Tiumomente mi renkontis ŝiajn okulojn: en ili kuris larmoj; ŝia brako, apoganta sin kontraŭ la mia, tremis; la vangoj skarlatis, ŝi kompatis min! Kunsufero, la sento, al kiu sklaviĝas tiel facile ĉiuj virinoj, enigis siajn ungegojn en ŝian nespertan koron. Dum la tuta tempo de la promeno ŝi estis distrita, kun neniu koketis, kaj tio estas grava simptomo!
Ni venis al la abismo. La virinoj forlasis siajn kavalirojn, sed ŝi ne forlasis mian brakon. La ŝercoj de la lokaj dandoj ne ridigis ŝin; la apikeco de l’ deklivo, antaŭ kiu ŝi staris, ne timigis ŝin, kvankam la aliaj sinjorinoj kvikis kaj fermis la okulojn.
Dum la returna vojo mi ne rekomencis mian malĝojan konversacion; sed al miaj bagatelaj demandoj kaj ŝercoj ŝi respondis mallonge kaj distrite.
— Ĉu vi amis? — mi demandis ŝin.
Ŝi rigardis min fikse, kapgestis nenion, kaj denove falis en meditemon; estis evidente, ke ŝi volas ion diri, sed ne scias per kio komenci. Ŝia brusto ondiĝis… Kion fari! La muslina maniko estis malforta defendo, kaj elektra sparko trakuris el mia brako en ŝian brakon; preskaŭ ĉiuj pasioj komenciĝas tiel, kaj ni ofte trompas nin pensante, ke virino amas nin pro niaj fizikaj aŭ moralaj indoj. Certe, ili preparas, disponigas sian koron al la akcepto de sakramenta fajro, kaj tamen la unua tuŝo decidas ĉion.
— Ĉu mi estis vere afabla kun vi hodiaŭ? — diris la princidino al mi kun afektita rideto, kiam ni revenis de la promeno.
Ni disiĝis.
Ŝi estis malkontenta pri si; ŝi kulpigis sin pri senemocio… Ho, ĝi estas la unua, ĉefa triumfo! Morgaŭ ŝi volos rekompenci min. Mi scias ĉion-ĉi parkere — jen kio estas enua!
La 4an de junio.
Hodiaŭ mi vidis Veran. Ŝi satturmentis min per sia ĵaluzo. La princidino ŝajne decidis konfidenci al ŝi siajn korsekretojn: oni devas konfesi, tre trafa elekto!
— Mi divenas, al kio ĉio ĉi estas klinata, — diris al mi Vera. — Diru al mi pli bone simple nun, ke vi ŝin amas.
— Kaj se mi ŝin ne amas?
— Tiam por kio persekuti ŝin, alarmi, emociigi ŝian imagon? Ho, mi vin bone konas! Aŭskultu, se vi volas, ke mi kredu al vi. Venu post unu semajno al Kislovodsko! Postmorgaŭ ni transloĝiĝos tien. La princidino restos ĉi tie pli longe. Luu loĝejon apude; ni vivos en granda domo proksime de la fonto, en la supra etaĝo; malsupre loĝos la princino Ligovskaja, sed apude estas domo de la sama mastro, ĝi ne estas ankoraŭ luita… Ĉu vi venos?..
Mi promesis, kaj la saman tagon mi sendis iun lui la loĝejon.
Gruŝnickij venis al mi je la sesa vespere kaj anoncis, ke morgaŭ estos preta lia uniformo, ĝuste al la balo.
— Fine ni dancos kun ŝi la tutan vesperon… jen mi kontentigos mian soifon paroli kun ŝi! — li aldonis.
— Kiam estos la balo?
— Sed ja morgaŭ! Ĉu vi ne scias? Granda festo, kaj ĉi tiea estraro iniciatis aranĝi ĝin…
— Ni iru al la bulvardo…
— Pro neniuj trezoroj, en tiu ĉi aĉa kapoto…
— Kiel do, ĉu vi ĉesis ĝin ŝati?
Mi iris sola kaj, renkontinte la princidinon Mary, invitis ŝin al mazurko. Ŝi ŝajnis miri kaj ĝoji.
— Mi pensis, ke vi dancas nur laŭ neceso, kiel pasintfoje, — diris ŝi, tre ĉarme ridetante…
Ŝajne, ŝi tute ne rimarkis foreston de Gruŝnickij.
— Morgaŭ vi estos agrable mirigita, — mi diris al ŝi.
— Per kio?
— Ĝi estas sekreto… Dum la balo vi mem konjektos.
Mi finis la vesperon ĉe la princino; ne estis gastoj krom Vera kaj unu tre amuza maljunuleto. Mi estis en sprita stato, improvizis diversajn neordinarajn historiojn; la princidino sidis vid-al-vide kaj aŭskultis mian halanĝon kun tiom profunda, streĉita, eĉ tenera atento, ke mi sentis rodon de konscienco. Kien malaperis ŝiaj vigleco, koketado, kapricoj, aroga mieno, malestima rideto, distrita rigardo?..
Vera rimarkis ĉion ĉi: sur ŝia malsaneca vizaĝo pentriĝis profunda angoro; ŝi sidis en ombro ĉe la fenestro, merginte sin en larĝa apogseĝo… Mi sentis kompaton al ŝi…
Tiam mi rakontis la tutan draman historion de mia konateco kun ŝi, mia amo, — memkompreneble, ŝirminte ĉion per elpensitaj nomoj.
Mi tiel vivece bildigis mian teneron, miajn maltrankvilojn, admirojn; mi tiel avantaĝe montris ŝian konduton, ŝiajn agojn, karakteron, ke ŝi vole-nevole devis pardoni al mi koketadon kun la princidino.
Ŝi stariĝis, sidiĝis ĉe ni, viviĝis… kaj ni nur je la dua nokte rememoris, ke la doktoroj postulas, ke ni kuŝiĝu dormi je la dekunua.
La 5an de junio.
Duonhoron antaŭ la balo ĉe mi aperis Gruŝnickij en plena radiado de armea infanteria uniformo. Al la tria butono alkroĉita estis bronza ĉeneto, sur kiu pendis duobla lorneto; epoletoj de neimageblaj dimensioj estis fleksitaj supren en maniero de flugiloj de Amoro; liaj botoj knaris; en la maldekstra mano li tenis brunajn glaceajn gantojn kaj kaskedon, kaj per la dekstra li hirtigis ĉiuminute la frizitan tufon en etajn buklojn. Memkontento kaj kune kun ĝi iu necerteco estis pentritaj sur lia vizaĝo; lia festa eksteraĵo, lia fiera paŝmaniero igus min eksplodi en rido, se tio konkordus kun miaj intencoj.
Li ĵetis la kaskedon kun la gantoj sur tablon kaj komencis tegi faldojn kaj sin belordigi antaŭ la spegulo; grandega nigra tuko sur plej alta subkravato, kies haregoj subtenis lian mentonon, elŝoviĝis je duoncolo el post la kolumo; al li tio ŝajnis nesufiĉa; li eltiris ĝin supren ĝis la oreloj; pro tiu peza laboro — ĉar la kolumo de l’uniformo estis tre malvasta kaj incitanta — lia vizaĝo pleniĝis de sango.
— Oni diras, ke dum la lastaj tagoj vi terure trenaĉis vin post mia princidino? — diris li sufiĉe neglekte kaj ne rigardante min.
— Kiamaniere ni, stultuloj, aŭdacus teon trinki! — respondis mi al li, ripetante la ŝatatan proverbon de unu el plej lertaj kanajloj de la pasinta tempo, rave priskribita iam de Puŝkin[25].
— Diru, ĉu bone sidas sur mi la uniformo?.. Ho malbenita judaĉo!.. Tiel tranĉe doloras la akseloj!.. Ĉu vi havas parfumon?
— Indulgon, ĉu vi bezonas ankoraŭ ion? Vi ja sen tio jam disvastigas odoron de roza pomado.
— Ne gravas. Donu al mi…
Li verŝis duonflakonon al si post kravaton, en la naztukon, sur la manikojn.
— Ĉu vi dancos? — li demandis.
— Mi pensas, ke ne.
— Mi timas, ke mi devos komenci mazurkon kun la princidino, sed mi scias preskaŭ neniun figuron…
— Kaj ĉu vi jam invitis ŝin al mazurko?
— Ne ankoraŭ…
— Gardu, ke oni ne anticipu vin.
— Efektive! — li frapis sin en la frunton. — Adiaŭ… mi iros atendi ŝin ĉe la enirejo. — Li ŝirkaptis la kaskedon kaj forkuris.
Post duonhoro ankaŭ mi foriris. En la strato estis mallume kaj senhome; ĉirkaŭ la kunvenejo aŭ gastejo, kiel al vi plaĉas, tumultis amaso; la fenestroj de l’ domo estis lumigitaj; sonojn de l’ regimenta orkestro alportis al mi la vespera vento. Mi paŝis malrapide; al mi estis malĝoje… Ĉu vere, mi pensis, mia sola destino surtere estas ruinigi alies esperojn? De kiam mi vivas kaj agas, la sorto ĉiam iel kondukis min al epilogo de fremda dramo, kvazaŭ sen mi neniu povus morti aŭ senesperiĝi! Mi estis necesa persono por la kvina akto; nevole mi ludis mizeran rolon de ekzekutisto aŭ perfidulo. Kion celis la sorto por tio?.. Ĉu mi ne estas vere destinita de ĝi verki etburĝajn tragediojn kaj familiajn romanojn — aŭ kunlabori kun liveristo de noveloj, ekzemple, por «Biblioteko por legado»[26]? Kiel scii?.. Ĉu malmultas homoj, kiuj, komencante la vivon, pensas fini ĝin kiel Aleksandro la Granda, aŭ lordo Byron, sed dum la tuta vivo restas titolaj konsilistoj[27]?..
[25]
Temas pri Pjotr Kaverin (1794–1855) — husaro, amiko de Puŝkin, dediĉinta al Kaverin kelkajn poemojn.
[27]
Titola konsilisto. La naŭa rango en la 14-ranga oficista rangtabelo, ekvivalenta al la armea ŝtabrotĉefo, marista leŭtenanto kaj eklezia diakono.