Выбрать главу

Ĉirkaŭ Gruŝnickij aŭdiĝis indignetaj voĉoj de malkonfido.

— Ĉu vi ne kredas? — li daŭrigis. — Mi donas al vi honestan noblan vorton, ke ĉio ĉi estas plej justa vero, kaj por pruvi ĝin al vi, mi, se vi volas, nomos la sinjoron.

— Diru, diru, kiu do li estas? — aŭdiĝis de ĉiuj flankoj.

— Peĉorin, — respondis Gruŝnickij.

Dum tiu momento li levis la okulojn: mi staris en la pordo vid-al-vide de li; li terure ruĝiĝis. Mi alpaŝis al li kaj diris malrapide kaj distinge:

— Al mi estas tre domaĝe, ke mi eniris post kiam vi jam donis honestan vorton por konfirmi la plej hidan kalumnion. Mia ĉeesto maldevigus vin fari ankoraŭ unu malnoblaĵon.

Gruŝnickij saltis de loko kaj estis krevonta.

— Mi petas vin, — mi diris per la sama tono, — mi petas vin senprokraste tuj rezigni viajn vortojn: vi ja tro bone scias, ke ĝi estas elpensaĵo. Mi ne pensas, ke indiferenteco de l’ virino al viaj brilaj dignoj meritis tian teruran venĝon. Pripensu bone: insistante pri via aserto, vi perdas rajton konsideri vin nobla homo kaj riskas per la vivo.

Gruŝnickij staris antaŭ mi, mallevinte la okulojn, en forta emociiĝo. Sed la batalo inter konscienco kaj memamo estis mallonga. La dragona kapitano, sidinta apud li, kubutis lin; li tremis kaj rapide respondis al mi, ne levante la okulojn:

— Kara sinjoro, kiam mi diris, mi tiel pensis kaj pretas ripeti… Mi ne timas viajn minacojn kaj estas preta al ĉio.

— La lastan vi jam pruvis, — mi respondis al li malvarme kaj preninte subbrake la dragonan kapitanon, eliris el la ĉambro.

— Kion vi volas? — demandis la kapitano.

— Vi estas amiko de Gruŝnickij kaj, verŝajne, vi estos lia sekundanto?

La kapitano klinis la kapon tre grave.

— Vi konjektis, — li respondis, — mi eĉ estas devigita iĝi lia sekundanto, ĉar la ofendo, lancita al li, koncernas ankaŭ min — mi estis kun li hieraŭ nokte, — li aldonis, rektigante sian ĝibeman torson.

— Ho! Do estas vi, kiun mi frapis tiel mallerte surkape.

Li flaviĝis, bluiĝis; kaŝita kolero bildiĝis sur lia vizaĝo.

— Mi havos la honoron sendi al vi hodiaŭ mian sekundanton, — mi aldonis, kapsalutante tre afable kaj ŝajnigante senatenton al lia furiozo.

Sur la perono de l’ restoracio mi renkontis la edzon de Vera. Verŝajne li atendis min.

Li kaptis mian manon kun la sento, simila al admiro.

— Nobla juna homo! — li diris kun larmoj en la okuloj. — Mi ĉion aŭdis. Kia fiulo! Sendanka!.. Akcepti ilin post tio en la domon de respekto! Dank’ al dio, mi ne havas filinojn! Sed vin rekompencos tiu ino, por kiu vi riskas per la vivo. Estu certa pri mia modesteco ĝis inda tempo, — li daŭrigis. — Mi mem estis juna kaj militservis; mi scias, ke en similajn aferojn oni ne devas enmiksiĝi. Adiaŭ.

Kompatinda! Li ĝojas, ke li ne havas filinojn…

Mi iris rekte al Verner, trafis lin hejme kaj rakontis al li ĉion — miajn rilatojn kun Vera kaj kun la princidino, kaj la konversacion, subaŭskultitan de mi, el kiu mi eksciis intencon de l’ sinjoroj stulte ŝerci kun mi, iginte min pafi per senkugla kartoĉo. Sed nun la afero eliris la limojn de l’ ŝerco: ili, verŝajne, ne atendis tian finalon.

La doktoro konsentis esti mia sekundanto; mi faris al li kelkajn instrukciojn rilate la kondiĉojn de la duelo. Li devis insisti, ke la afero pasu kiel eble plej sekrete, ĉar, kvankam mi ĉiam ajn pretas riski mian vivon, sed mi neniom emas difekti por ĉiam mian estonton en la ĉi tiea mondo.

Post tio mi iris hejmen. Pasis unu horo, kaj la doktoro revenis el sia vojaĝo.

— Tute definitive, kontraŭ vi estas komploto, — li diris. — Mi renkontis la dragonan kapitanon ĉe Gruŝnickij kaj ankoraŭ unu sinjoron, kies nomon mi ne memoras. Mi haltis por unu minuto en la antaŭĉambro por demeti galoŝojn. Inter ili regis terura bruo kaj disputoj… «Pro nenio mi konsentos! — diris Gruŝnickij. — Li min ofendis publike; tiam estis tute alio…» — «Kia estas via koncerno? — respondis la kapitano. — Mi ĉion prenas je mi. Mi estis sekundanto en kvin dueloj, kaj mi bone scias kiel ĉion ĉi aranĝi. Mi ĉion pripensis. Bonvolu nur ne malhelpi. Iom timigi ne estas malbone. Kaj kial subigi sin al danĝero, se estas eble eviti?..» — Tiuminute mi eniris. Ili subite eksilentis. Niaj intertraktoj daŭris sufiĉe longe; fine ni decidis la aferon tieclass="underline" proksimume je kvin verstoj de ĉi tie estas nevizitata fendego inter montoj; ili veturos tien morgaŭ je la kvara horo matene, kaj ni veturos tien duonhoron post ili; vi pafduelos je distanco de ses paŝoj — tion postulis Gruŝnickij mem. Mortpafito estos imputita al ĉerkesoj. Nun jen kiujn suspektojn mi havas: ili, tio estas la sekundantoj, evidente iom ŝanĝis sian antaŭan planon, kaj volas ŝarĝi per kuglo nur la solan pistolon de Gruŝnickij. Tio iom similas murdon, sed en la milita tempo, kaj precipe en azia milito, ruzaĵoj estas permesitaj; nur Gruŝnickij ŝajnas esti pli nobla, ol liaj kamaradoj. Kiel vi pensas? Ĉu ni devas montri al ili, ke ni divenis?

— Pro nenio en la mondo, doktoro! Estu trankvila. Mi ne malgajnos al ili.

— Kion do vi volas fari?

— Ĝi estas mia sekreto.

— Estu singarda, ne mistrafu… Ja estas distanco de ses paŝoj!

— Doktoro, mi atendas vin morgaŭ je la kvara horo; la ĉevaloj estos pretaj… Adiaŭ.

Ĝisvespere mi sidis hejme en mia ĉambro, ŝlosinte la pordon. Venis lakeo inviti min al la princino, — mi igis lin diri, ke mi malsanas.

* * *

La dua horo de nokto… Mi ne povas ekdormi!.. Kaj tamen necesus ekdormi, por ke morgaŭ ne tremu la mano. Cetere, de ses paŝoj estas malfacile maltrafi. Ho! sinjoro Gruŝnickij! via mistifikaĵo ne prosperos al vi… ni interŝanĝos la rolojn: nun mi devos serĉi sur via vizaĝo indikojn de kaŝita timo. Kial vi mem difinis tiujn fatalajn ses paŝojn? Vi pensas, ke mi sendispute prezentos mian frunton al vi… sed ni lotos!.. kaj tiam… kio okazos, se lia fortuno superos? Se mia stelo fine perfidos?.. Kaj nemirinde: ĝi tiel longe servis fidele al miaj kapricoj.

Kion fari? Morti, do morti! La perdo por la mondo ne estos granda. Kaj ankaŭ al mi mem efektive estas enue. Mi estas kvazaŭ homo, oscedanta dum balo, kiu ne foriras dormi nur pro tio, ke ankoraŭ ne alpordiĝis lia kaleŝo. Sed la kaleŝo pretas… adiaŭ!..

Trakurante en la memoro tutan mian pasinton, mi demandas min nevole: por kio mi vivis? Por kia celo mi naskiĝis?.. Ha, evidente, ĝi ekzistis, kaj, verŝajne, estis al mi alta destino, ĉar mi sentas en animo mia fortojn neamplekseblajn… Sed mi ne divenis la destinon, mi estis forlogita de tentoj, vakaj kaj sendankaj; el ilia forĝejo mi eliris hardita kaj malvarma kiel fero, sed forkonsumis poreterne la ardon de noblaj streboj — la plej bonan floron de l’ vivo. Kaj de tiu tempo, kiom da fojoj mi ludis rolon de toporo en manoj de sorto! Kiel ekzekutilo mi falis sur la kapon de l’ kondamnita viktimo, ofte sen kolero, ĉiam sen bedaŭro… Mia amo al neniu portis feliĉon, ĉar mi nenion oferis al tiuj, kiujn mi amis: mi amis por mi, por la propra plezuro; mi nur kontentigis strangan soifon de l’ koro, avide devorante iliajn sentojn, ilian teneron, iliajn ĝojojn kaj suferojn — kaj neniam povis satiĝi. Tiel iu, angorigata de malsato, ekdormas en senfortiĝo kaj vidas antaŭ si luksajn manĝaĵojn kaj ŝaŭmantajn vinojn; li manĝegas en admiro la aerajn donojn de imago kaj al li ŝajnas veni faciliĝo; sed post vekiĝo la revo malaperas… restas duobligita malsato kaj malespero!

Kaj povas okazi, ke mi morgaŭ mortos!.. Kaj ne restos surtere eĉ unu estaĵo, kiu komprenus min plene. Iuj konsideras min pli aĉa, aliaj pli bona, ol mi efektive estas… Iuj diros: li estis bona bravulo, aliaj — fiulo. Kaj tio kaj alio estos malvero. Ĉu post ĉio ĉi valoras la penoj vivi? kaj tamen mi vivas — pleje pro scivolemo: atendas ion novan… Ridinde kaj amare!