— Kaj kio?
— La tuta urbo parolas; ĉiuj malsanaj estas okupitaj pri la grava novaĵo, kaj la malsanuloj ja estas tia popolo: ili ĉion scias!
«Tio estas ŝercoj de Gruŝnickij!» — mi pensis.
— Por pruvi al vi, doktoro, la malveron de l’ onidiroj, mi konfesas al vi sekrete, ke morgaŭ mi forveturas al Kislovodsk…
— Kaj la princidino ankaŭ?..
— Ne, ŝi restas ankoraŭ por unu semajno tie ĉi…
— Sekve, vi ne edziĝos?..
— Doktoro, doktoro! rigardu min? ĉu vere mi similas fianĉon aŭ ion similan?
— Mi tion ne diras… Sed vi ja scias, ke okazas tiuj eventoj… — li aldonis, ruze ridetante, — kiam la nobla viro estas devigata edziĝi, kaj estas panjoj, kiuj almenaŭ ne preventas okazojn… Do, mi konsilas al vi, kiel amiko, gardi vin. Ĉi tie en akvoj, estas plej danĝera aero: kiom da bonegaj junaj homoj mi vidis, indaj je pli bona sorto, kiuj veturis de ĉi tie rekte sub kronon de l’ edziĝa rito… Ĉu vi kredas, ke eĉ min oni volis edzigi! Ĝuste unu provinca panjo, kies filino estis tre pala. Mi havis malfeliĉon diri al ŝi, ke la koloro de l’ vizaĝo revenos al ŝi post la edziniĝa festo; tiam ŝi kun larmoj de danko proponis al mi la manon de sia filino kaj tutan sian havaĵon — kvindek servutuloj, ŝajnas. Sed mi respondis, ke mi estas senkapabla por tio…
Verner foriris en plena certeco, ke li avertis min.
El liaj vortoj mi rimarkis, ke pri mi kaj la princidino jam estas disvastigitaj en la urbo diversaj malbonaj onidiroj: tio ne pasos senpune al Gruŝnickij!
La 10an de junio.
Jam tri tagojn mi loĝas en Kislovodsko. Ĉiutage mi vidas Veran ĉe la puto kaj dum promeno. Matene, vekiĝinte, mi sidiĝas ĉe la fenestro kaj direktas lorneton al ŝia balkono; ŝi jam delonge estas vestita kaj atendas la kondiĉan signon; ni renkontas nin, kvazaŭ senintence, en la ĝardeno, kiu malsupreniĝas de niaj domoj al la puto. La saniga monta aero redonis al ŝi koloron de l’ vizaĝo kaj la fortojn. Ne vane Narzan estas nomata Herkula fonto. Ĉi-tieaj loĝantoj asertas, ke la aero de Kislovodsko disponigas al amo, ke ĉi tie okazas epilogoj de ĉiuj romanoj, kiuj iam estis iniciatitaj ĉe piedo de Maŝuk. Kaj efektive, ĉio spiras ĉi tie per izoleco; ĉio estas ĉi tie mistera; kaj densaj branĉo-tegmentoj de tiliaj aleoj sin klinintaj super la fonto, kiu brue kaj ŝaŭme falante de unu ŝtonego al la alia tratranĉas sian fluejon inter verdantaj montoj; kaj fendegoj, plenaj de obskuro kaj silento, kies branĉoj diskuras de ĉi tie ĉiuflanken; kaj freŝeco de aroma aero, pezigita per vaporaĵoj de altaj sudaj herboj kaj blanka akacio, kaj la konstanta dolĉe dormiga bruo de malvarmaj riveretoj, kiuj renkontinte unu la alian en la fino de valo, konkorde kuras vete kaj fine sin ĵetas en la riveron Podkumok. De tiu ĉi flanko la fendego estas pli vasta kaj transformiĝas en verdan valeton; laŭ ĝi volviĝas polva vojo. Ĉiufoje, kiam mi rigardas ĝin, al mi ŝajnas, ke veturas kaleŝo, kaj el la fenestro de l’ kaleŝo rigardas rozkolora vizaĝeto. Jam multaj kaleŝoj traveturis laŭ la vojo, sed tiu ne aperas. La antaŭurbo, kiu situas post la fortikaĵo, pleniĝis de loĝantoj; en la restoracio, konstruita sur la monteto, je kelkaj paŝoj de mia loĝejo, vespere komencas flagri fajroj tra la duobla vico da poploj; la bruo kaj glasa tinto disaŭdiĝas ĝis malfrua nokto.
Nenie oni trinkas tiom da kaĥetia vino[28] kaj minerala akvo, kiel ĉi tie.
Gruŝnickij ŝtormas kun sia bando ĉiutage en la gastejo kaj min preskaŭ ne salutas.
Li nur hieraŭ alveturis kaj jam sukcesis kvereli kun tri maljunuloj, kiuj volis enkuviĝi antaŭ ol li: definitive — malfeliĉoj disvolvas en li militeman spiriton.
La 11an de junio.
Fine ili venis. Mi sidis ĉe la fenestro, kiam mi aŭdis bruon de kaleŝo: mia koro ektremis… Kio ĝi estas?.. Ĉu povas esti, ke mi enamiĝis?.. Mi estas tiel stulte kreita, ke oni povas atendi tion de mi.
Mi tagmanĝis ĉe ili. La princino rigardis min tre tenere kaj ne iras for de l’ filino… malbone! Sed kompense Vera ĵaluzas pri mi kontraŭ la princidino! jen mi atingis la bonfarton! Kion ne faros virino por ĉagrenigi la rivalinon? Mi memoras, ke unu ino ekamis min pro tio, ke mi amis aliun. Estas nenio pli paradoksa ol virina menso: estas tre malfacile konvinki virinon pri io ajn, oni devas fari tiel, ke ili mem konvinku sin; la konsekvenco de argumentoj, per kiuj ili neniigas siajn antaŭjuĝojn, estas tre originala; por ellerni ilian dialektikon, oni devas renversi en sia menso ĉiujn lernejajn regulojn de logiko. Ekzemple, argumentaro ordinara:
La viro amas min; sed mi estas edzino; sekve, mi ne devas lin ami.
La argumentaro virina:
Mi ne devas ami lin, ĉar mi estas edzino; sed li amas min, sekve…
Ĉi tie kelkaj punktoj, ĉar la prudento jam nenion diras, kaj plejparte parolas lango, okuloj kaj poste koro, se tiu estas havata.
Kio okazus, se iam tiuj notoj trafus al okuloj de virino? — Kalumnio! — ŝi krios indigne.
De kiam la poetoj skribas, kaj virinoj legas ilin (pro kio plej profundan dankon al ili), oni ilin tiom da fojoj nomis anĝeloj, ke efektive ili pro simplanimeco ekkredis al la komplimento, forgesante, ke la samaj poetoj pro mono gloris Neronon kiel duondion…
Ne estas ĝustaloke, ke mi parolu pri ili kun tiom da kolero, mi, kiu nenion en la mondo amis krom ilin, — mi, kiu ĉiam preta estis oferi al ili trankvilon, ambicion, vivon… Sed mi ja ne en paroksismo de angoro kaj ofendita memamo penas deŝiri de ili la sorĉan tegilon, tra kiun penetras nur kutimiĝinta rigardo. Ne, ĉio, kion mi diras pri ili, estas nur sekvo de
Virinoj devus deziri, ke ĉiuj viroj konu ilin same bone, kiel mi, ĉar mi amas ilin centoble pli ekde la tempo, kiam mi ne timas ilin kaj komprenis iliajn etajn malfortaĵojn.
Ale: Verner komparis antaŭnelonge virinojn kun la sorĉita arbaro, pri kiu rakontas Tasso en sia «Liberigita Jerusalemo»[31], «Nur alpaŝu, — li diris, — kaj vin impetos de ĉiuj flankoj tiaj timoj, ke dio savu: devo, fiero, deco, ĝenerala opinio, moko, malestimo… Oni devas ne rigardi, sed iri rekten; iom-post-iom la monstroj malaperas kaj malfermiĝas antaŭ vi la milda kaj hela herbejeto, meze de kiu floras verda mirto. Kontraŭe estos plago, se ĉe la unuaj paŝoj ektremos via koro kaj vi rigardos returnen.»
La 12an de junio.
La hodiaŭa vespero estis abunda de okazintaĵoj. Proksimume tri verstojn de Kislovodsko en fendego inter montoj, kie fluas Podkumok, estas roko, nomata Ringo; ĝi estas pordego kreita de la naturo mem; ĝi baŭmas sur alta monteto, kaj la subiranta suno lancas tra ĝin sian lastan firman rigardon al la mondo. Multnombra kavalkado sin direktis tien por rigardi la sunsubiron tra la flama fenestro. Neniu el ili verdire pensis pri la suno. Mi rajdis apud la princidino; dum returna vojo necesis transi Podkumokon vade. Montaj riveretoj eĉ plej malprofundaj estas danĝeraj precipe pro tio, ke ilia fundo estas perfekta kalejdoskopo: ĉiutage sub premo de ondoj ĝi ŝanĝiĝas: kie hieraŭ estis ŝtono, hodiaŭ estas kavo. Mi prenis la ĉevalon de la princidino perbride kaj kondukis ĝin en la akvon, kiu ne atingis eĉ genuojn; ni komencis malrapide nin movi diagonale kontraŭ la fluo. Oni tre bone konas, ke vadante trans rapidaj riveretoj oni ne devas rigardi la akvon, ĉar tuj venas kapturniĝo. Mi forgesis averti pri tio la princidinon Mary.
Ni estis jam en mezo, en plej rapidfluo, kiam subite ŝi ekbalanciĝis ensele. «Mi vertiĝas!» — ŝi diris malfortvoĉe… Mi rapide kliniĝis al ŝi, ĉirkaŭvolvis per brako ŝian fleksan talion. «Rigardu supren! — mi flustris al ŝi. — Ne gravas, nur ne timu; mi estas kun vi».
[28]
Populara vino devenanta el Kaĥetio — orientkartvelia regiono, kiu en la mezepoko estis sendependa reĝlando.
[31]
La sorĉita arbaro estas priskribita en la 13a kanto de la eposo de Torquato Tasso (1544–1595)