenhofa ekzemplo, kiu ne
sekvas tiun principon: La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki
lian konstantan kuraciston. FA2.29 Temas pri la kuracisto de la imperiestro.
Estas rekomendinde uzi sian anstataŭ lian, ĉar la senca subjekto de voki for-
estas.
§11.6.2
119
Pronomoj
Aga O-vorto
Frazparto, kies ĉefvorto estas aga O-vorto, ofte estas kvazaŭ subfrazo kun
sia propra senca subjekto. Se la O-vorto estas klare aga, kaj se ĝia senca sub-
jekto ĉeestas, tiam si reprezentas tiun sencan subjekton ene de la koncerna
frazparto:
• Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj.
Karlo plendis pri ĉiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la
senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de aŭskultis).
• Elizabeto ignoris la flatadon de ŝiaj admirantoj [= la admirantoj de El-
izabeto] . Oni ne povas diri siaj admirantoj, ĉar la frazparto la flatadon
de ŝiaj admirantoj estas kvazaŭ propra subfrazo (= Flatis [ŝin] ŝiaj
admirantoj. ). Se oni uzas si ene de tiu frazparto, si devas reprezenti la
sencan subjekton de flatado, t.e. ŝiaj admirantoj.
Kiam sia staras antaŭ aga O-vorto kiel difinilo de ĝi, ĝi neniam reprezentas
la sencan subjekton de tiu aga O-vorto, sed ordinare la subjekton de la ĉef-
verbo de la tuta frazo:
• Karlo rakontis al Eva pri sia vojaĝo al Azio. Karlo vojaĝis al Azio.
• Karlo demandis al Eva pri ŝia vojaĝo al Eŭropo. Eva vojaĝis al Eŭropo.
• Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo al siaj gepatroj. Eva vojaĝis al siaj
gepatroj. Ĉi tie sia reprezentas la sencan subjekton de vojaĝo. Sia ĉi tie
ne estas difinilo de la aga O-vorto vojaĝo, sed de la vorto gepatroj.
• Karlo rakontis pri sia vojaĝo al siaj gepatroj. La unua sia reprezentas la
subjekton de la ĉefverbo rakontis. La dua sia reprezentas la sencan sub-
jekton de vojaĝo. Ili estas tamen la sama persono.
• Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo post sia operacio. Ĉi tiu ekzemplo
estas dusenca, ĉar post sia operacio povas rilati al paroli (= Post sia
operacio Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo. ), sed ĝi ankaŭ povas rilati
al vojaĝo (= Ŝi vojaĝis post sia operacio. ). La dua interpreto estas multe
pli verŝajna, ĉar post sia operacio staras tuj post vojaĝo. Tiam sia en sia
operacio reprezentas Evan, la sencan subjekton de vojaĝo. Sed principe
ankaŭ la unua interpreto estas gramatike ebla.
La sekvaj ekzemploj montras la diversajn eblojn en tiaj frazoj:
• Karlo admiras lian fidon al si. Li fidas al si. Li ne estas Karlo.
• Karlo admiras lian fidon al li. Li fidas al li. La unua li ne estas Karlo. La
dua li povas esti Karlo aŭ tria viro.
• Karlo admiras sian fidon al li. Karlo fidas lin. Li ne estas Karlo.
• Karlo admiras sian fidon al si. Karlo fidas sin. Temas nur pri Karlo.
120
§11.6.2
Pronomoj
Se la senca subjekto de aga O-vorto ne ĉeestas en la frazo, oni ofte ne kon-
sideras ĝin. Si tiam reprezentas la subjekton de la ĉefverbo laŭ la bazaj
reguloj. La uzado estas tamen tre diversa:
• Ŝi observadis la enportadon de siaj kofroj. Siaj reprezentas la subjekton
de la ĉefverbo, ĉar la senca subjekto de enportado ne ĉeestas. Oni povus
diri ŝiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, ĉar oni povus pensi, ke estas la
kofroj de alia virino.
• L
a ge patroj plendis pri la malbona traktado de sia filino. Aŭ ...de ilia fil-
ino. (Oni malbone traktis ilian filinon.)
• Fanfaronado pri si mem estas tre hontiga. La senca subjekto de
fanfaronado forestas (ĝi estas ĝenerala oni), sed si tamen reprezentas ĝin.
Alternativo estus fanfaronado pri oni mem.
• Ŝparo de sia mono estas iafoje konsilinda, alifoje malsaĝa. La alter-
nativon onia mono multaj evitus, ĉar onia (§11.5) estas nekutima vorto.
Se la ago de aga O-vorto estas senobjekta, oni tamen ofte ignoras ĝian
sencan subjekton, eĉ kiam tiu ĉeestas en la frazo:
• Ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo. M.95 Senca subjekto de tremadon
estas la voĉo. Sia tamen reprezentas la subjekton de kaŝi, ĉar tremi estas
senobjekta verbo, kaj oni ignoras ĝian sencan subjekton. Se oni dirus ŝia
voĉo, oni pensus, ke temas pri la voĉo de alia virino.
• Li funebras la morton de sia amiko. Oni ignoras la sencan subjekton de
morton.
Multaj O-vortoj havas signifon parte agan, parte ne-agan, kaj oni povas
trakti ilin diversmaniere laŭ la celita senco:
• Ŝi aŭskultis la flatojn de siaj admirantoj. La vorto flatojn estas ĉi tie tra-
ktata kiel flataĵojn, ne-aga vorto (sen senca subjekto).
• Ŝi aŭskultis la flatojn de ŝiaj admirantoj. La vorto flatojn estas ĉi tie tra-
ktata kiel flatadojn, aga vorto (kun propra senca subjekto).