Enirinte la salonon, mi kaŝis min en amaso de viroj kaj komencis observi. Gruŝnickij staris apud la princidino kaj ion diris kun verva ardo; ŝi aŭskultis lin distrite, rigardis flankojn, almetinte ventumilon al la lipoj. Sur ŝia vizaĝo pentriĝis senpacienco, ŝiaj okuloj serĉis iun ĉirkaŭe; mi nerimarkite alpaŝis al ili de malantaŭe por subaŭskulti ilian konversacion.
— Vi turmentas min, princidino, — diris Gruŝnickij, — vi terure ŝanĝiĝis de la tempo, kiam mi ne vidis vin…
— Ankaŭ vi ŝanĝiĝis, — ŝi diris, ĵetinte sur lin la rapidan rigardon, en kiu li ne povis distingi kaŝitan mokon.
— Mi? Mi ŝanĝiĝis?.. Ho, neniam! Vi scias, ke tio estas neebla! Kiu vidis vin unu fojon, tiu ĉiam portos kun si vian dian bildon…
— Ĉesu…
— Kial do nun vi ne volas aŭskulti tion, kion ankoraŭ antaŭ nelonge kaj tiel ofte vi atentis tiom favore?
— Ĉar mi ne ŝatas ripetojn, — ŝi respondis, ridante…
— Ho, kiel amare mi eraris!.. Mi pensis, freneza, ke almenaŭ la epoletoj donos al mi rajton esperi… Ne, prefere mi restus por la tuta vivo en malrespekta soldata kapoto, al kiu, eble, mi estis ŝuldanta vian atenton…
— Efektive, la kapoto multe pli konvenas al vi…
Dum la tempo mi alpaŝis kaj salutis per klinigo la princidinon; ŝi iom ruĝiĝis kaj rapide prononcis:
— Ĉu vere, sinjoro Peĉorin, la griza kapoto multe pli konvenas al sinjoro Gruŝnickij?..
— Mi ne konsentas kun vi, — mi respondis, — en la oficira uniformo li aspektas ankoraŭ pli juna.
Gruŝnickij ne eltenis la frapon: kiel ĉiuj knaboj, li pretendas esti maljunulo; li pensas, ke sur lia vizaĝo profundaj spuroj de pasioj anstataŭas la sigelon de jaroj. Li ĵetis kontraŭ min furiozan rigardon, piedfrapis kaj iris for.
— Tamen konfesu, — mi diris al la princidino, — ke, kvankam li ĉiam estis tre ridinda, sed ankoraŭ antaŭ nelonge li ŝajnis al vi interesa… en la griza kapoto?..
Ŝi mallevis la okulojn kaj ne respondis.
Gruŝnickij la tutan vesperon persekutis la princidinon, dancis aŭ kun ŝi aŭ vid-al-vide. Li manĝegis ŝin per la okuloj, sopiris kaj tedis ŝin per petegoj kaj riproĉoj. Post la tria kvadrilo, ŝi jam malamis lin.
— Mi ne atendis tion de vi, — li diris, alpaŝinte al mi kaj preninte min je brako.
— Kion?
— Vi dancas kun ŝi la mazurkon? — li demandis solenvoĉe… — Ŝi konfesis al mi.
— Do kio?.. Ĉu tio estas sekreto?
— Memkompreneble… Mi devis tion atendi de la knabinaĉo… koketulino… Nu do mi bone venĝos!
— Kulpigu vian kapoton aŭ viajn epoletojn, sed kial akuzi ŝin? En kio estas ŝia kulpo, ke vi ne plu plaĉas al ŝi?..
— Kial do esperigi?
— Kial do vi esperis? Aspiri kaj atingi ion — tion mi komprenas, sed kial esperi?
— Vi gajnis la veton, sed ne tute, — li diris, kolere ridetante.
La mazurko komenciĝis. Gruŝnickij elektis nur la princidinon, aliaj kavaliroj elektis ŝin ĉiuminute: ĝi estis evidenta komploto kontraŭ mi; despli bone: ŝi volas paroli kun mi kaj oni malhelpas, — ŝi volos duoble pli.
Mi premis ŝian manon foje; la duan fojon ŝi elŝiris ĝin, dirante neniun vorton.
— Mi malbone dormos ĉi-nokte, — ŝi diris al mi, kiam la mazurko finiĝis.
— Pri tio kulpas Gruŝnickij.
— Ho ne! — Kaj ŝia vizaĝo iĝis tiel angora, ke mi donis al mi vorton nepre kisi ŝian manon en la vespero.
Ĉiuj komencis disveturi. Helpante al la princidino sidiĝi en kaleŝon, mi rapide alpremis ŝian etan manon al miaj lipoj. Estis mallume, kaj neniu povis rimarki tion.
Mi revenis en la salonon kontenta pri mi.
Ĉe granda tablo vespermanĝis junularo, kaj inter ili Gruŝnickij. Kiam mi eniris, ĉiuj eksilentis; estis sentate, ke ili parolis pri mi. Multaj koleretas kontraŭ mi ankoraŭ de la pasinta balo, precipe la dragona kapitano, kaj nun, ŝajnas, definitive estas kreata kontraŭ mi malamika bando sub komando de Gruŝnickij. Li havas tiom fieran kaj kuraĝan aspekton…
Mi tre ĝojas; mi ŝatas malamikojn, kvankam ne laŭkristane. Ili amuzas min, vervigas mian sangon. Esti ĉiam atenta, kapti ĉiun rigardon, signifon de ĉiu vorto, diveni intencojn, ŝajnigi sin dupo kaj subite per unu puŝo ruinigi la tutan pezlaboritan konstruaĵon el ruzaj artifikoj kaj sagacaj intrigoj — jen tion mi nomas vivo.
Dum la vespermanĝo Gruŝnickij flustris kaj palpebrumis kompreniĝe kun la dragona kapitano.
La 6an de junio.
Hodiaŭ matene Vera forveturis kun la edzo en Kislovodskon. Mi renkontis ilian kaleŝon, kiam mi iris al la princino Ligovskaja. Ŝi salutis min per kapklino: en ŝia rigardo estis riproĉo.
Kiu do kulpas? Kial ŝi ne volas doni al mi okazon intervidiĝi kun ŝi inter kvar okuloj? La amo, samkiel fajro, sen nutraĵo estingiĝas. Kiu scias, eble ĵaluzo faros tion, kion ne povis miaj petoj.
Mi sidis ĉe la princino la tutan longan horon. Mary ne aperis, ŝi estis malsana. Vespere en la bulvardo ŝi forestis. La novkreiĝinta bando, armita per lornetoj, akceptis efektive kruelan-minacan aspekton. Mi estis ĝoja, ke la princidino estas malsana: ili farus al ŝi iun arogaĵon, Gruŝnickij havas hirtan hararanĝon kaj malesperan aspekton; li ŝajnas esti efektive tre ĉagrenita, precipe ofendita estas lia digno; sed jen ja ekzistas homoj, eĉ kies malespero estas amuza!..
Reveninte hejmen, mi rimarkis, ke io mankas al mi. Mi ne vidis ŝin! Ŝi estas malsana! Ĉu mi enamiĝis ver-vere?.. Kia sensencaĵo!
La 7an de junio.
Je la dek-unua matene — la horo, kiam la princino Ligovskaja kutime ŝvitas en kuvo de Jermolov — mi iris preter ŝia domo. La princidino sidis enpensiĝe ĉe la fenestro; vidinte min, ŝi salte stariĝis.
Mi eniris la antaŭĉambron; neniu estis tie, kaj mi sen komuniko, uzante liberecon de ĉi-tieaj moroj, penetris en la gastoĉambron.
Malserena paleco kovris la ĉarman vizaĝon de l’ princidino. Ŝi staris ĉe la piano, sin apogante per unu brako kontraŭ dorso de apogseĝo; la mano apenaŭ tremis; mi alpaŝis al ŝi sensone kaj diris:
— Ĉu vi koleras kontraŭ mi?..
Ŝi levis al mi langvoran, profundan rigardon kaj kapneis; ŝiaj lipoj volis ion prononci, sed ne povis; la okuloj pleniĝis per larmoj; ŝi mergiĝis en la apogseĝon kaj kovris la vizaĝon per la manoj.
— Kio okazas al vi? — mi diris, preninte ŝin je mano.
— Vi min ne estimas!.. Ho! Lasu min!..
Mi faris kelkajn paŝojn… Ŝi rektiĝis en la apogseĝo, ŝiaj okuloj brilis… Mi haltis, preninte anson de l’ pordo, kaj diris:
— Pardonu min, princidino! Mi agis kvazaŭ frenezulo… tio ne okazos alian fojon: mi uzos miajn rimedojn… Kial vi sciu tion, kio okazis en mia animo ĝis nun? Tion vi neniam scios, kaj des pli bone por vi. Adiaŭ.
Forirante mi aŭdis, al mi ŝajnas, ŝin plori.
Ĝis la vespero mi vagis piede tra la ĉirkaŭaĵoj de Maŝuk, laciĝis terure kaj, veninte hejmen, min ĵetis en la liton, plene elĉerpita.
Al mi venis Verner.
— Ĉu vi vere, — li demandis, — edziĝas al la princidino Ligovskaja?