Выбрать главу

— Plene.

— Do, jen kion mi elpensis. Ĉu vi vidas sur la pinto de l’ kruta monto, dekstre, mallarĝan placeton? De tie ĝis fundo estas ĉirkaŭ tridek klaftoj, se ne pli; malsupre estas akraj ŝtonoj. Ĉiu el ni stariĝos ĉe la rando mem de la placeto; tiamaniere eĉ facila vundo estos mortiga: tio devas esti konforma al via deziro, ĉar vi mem difinis ses paŝojn. La vundito falos nepre malsupren kaj frakasiĝos splitpece; la kuglon ekstraktos la doktoro, kaj tiam estos tre facile klarigi la akcidentan morton per maltrafa salto. Ni lotos pri la unua vico pafi. Konklude mi deklaras al vi, ke aliel mi ne duelos.

— Akcepteble, mi pensas! — diris la kapitano, esprimoplene rigardante al Gruŝnickij, kiu kapjesis signe de konsento. Lia vizaĝo aliiĝis ĉiuminute. Mi tre malfaciligis lian staton. Pafante sub ordinaraj kondiĉoj, li povus celi en mian kruron, facile vundi min kaj kontentigi tiamaniere sian venĝemon, ne tro ŝarĝante sian konsciencon; sed nun li devus pafi en aeron, aŭ iĝi murdinto, aŭ fine forlasi sian malnoblan intrigon kaj subiĝi al egala danĝero kun mi. Tiuminute mi ne volus esti lialoke. Li forkondukis la kapitanon flanken kaj komencis ion diri al li kun granda elokvento; mi vidis, kiel tremis liaj bluiĝintaj lipoj; sed la kapitano forturnis sin de li kun malestima rideto. «Vi estas stultulo, — li diris al Gruŝnickij sufiĉe laŭte, — nenion vi komprenas! Ni iru, sinjoroj!»

Malvasta vojeto kondukis inter arbustoj al la krutaĵo; rokeroj formis efemerajn ŝtupojn de la natura ŝtuparo, kroĉante nin je arbustoj, ni komencis suprengrimpon. Gruŝnickij iris la unua, lin sekvis liaj sekundantoj kaj mi postis kun la doktoro.

— Mi diras al vi, — diris la doktoro, forte preminte mian manon. — Lasu min palpi la pulson!.. Oh-ho! Febra!.. Sed sur la vizaĝo nenio estas rimarkebla… Nur la okuloj brilas pli hele, ol kutime.

Subite brue ruliĝis etaj ŝtonoj al ni sub la piedojn. Kio okazis? Gruŝnickij stumblis; la branĉo, al kiu li kroĉiĝis, estis rompita, kaj li glitus malsupren surdorse, se liaj sekundantoj ne subtenus lin.

— Gardu vin! — mi kriis al li, — ne falu antaŭtempe; tio estas malbona aŭguro. Rememoru Julion Cezaron![34]

Jen ni surgrimpis la pinton de l’ elstaranta roko; la placeto estis kovrita per etgrajna sablo, kvazaŭ speciale por duelo. Ĉirkaŭe en ora nebulo de l’ mateno grupiĝis montopintoj, kvazaŭ sennombra brutaro, kaj Elbruso sude baŭmis kiel blanka blokego, ŝlosante la ĉenon de glaciaj pintoj, inter kiuj jam vagis fibrecaj nuboj, alkurintaj de la oriento. Mi alpaŝis al la rando de l’ placeto kaj rigardis malsupren, la kapo iom vertiĝis: tie malsupre ŝajnis esti mallume kaj malvarme, kvazaŭ en tombo; muskokovritaj dentoj de rokoj, disĵetitaj de ŝtormo kaj tempo, atendis sian predon.

La placeto, sur kiu ni estis duelontaj, formis preskaŭ korektan triangulon. De l’ elstaranta angulo estis mezuritaj ses paŝoj kaj estis decidite, ke la unua renkontonta la rivalan fajron, stariĝos al la angulo mem dorse al la abismo; se li ne estos mortigita, la rivaloj interŝanĝos la lokojn.

Mi decidis prezenti al Gruŝnickij ĉiujn avantaĝojn; mi volis ekzameni lin; en lia animo povis vekiĝi fajrero de grandanimo, kaj tiam ĉio aranĝiĝus favorafinale; sed memamo kaj malforta karaktero estis triumfontaj… Mi volis doni al mi plenan rajton ne indulgi lin, se la sorto pardonus min. Kiu ne kontraktis kun sia konscienco sub tiuj kondiĉoj?

— Lotu, doktoro! — diris la kapitano.

La doktoro elpoŝigis arĝentan moneron kaj levis ĝin supren.

— Averso! — ekkriis Gruŝnickij haste, kiel homo, kiun subite vekis amika puŝo.

— Reverso! — mi diris.

La monero ekflirtis kaj falis kun tinto, ĉiuj sin ĵetis al ĝi.

— Vi estas feliĉa, — mi diris al Gruŝnickij, — vi pafos la unua! Sed memoru, ke se vi min ne mortigos, mi ne mistrafos — mi ĵuras per vorto de honesto.

Li ruĝiĝis; al li estis honte mortigi senarman homon; mi rigardis lin fikse; dum unu minuto ŝajnis al mi, ke li sin ĵetos al miaj piedoj, petegante pardonon, sed kiel eblos konfesi tiom malnoblan intrigon?.. Al li restis sola rimedo — pafi en aeron; mi estis certa, ke li pafos en aeron! La sola aĵo nur povis malhelpi: la penso, ke mi postulos la duan duelon.

— Tempo! — flustris al mi la doktoro, ŝirtirante la manikon, — se vi nun ne diros, ke ni scias pri iliaj intencoj, ĉio pereos. Rigardu, li jam ŝargas… se vi nenion diros, mi mem…

— Pro nenio en la mondo, doktoro! — mi respondis, retenante lin je brako. — Vi ĉion difektos; vi promesis al mi ne malhelpi… Kia estas via afero? Eble mi volas esti mortpafita…

Li rigardis min kun miro.

— Nu, tiam alia afero!… Sed ne plendu kontraŭ mi en la transa mondo…

Intertempe la kapitano ŝargis pistolojn, donis unu al Gruŝnickij, kun rideto flustrinte al li ion, la alian — al mi.

Mi stariĝis al la angulo de l’ placeto, firme apoginte min per maldekstra piedo kontraŭ ŝtono kaj klininte min iome antaŭen por ne renversiĝi malantaŭen en okazo de facila vundo.

Gruŝnickij stariĝis kontraŭ mi kaj laŭ la signo komencis levi la pistolon. Liaj genuoj tremis. Li celis rekte en mian frunton…

Neesprimebla furiozo ekbolis en mia brusto.

Subite li mallevis la tubon de l’ pistolo kaj paliĝinte kvazaŭ tolo, sin turnis al sia sekundanto.

— Mi ne povas, — li diris obtuze.

— Timulo! — respondis la kapitano.

Aŭdiĝis pafo. Kuglo gratis mian genuon. Nevole mi faris kelkajn paŝojn antaŭen por pli rapide foriĝi de la rando.

— Nu, mia kara Gruŝnickij, estas domaĝe, ke vi mistrafis! — diris la kapitano. — Nun estas via vico, stariĝu do! Komence brakumu min; ni jam ne intervidiĝos! — Ili ĉirkaŭprenis unu la alian; la kapitano apenaŭ povis sin deteni de rido. — Ne timu, — li aldonis ruze rigardante al Gruŝnickij, — ĉio estas bagatelo en la mondo!.. Providenco — sen senco, sorto — koka beko, kaj vivo — kopeko!

Post la tragedia frazo, dirita kun konvena graveco, li flanken iris al sia loko; Ivan Ignatjeviĉ ankaŭ brakumis Gruŝnickijon, kaj jen li restis sola vid-al-vide de mi. Mi ĝis nun penas klarigi al mi, kiaspeca sento bolis tiam en mia animo; ĝi estis amaro de ofendita memamo, kaj malestimo, kaj kolero naskiĝanta ĉe la penso, ke tiu homo, nun kun tia certeco, kun tia trankvila arogo rigardanta min, antaŭ du minutoj, sen risko de iu ajn danĝero por si, volis mortpafi min kiel hundon, ĉar vundite en la kruron iom pli forte, mi nepre falus de sur la roko.

Mi rigardis fikse en lian vizaĝon dum kelkaj minutoj, penante rimarki almenaŭ facilan signon de pento. Sed al mi ŝajnis, ke li retenis rideton.

— Mi konsilas al vi antaŭ la morto preĝi al dio, — mi diris al li tiam.

— Ne zorgu pri mia animo pli ol pri via propra. Mi petas nur pri unu aĵo: pafu pli rapide.

— Kaj vi ne rifuzas de via kalumnio? Ne petas mian pardonon?.. Pripensu bone: ĉu nenion diras al vi la konscienco?

— Sinjoro Peĉorin! — ekkriis la dragona kapitano, — vi estas ĉi tie ne por konfespreni, permesu al vi rimarki… Ni finu pli rapide; mishazarde iu povas veturi tra la fendego kaj rimarki nin.

— Bone. Doktoro, aliru al mi.

La doktoro alpaŝis. Kompatinda doktoro! Li estis pli pala ol Gruŝnickij antaŭ dek minutoj.

La sekvantajn vortojn mi prononcis intence kun paŭzoj, laŭte kaj klare, kiel oni prononcas mortan kondamnon:

— Doktoro, la sinjoroj, verŝajne pro hasto, forgesis meti kuglon en mian pistolon: mi petas ŝargi ĝin denove kaj tre bone!

— Ne povas esti! — kriis la kapitano: — ne povas esti! Mi ŝargis ambaŭ pistolojn, eble el la via la kuglo povis elruliĝi… Tio ne estas mia kulpo! Kaj vi ne rajtas reŝargi… neniun rajton… ĝi estas absolute kontraŭregula ago; mi ne permesas…

— Bone! — mi diris al la kapitano — se tiel, mi duelos kun vi laŭ la samaj kondiĉoj…

Li moderiĝis.

Gruŝnickij staris, mallevinte la kapon al la brusto, konfuzita kaj malserena.

— Lasu ilin! — li diris fine al la kapitano, kiu volis elŝiri la pistolon el manoj de l’ doktoro… — Ja vi mem scias, ke ili pravas.

вернуться

[34]

Laŭ legendo, Cezaro stumblis sur la sojlo de la Pompea kurio en Romo, kie okazis senata kunveno, en kiu li estis mortigita.