… Jam unu kaj duonan monaton mi estas en citadelo N.; Maksim Maksimiĉ foriris ĉasi… mi estas sola; mi sidas ĉe fenestro, grizaj nuboj kovris la montojn ĝispiede; la suno tra la nebulo ŝajnas flava makulo. Estas malvarme; la vento fajfas kaj ŝancelas ŝutrojn… Enue!.. Mi reprenos mian taglibron por daŭrigi ĝin, interrompitan per tiom multaj strangaj eventoj.
Mi relegis la lastan paĝon: ridinde! Mi pensis morti; tio estis neebla: ankoraŭ mi ne eltrinkis ĝisfunde la kalikon da suferoj, kaj nun mi sentas, ke mi estas kondamnita ankoraŭ longe vivi.
Kiel klare kaj akre ĉio pasinta fandiĝis en mia memoro! Neniu trajto, neniu nuanco estas fortrotita de l’ tempo!
Mi memoras, ke dum la nokto antaŭ la duelo mi ne dormis eĉ unu minuton. Longe skribi mi ne povis: min ekposedis kaŝa sentrankvilo. Preskaŭ dum unu horo mi paŝis en la ĉambro; poste mi sidiĝis kaj malfermis la romanon de Walter Scott, kuŝintan sur mia tablo: ĝi estis «Skotaj puritanoj»; komence mi legis kun peno, poste forgesis min, logita de sorĉa fikcio… Ĉu vere al la skota bardo en la transa mondo oni ne pagas ĉiun minuton da ĝuo, kiun donacas lia libro?
Fine mateniĝis. Miaj nervoj trankviliĝis. Mi rigardis min en la spegulo; senvigla paleco kovris mian vizaĝon, kiu konservis postsignojn de turmenta sendormo; sed la okuloj, kvankam en ringoj de bruna ombro, brilis fiere kaj senindulge. Mi restis kontenta de mi mem.
Ordoninte seli la ĉevalon, mi min vestis kaj kuris al la banejo. Merginte min en malvarman bobelaĵon de l’ narzana akvo, mi sentis, kiel korpaj kaj animaj fortoj miaj estis revenantaj. Mi eliris el la kuvo freŝa kaj vigla, kvazaŭ mi estus ironta al balo. Diru post tio, ke la animo ne dependas de la korpo!..
Reveninte, mi trovis ĉe mi la doktoron. Li estis en griza rajdpantalono, jako kaj ĉerkesa ĉapo. Mi ekridegis, vidinte la etan figuron sub grandega vila ĉapo: lia vizaĝo, tute nemilitema, nun estis ankoraŭ pli longa, ol kutime.
— Kial vi estas tiom malĝoja, doktoro? — mi diris al li. — Ĉu vi ne akompanis homojn centfoje en la transan mondon kun granda indiferento? Imagu, ke mi havas inflamon de galo; mi povas resaniĝi, povas ankaŭ morti; unu kaj alio estas ordinara afero; penu rigardi min kiel pacienton, posedatan de malsano, ankoraŭ nekonata al vi, — kaj tiam via scivolo estos ekscitita ĝis la plej alta grado; vi povas nun fari pri mi kelkajn gravajn fiziologiajn observojn… Ĉu la atendo de perforta morto ne estas jam vera malsano?
La penso mirigis la doktoron, kaj li iĝis gaja.
Ni sidiĝis sur ĉevalojn, Verner kroĉiĝis al bridoj per ambaŭ manoj, kaj ni startis, rapide pretertrotis la citadelon, la suburbon kaj enrajdis en la intermonton, laŭ kiu serpentis la vojo, duone superkreskita de alta herbo kaj ofte transirata de brua rivereto, kiu estis transrajdenda vade je granda malespero de la doktoro, ĉar lia ĉevalo ĉiufoje haltis en akvo.
Mi ne memoras matenon pli bluan kaj freŝan! La suno apenaŭ sin montris el post verdaj pintoj, kaj la kunfandiĝo de l’ unua varmo de ĝiaj radioj kun la mortanta malvarmo de l’ nokto influis ĉiujn sentojn per iu dolĉa langvoro; en la intermonton ne penetris ankoraŭ la ĝoja radio de juna tago; ĝi origis nur pintojn de rokoj, pendantaj de ambaŭ flankoj super ni; densafoliaj arbustoj, kreskantaj en iliaj profundaj fendoj, ĉe la plej facila spiro de vento supertuŝis per arĝenta pluvo. Mi memoras, ke ĉi-foje mi ŝatis la naturon pli ol iam ajn antaŭe. Kiel scivole mi koncentris rigardon al ĉiu rosero, tremanta sur larĝa vita folio kaj reflektanta milionojn da spektraj radioj! Kiel avide rigardo mia penis penetri en nebulan foron! Tie la vojo iĝis pli kaj pli mallarĝa, la rokoj pli bluaj kaj timigaj, kaj fine, ili ŝajnis kuniri en bare starantan muron. Ni rajdis senvorte.
— Ĉu vi skribis vian testamenton? — subite demandis Verner.
— Ne.
— Kaj se vi estos mortpafita?..
— La heredontoj mem troviĝos.
— Ĉu povas esti, ke vi ne havas amikojn, al kiuj vi volus sendi vian lastan adiaŭon?..
Mi kapneis.
— Ĉu povas ne esti en la mondo virino, al kiu vi volus lasi ion por memoro?..
— Ĉu vi volas, doktoro, — mi respondis al li, — ke mi malfermu al vi mian animon?.. Ĉu vi vidas, ke mi jam eliris el la aĝo, kiam mortante oni prononcas la nomon de sia amatino kaj testamentas al la amiko flokon da pomaditaj aŭ nepomaditaj haroj. Pensante pri proksima kaj ebla morto, mi konsideras nur solan min; aliuj ne faras eĉ tion. La amikoj, kiuj morgaŭ forgesos min aŭ, ankoraŭ pli malbone, inventos pri mi dio-scias-kiajn sensencaĵojn; la virinoj, kiuj brakumante alian viron, primokos min por ne eksciti lian ĵaluzon kontraŭ la mortinto — dio estu kun ili! El ŝtormo de vivo mi elportis nur kelkajn ideojn — kaj neniun senton. Delonge jam mi vivas per la kapo, sed ne per la koro. Mi pesas, analizas miajn pasiojn kaj agojn kun severa scivolo, sed sen kompato. En mi estas du homoj: unu vivas en plena senco de la vorto, aliu pensas kaj juĝas lin; la unua, eble, post unu horo adiaŭos vin kaj la mondon poreterne, kaj la dua… La dua?.. Rigardu, doktoro: ĉu vi vidas, ke sur la roko dekstre nigras tri figuroj? Ŝajnas, ke tie estas niaj rivaloj?..
Ni ektrotis.
Ĉe piedo de l’ roko en arbustoj estis ligitaj tri ĉevaloj; ni alligis samloke la niajn kaj mem grimpis laŭ mallarĝa vojeto sur placeton, kie nin atendis Gruŝnickij kun la dragona kapitano kaj la alia sekundanto, kiun oni nomis Ivan Ignatjeviĉ; lian familinomon mi neniam aŭdis.
— Ni jam delonge atendas vin, — diris la dragona kapitano kun ironia rideto.
Mi elpoŝigis la horloĝon kaj montris al li.
Li petis pardonon, dirante, ke lia horloĝo rapidas.
Kelkajn minutojn daŭris la embarasa silento; fine la doktoro rompis ĝin, sin adresante al Gruŝnickij:
— Al mi ŝajnas, sinjoroj, — li diris, — ke vi ambaŭ, montrinte la pretecon dueli kaj paginte tiamaniere ŝuldon al kondiĉoj de honoro, povus nun klarigi kaj fini la aferon per paca vojo.
— Mi pretas, — mi diris.
La kapitano palpebrumis al Gruŝnickij, kaj tiu, opiniante, ke mi timas, akceptis fieran aspekton, kvankam antaŭ tio malbrila paleco kovris liajn vangojn. De tiu minuto, kiam ni venis, li unuafoje levis la okulojn al mi; sed en lia rigardo estis iu maltrankvilo, manifestanta internan lukton.
— Prezentu viajn kondiĉojn, — li diris, — kaj ĉion, kion mi povas por vi fari, estu certa…
— Jen estas miaj kondiĉoj: vi nepre hodiaŭ publike rifuzos de via kalumnio kaj petos mian pardonon…
— Kara sinjoro, mi miras, ke vi aŭdacas proponi al mi similajn aĵojn?..
— Kion do mi povus proponi al vi krom tio?
— Ni duelpafos.
Mi levis la ŝultrojn.
— Jes, sed pripensu, ke unu el ni nepre estos mortpafita.
— Mi deziras, ke tiu estu vi…
— Kaj mi estas tute certa en la malo…
Li konfuziĝis, ruĝiĝis, poste kontraŭvole ekridegis.
La kapitano prenis lin subbrake kaj forkondukis flanken; ili longe interflustris. Mi venis en sufiĉe pacema humoro, tamen ĉio ĉi komencis furiozigi min.
Al mi proksimiĝis la doktoro.
— Atentu, — li diris kun evidenta sentrankvilo, — vi, verŝajne, forgesis pri ilia komploto?.. Mi ne povas ŝarĝi pistolon, sed tiuokaze… Vi estas stranga homo! Diru al ili, ke vi konas iliajn intencojn, kaj ili ne kuraĝos… Kia volonto? Ili mortpafos vin kiel birdon…
— Bonvolu ne maltrankviliĝi, doktoro, kaj atendu… Mi aranĝis tiel, ke ilia flanko havos nenian avantaĝon. Lasu ilin interflustri.
— Sinjoroj, tio iĝas enuiga! — mi diris al ili laŭte. — Dueli — do dueli; vi havis tempon hieraŭ satkonversacii…
— Ni estas pretaj, — diris la kapitano. — Stariĝu, sinjoroj!.. Doktoro, bonvolu mezuri ses paŝojn…
— Stariĝu! — ripetis Ivan Ignatjeviĉ per kvikema voĉo.
— Permesu! — mi diris, — ankoraŭ unu kondiĉo: ĉar ni duelos je morto, ni devas fari ĉion eblan por ke ĝi restu sekreto kaj ke niaj sekundantoj estu liberigitaj de respondeco. Ĉu vi konsentas?..