Выбрать главу

cipe en la parto, kiu temas pri rilata kio en plurakontaj subfrazoj.

 En la klarigoj pri Esperantigitaj nomoj (§35.3) mi aldonis novan

sekcion pri N-finaĵo ĉe Esperantigitaj nomoj (§35.3).

 La sekcio Nomoj de landoj kaj popoloj estas reverkita. Ĝi nun nom-

iĝas Landoj, popoloj kaj lingvoj (§35.4).

Parto 3 – Vortfarado

 En la klarigoj pri vortfarado per A-finaĵo (§37.2.2) mi tute ŝanĝis la

gravan sekcion pri Aga radiko sed eca signifo. Antaŭe mi tie defendis

la uzon de ekz. korekta kun la senco “senerara, ĝusta”. Nun mi ansta-

taŭe aliĝis al la kritiko de tia uzo. Vidu la novan sekcion Evitinda uzo

(§37.2.2).

 En la klarigoj pri la sufikso AĴ (§38.2.3) mi aldonis novan sekcion pri

Nombreblaj kaj nenombreblaj AĴ-vortoj.

 En la klarigoj pri la prefikso MAL (§38.3.7) mi reverkis la sekcion

Alternativoj al MAL-vortoj.

 En Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj (§38.4.1) mi aldonis la du

radikojn BIT kaj RET.

 En Neoficialaj prefiksoj (§39.2) mi aldonis la prefikson DES (§39.2.7).

15

Enkonduko

Parto 4 – Aldonoj

 Mi aldonis novan ĉapitron Pri la gramatikaj terminoj en PMEG

(§45).

 La aldono Literaturo (§46) estas ĝisdatigita kaj kompletigita. Oni

aparte notu la datumojn pri Fabeloj de Andersen (§46). Ĉiuj ekzemploj

el tiuj fabeloj estas nun prenitaj el fabeloj de andersen. koboldoimuna

eldono de ludovikito. Tio signifas, ke la paĝonumeroj en la fontindikoj

de ĉiuj Zamenhofaj ekzemploj el Fabeloj 1 nun estas aliaj ol en la

antaŭaj versioj de PMEG.

 La malnova Listo de novaj vortoj nun nomiĝas Listo de ne-PIV-aj el-

ementoj (§43). La enhavo estas prilaborita kaj ĝisdatigita. La referenco

nun estas Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005.

Bertilo Wennergren

16

Skribo kaj elparolo

Skribo kaj elparolo

1. Skribo

1.1. Literoj

Esperanto uzas varianton de la Latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 lit-

erojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj

minusklo (malgranda litero):

Majuskloj:

A, B, C, Ĉ, D, E, F, G, Ĝ, H, Ĥ, I, J, Ĵ, K,

L, M, N, O, P, R, S, Ŝ, T, U, Ŭ, V, Z

Minuskloj:

a, b, c, ĉ, d, e, f, g, ĝ, h, ĥ, i, j, ĵ, k,

l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ, v, z

Nomoj:

a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko,

lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo

La ĉi-antaŭan vicordon de la literoj oni uzas por ordigi vortojn en vortaroj,

nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj. Legu ankaŭ

pri alfabeta ordigo de ne-Esperantaj literoj en §1.2.

Legu pli detale pri la liternomoj en §15.6, kaj pri elparolo de mallongigoj en

§2.2. Legu ankaŭ pri ne-Esperantaj literoj en §1.2.

Majuskloj kaj minuskloj

Ordinare oni uzas la minusklajn literformojn. Majusklojn oni uzas kiel

unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj

mallongigoj (§2.2).

ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER MAJUSKLOJ, EKZEMPLE EN

TITOLOJ AŬ POR EMFAZI.

okaze oni vidas tekstojn, kiuj uzas nur minusklojn. tio povas esti ekz. stila

efekto. kelkaj eĉ eksperimente uzas nur minusklojn en ĉiaj tekstoj.

Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La

pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj),

sed tio estas nun malofta.

Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Legu

tamen pri la uzo de majuskloj ĉe propraj nomoj en §35.5.

Iafoje oni renkontas la ideon, ke la litero Ŭ ne havas majusklan formon. Tiu

ideo baziĝas sur la fakto, ke Ŭ ne povas aperi vortkomence en Esperanta

vorto (§2.1), sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi

ankaŭ majusklajn Ŭ (vidu la ĉi-antaŭan ekzemplon).

Noto: Kiam oni parolas pri tio, ĉu litero havas sian minusklan aŭ sian majusklan formon, oni iafoje

uzas la vortojn uskleco kaj usklo (= minusklo aŭ majusklo).

§1.1

17

Skribo

Supersignoj

Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas super-

signojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno

super U nomiĝas hoketo.

Alternativoj al la Esperantaj supersignoj

Por tiaj okazoj, en kiuj ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, la Fundamento

(§40) difinis alternativan anstataŭan skribmanieron. En tiu skribo oni uzas

postmetitan H anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon

super Ŭ: ch, gh, hh, jh, sh, u. Ekzemple: Chiu brancho estis kvazau vasta

florricha herbejo au plej charma ghardeno. = Ĉiu branĉo estis kvazaŭ vasta

florriĉa herbejo aŭ plej ĉarma ĝardeno. FA3.114

En komputila tekstolaboro, en retpoŝto, k.s., multaj uzas postmetitan ikson,

X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux. Ekzemple: Cxiu

brancxo estis kvazaux vasta florricxa herbejo aux plej cxarma gxardeno.

Iafoje oni uzas aliajn supersignojn laŭ la ebloj, ekz. ´ (dekstrakorna super-

signo, akuta supersigno), kaj ` (maldekstrakorna supersigno, malakuta

supersigno).

Kiam oni skribas Esperanton per Brajla skribo (skribo por blinduloj), oni

uzas specialajn Brajlajn kodaĵojn por la supersignaj Esperantaj literoj.

Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la normalajn supersignojn, kaj

kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta H-skribo (klarigita ĉi-antaŭe) ne

estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj

aŭ signokombinoj.

1.2. Helposignoj

Krom literoj (§1.1) oni uzas ankaŭ helposignojn. Ne ekzistas devigaj reguloj

pri ilia uzado en Esperanto. Tial ili estos ĉi tie nur supraĵe klarigitaj.

Ne-elparolataj helposignoj

Spaceto estas uzata inter vortoj. Spacetoj normale ne respondas

al paŭzoj en la parolo, sed montras lokojn, kie oni povus paŭzi,

se oni volus. Ne metu spacetojn antaŭ punkto, demandosigno,

krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo.

18

§1.2

Skribo

.

Punkto estas uzata por montri la finon de ĉeffrazo. Oni uzas