Vane la kapitano faris al li diversajn signojn, Gruŝnickij ne volis eĉ rigardi.
Intertempe la doktoro ŝargis la pistolon kaj transdonis al mi.
Vidinte tion, la kapitano kraĉis kaj piedfrapis:
— Vi estas stultulo, mia kara, — li diris, — banala stultulo!.. Se vi jam konfidis al mi, do obeu min en ĉio… Do laŭmerite al vi! Mortaĉu, kvazaŭ muŝo… — Li forturnis sin kaj deirante grumblis: — Kaj tamen ĝi estas absolute kontraŭregula ago.
— Gruŝnickij! — mi diris, — ankoraŭ estas tempo; rezignu de via kalumnio, kaj mi pardonos al vi ĉion. Vi ne sukcesis min trompi kaj moki, kaj mia digno estas kontentigita; ni ja estis iam amikoj…
Lia vizaĝo eksplode ruĝiĝis, la okuloj ekbrilis.
— Pafu! — li respondis, — mi min malestimas kaj vin malamegas. Se vi ne mortpafos min, mi vin ponardos nokte el post angulo. Duope ni ne havas lokon surtere…
Mi pafis…
Kiam la fumo dissolviĝis, Gruŝnickij ne estis sur la placeto. Nur facila polva nubeto ankoraŭ kolonis ĉe la rando de l’ krutaĵo.
Ĉiuj ekkriis per unu voĉo.
— Finita la comedia! [36] — mi diris al la doktoro.
Li ne respondis kaj forturnis sin kun teruro.
Mi levetis la ŝultrojn kaj adiaŭis la sekundantojn de Gruŝnickij.
Descendante laŭ la vojeto, mi rimarkis inter rokfendoj la sangan kadavron de Gruŝnickij. Mi senvole fermis la okulojn.
Malliginte la ĉevalon, mi lasis ĝin paŝi hejmen. Sur mia koro kuŝis ŝtono. La suno ŝajnis al mi senbrila, ĝiaj radioj ne varmigis min.
Ne atingante la suburbon, mi turnis la ĉevalon dekstren laŭ la intermonto. Aspekto de homo estis al mi peniga: mi volis esti sola. Lasinte la bridojn, mallevinte la kapon sur la bruston, mi rajdis longe, fine mi trafis la lokon, tute al mi nekonatan; mi turnis la ĉevalon reen kaj komencis serĉi vojon; la suno jam subiris, kiam mi alrajdis Kislovodskon, turmentita sur turmentita ĉevalo.
Lakeo mia diris al mi, ke venis Verner, kaj donis al mi du leterojn: unu de li, la alian… de Vera.
Mi malfermis la unuan; ties enhavo estis la sekva:
«Ĉio estas aranĝita kiel eble plej bone: la korpo estas venigita en kripligita stato, la kuglo estas ekstraktita el la brusto. Ĉiuj estas certaj, ke la kaŭzo de l’ morto estas akcidento; nur la urba komandanto, al kiu verŝajne estas konata via kverelo, balancis la kapon, sed nenion diris. Kontraŭ vi estas neniuj pruvoj, kaj vi povas dormi trankvile… se vi povas… Adiaŭ…»
Mi longe ne decidiĝis malfermi la duan noton… Kion ŝi povis skribi al mi?.. Peza antaŭsento emociis mian animon.
Jen estas la letero, kies ĉiu vorto neforviŝeble gravuriĝis en mia memoro:
«Mi skribas al vi en plena certeco, ke ni neniam plu intervidiĝos. Antaŭ kelkaj jaroj, disiĝante, mi pensis same; sed la ĉielo bonvolis provekzameni min duafoje; mi ne eltenis la provon, mia malforta koro denove sklaviĝis al la konata voĉo… vi ne malestimas min pro tio, ĉu ne? La nuna letero estas samtempe adiaŭo kaj konfeso: mi estas devigita diri al vi ĉion, kio ariĝis en mia koro de la tempo, kiam ĝi vin amas. Mi ne akuzas vin — vi kondutis kun mi, kiel kondutus ĉiu viro: vi amis min kiel propraĵon, kiel fonton de ĝojoj, alarmoj kaj angoroj, alternantaj reciproke, sen kiuj la vivo estas enua kaj monotona. Mi tion komprenis komence… Sed vi estis malfeliĉa, kaj mi oferis min, esperante, ke iam vi aprezos mian oferon, ke iam vi komprenos mian profundan teneron, ne dependantan de iuj ajn kondiĉoj. Pasis multe da tempo de tiam: mi penetris en ĉiujn misterojn de animo via… kaj konvinkiĝis, ke ĝi estis vana espero. Amare estis al mi! Sed mia amo kunkreskis kun animo mia: ĝi malheliĝis, sed ne estingiĝis.
« Ni disiĝas poreterne; tamen vi povas esti certa, ke mi neniam amos iun alian: mia animo forkonsumis je vi ĉiujn siajn trezorojn, siajn larmojn kaj esperojn. Virino, unufoje aminta vin, ne povas rigardi sen malestimo ceterajn virojn, ne pro tio, ke vi estis pli bona ol ili, ho ne! Sed en via naturo estas io specifa, nur por vi karakteriza, io fiera kaj mistera; en via voĉo, kion ajn vi diru, estas potenco nevenkebla; neniu povas tiel konstante voli esti amata; en neniu la malbono estas tiel alloga; nenies rigardo promesas tiom da beato; neniu povas pli bone utiligi siajn avantaĝojn, kaj neniu povas esti tiel vere malfeliĉa, kiel vi, ĉar neniu tiom penas konvinki sin en la malo.
« Nun mi devas klarigi al vi la kaŭzon de mia hasta forveturo; ĝi povas ŝajni al vi malgrava, ĉar ĝi koncernas nur min solan.
« Hodiaŭ matene mia edzo venis al mi kaj rakontis pri via kverelo kun Gruŝnickij. Evidente mia vizaĝo forte ŝanĝiĝis, ĉar li longe kaj fikse rigardis en miajn okulojn; mi preskaŭ svenis ĉe sola penso, ke vi hodiaŭ matene devas dueli, kaj ke mi estas la kaŭzo de tio; al mi ŝajnis, ke mi freneziĝos… Sed nun, kiam mi povas rezoni, mi estas certa, ke vi restos viva: ne estas eble, ke vi mortu sen mi, neeblas! Mia edzo longe paŝis en la ĉambro; mi ne scias, kion ĝuste li diris al mi, mi ne memoras, kion ĝuste mi respondis al li… verŝajne mi diris, ke mi vin amas… Mi memoras nur, ke al la fino de nia konversacio li ofendis min per terura vorto kaj foriris. Mi aŭdis, ke li ordonis pretigi kaleŝon… Jen jam tri horojn mi sidas ĉe la fenestro kaj atendas vian revenon… Sed vi estas viva, vi ne povas morti!.. La kaleŝo estas preskaŭ preta… Adiaŭ, adiaŭ… Mi pereis, — sed kiom tio valoras?.. Se mi povus esti certa, ke vi ĉiam memoros min, mi eĉ ne diras pri amo, — ne, nur memoros… Adiaŭ, oni paŝas… mi devas kaŝi la leteron…
« Vi ja ne amas Mary, ĉu? Vi ne edziĝos al ŝi? Aŭskultu, vi devas fari tiun oferon al mi; mi perdis pro vi ĉion en la mondo…»
Kvazaŭ freneza mi elsaltis sur la peronon, de tie al la selo de mia Ĉerkeso, kiun oni kondukis tra la korto, kaj galopis tutanhele laŭ vojo al Pjatigorsko. Mi pelis senindulge la finturmentitan ĉevalon, kiu ronkante kaj ŝaŭmante sagis laŭ la ŝtona vojo.
La suno jam kaŝiĝis en nigra nubo, ripozante sur kresto de okcidentaj montoj; en la fendego estis mallume kaj humide, Podkumok, ŝtelfluante inter la ŝtonoj, hurlis obtuze kaj monotone. Mi galopis, sufokiĝante pro senpacienco. La penso ne atingi ŝin en Pjatigorsko martelis mian koron. Unu minuton, ankoraŭ unu minuton. Ankoraŭ unu solan minuton vidi ŝin, adiaŭi, premi la manon… Mi preĝis, malbenis, ploris, ridis… ne, nenio esprimos mian sentrankvilon, malesperon!.. Ĉe la ebleco perdi ŝin por ĉiam, Vera iĝis por mi pli kara, ol io ajn en la mondo, — pli kara ol la vivo, honoro, feliĉo! Dio scias, kiaj strangaj, kiaj furiozaj planoj svarmis en mia kapo… Kaj intertempe mi galopis ĉiam plu, pelante senindulge. Kaj jen mi rimarkis, ke mia ĉevalo spiras pli malfacile, ĝi jam du-tri fojojn stumblis sur ebena loko… Restis kvin verstoj ĝis Jessentuki — kozaka stacio, kie mi povus ŝanĝi ĉevalon.
Ĉio estus savita, se fortoj de mia ĉevalo sufiĉus por ankoraŭ dek minutoj. Sed subite, galopante supren el malgranda ravino, ĉe eliro de montoj, sur kruta turniĝo ĝi falis ruiniĝe surteren. Mi haste saltis for, volis levi ĝin, ŝirtiris la bridon — sed vane: apenaŭ aŭdebla ĝemo elŝiriĝis tra ĝiaj kunpremitaj dentoj; post kelkaj minutoj ĝi mortis; mi restis sola en stepo, perdinta la lastan esperon: mi provis paŝi — sed miaj kruroj ne tenis min; finkonsumita per malkvietoj kaj sendorma nokto, mi falis sur humidan herbon kaj ekploris kvazaŭ infano.
Kaj longe mi kuŝis senmove, kaj ploris amare, ne penante deteni larmojn kaj singultojn, mi pensis, ke mia brusto krevos; tuta mia firmeco, tuta mia malvarmeco — malaperis kvazaŭ fumo; la animo senfortiĝis, prudento silentiĝis, kaj se tiun minuton iu min vidus, li forturnus sin kun malestimo.
Kiam nokta roso kaj monta vento freŝigis mian ardantan kapon, kaj pensoj venis en ilian kutiman ordon, mi komprenis, ke vetkuri por atingi la pereintan feliĉon estas vane kaj senprudente. Kion mi ankoraŭ bezonas? ŝin vidi? Ĉu ne ĉio estas finita inter ni? Unu amara adiaŭa kiso ne riĉigos rememorojn, kaj post ĝi nur estos pli malfacile al ni disiĝi.