Tamen al mi estis agrable, ke mi povis plori! Cetere la kaŭzo de tio povus esti malagordo de nervoj, la nokto pasigita sen dormo, du minutoj antaŭ pistola tubo kaj malplena stomako.
Ĉio pasas por plia bono! Tiu nova sufero, dirante per milita lingvo, faris al mi feliĉan operacion. Plori estas sanige, kaj poste, verŝajne, se mi ne rajdus kaj ne estus devigita dum la returna vojo paŝi dek kvin verstojn, ankaŭ tiun nokton la dormo estus for de miaj okuloj.
Mi revenis Kislovodskon je la kvina matene, ĵetis min en la liton kaj dronis en dormon de Napoleono post Waterloo[37].
Kiam mi vekiĝis, ekstere estis jam mallume. Mi sidiĝis ĉe malfermita fenestro, malbutonumis la stebitan jakon, kaj la monta vento freŝigis mian bruston, ankoraŭ ne trankviligitan per peza dormo de laco. Fore post la rivero, tra pintoj de densaj tilioj, superombrantaj ĝin, flagris lumoj de l’ citadelo kaj suburbo. En mia korto ĉio estis senmova kaj sensona, en la domo de la princino estis mallumo.
Venis la doktoro: lia frunto estis sulkigita; kontraŭkutime li ne etendis al mi la manon.
— De kie vi, doktoro?
— De l’ princino Ligovskaja; ŝia filino estas malsana — senfortiĝo de nervoj… Sed ne pri tio temas, jen kio, la estraro konjektis, kaj kvankam nenion oni povas pruvi definitive, tamen mi konsilas al vi esti singarda. La princino hodiaŭ parolis al mi, ke ŝi scias, ke vi duelis pro ŝia filino. Al ŝi ĉion rakontis la maljunulo… kiel oni nomas lin?.. Li estis atestanto de via kunpuŝiĝo kun Gruŝnickij en la restoracio. Mi venis averti vin. Adiaŭ. Povas esti, ke ni ne plu intervidiĝos: oni forsendos vin ien.
Li haltis ĉe la sojlo: lin tentis deziro premi mian manon… kaj se mi montrus por tio plej etan deziron, li sin ĵetus al mia kolo; sed mi restis malvarma, kiel ŝtono, — kaj li eliris.
Jen kiaj estas homoj! Ĉiuj ili estas samaj: ili scias anticipe ĉiujn fiajn flankojn de ago, helpas, konsilas, eĉ aprobas ĝin, vidante neeblon de alia rimedo, kaj poste lavas la manojn kaj sin forturnas kun indigno de tiu, kiu havis kuraĝon preni sur sin la tutan ŝarĝon de respondeco. Ĉiuj ili estas samaj, eĉ la plej bonaj, plej saĝaj!..
Matene de l’ sekvinta tago ricevinte ordonon de l’ supera estraro direkti min al citadelo N., mi venis al la princino adiaŭi.
Ŝi estis mirigita, kiam al ŝia demando: ĉu mi estas dironta al ŝi ion speciale gravan? — mi respondis, ke mi deziras al ŝi esti feliĉa kaj ceteraĵojn.
— Kaj ni devas priparoli kun vi tre serioze.
Mi sidiĝis silente.
Estis tute klare, ke ŝi ne sciis de kio komenci; ŝia vizaĝo ruĝ-bruniĝis, la pufaj fingroj tamburis kontraŭ la tablo; fine ŝi komencis per stakatanta voĉo:
— Aŭskultu, sinjoro Peĉorin; mi pensas, ke vi estas nobla homo.
Mi riverencis.
— Mi eĉ estas certa pri tio, — ŝi daŭrigis, — kvankam via konduto estas iom dubinda; sed vi povas havi kialojn, kiujn mi ne konas, kaj ĝuste ilin vi devas nun al mi konfesi. Vi defendis mian filinon de l’ kalumnio, duelis pro ŝi, — sekve vi riskis vian vivon… Ne respondu, mi scias, ke vi ne konfesos tion, ĉar Gruŝnickij estas mortpafita (ŝi krucosignis). Dio pardonos lin — kaj, mi esperas, ankaŭ vin!.. Tio min ne koncernas… Mi ne kuraĝas juĝi vin, ĉar filino mia, kvankam senkulpe, estis la kialo de tio. Ŝi ĉion diris al mi… mi pensas, ĉion: vi konfesis al ŝi amon… ŝi same al vi (tiumomente la princino malfacile ekspiris). Sed ŝi estas malsana, kaj mi estas certa, ke ĝi estas ne simpla malsano. Sekreta angoro mortigas ŝin, ŝi ne konfesas, sed mi estas certa, ke vi estas kaŭzo de tio… Aŭskultu: vi eble pensas, ke mi serĉas gradojn, grandegan riĉon — malkrediĝu: mi volas nur feliĉon por mia filino. Via nuna stato ne estas enviinda, sed ĝi pliboniĝos: vi posedas havaĵon; vin amas mia filino, ŝi estas edukita tiel, ke faros feliĉon de sia edzo. Mi estas riĉa, ŝi estas mia sola infano… Diru, kio vin detenas?.. Vi ja komprenas, ke mi ne devus tion ĉi diri al vi, sed mi fidas al via koro, via honoro: rememoru, ke ŝi estas mia sola filino… la sola…
Ŝi ekploris.
— Princino, — mi diris, — al mi estas neeble respondi al vi; permesu al mi priparoli kun via filino inter kvar okuloj…
— Neniam! — ŝi ekkriis, stariĝinte de l’ seĝo en ega emocio.
— Kiel vi volas, — mi respondis forironte.
Ŝi enpensiĝis, faris al mi mansignon, ke mi atendu, kaj eliris.
Pasis ĉirkaŭ kvin minutoj; mia koro forte batis, sed la pensoj estis trankvilaj, la kapo malvarmis; kiel ajn mi serĉis en la brusto almenaŭ iun fajreron de amo al la ĉarma Mary, sed la penoj estis vanaj.
La pordo malfermiĝis, kaj ŝi eniris. Dio mia! Kiel ŝi aliiĝis de kiam mi ŝin vidis, kaj ĉu tio estis delonge?
Atinginte la mezon de l’ ĉambro ŝi ŝanceliĝis; mi saltis, subtenis ŝin kaj kondukis al fotelo.
Mi staris kontraŭ ŝi. Ni longe silentis; ŝiaj grandaj okuloj, plenigitaj de neesprimebla malĝojo, ŝajnis serĉi en la miaj ion similan al espero; ŝiaj palaj lipoj vane penis rideti; ŝiaj delikataj manoj, kunmetitaj sur genuoj, estis tiel malgrasaj kaj travideblaj, ke mi ekkompatis ŝin.
— Princidino, — mi diris: — vi ja scias, ke mi mokis vin?.. Vi devas malestimi min.
Sur ŝiaj vangoj aperis febra ruĝo.
Mi daŭrigis:
— Sekve, vi ne povas min ami…
Ŝi forturnis sin, apogis sin per kubutoj kontraŭ la tablo, fermis la okulojn per mano kaj al mi ŝajnis, ke en ili ekbrilis larmoj.
— Dio mia! — ŝi prononcis apenaŭ aŭdeble.
Tio iĝis netolerebla: post unu minuto mi falus al ŝiaj piedoj.
— Do, vi mem vidas, — mi diris per laŭeble firma voĉo kaj kun altrudita rikaneto, — vi mem vidas, ke mi ne povas edziĝi al vi. Se vi eĉ volus nun tion fari, vi baldaŭ pentus. Mia konversacio kun via patrino devigis min intertrakti kun vi tiel sincere kaj tiel krude; mi esperas, ke ŝi estas en falsa konvinko: vi povos facile malkonvinki ŝin. Vi vidas, ke mi ludas en viaj okuloj la plej mizeran, la plej aĉan rolon, kaj eĉ konfesas tion; jen estas ĉio, kion mi povas por vi fari. Kiun ajn fian opinion vi ekhavos pri mi, mi akceptos ĝin… Vi ja vidas, kiom aĉa mi estas antaŭ vi… ĉu ne, se vi eĉ amis min ĝis nun, de tiu ĉi minuto vi min malestimas?
Ŝi sin turnis al mi pala, kiel marmoro, nur ŝiaj miraklaj okuloj brilis.
— Mi malamegas vin… — ŝi diris.
Mi dankis, klinsalutis respektoplena kaj eliris.
Post unu horo kuriera triĉevala kaleŝo flugrapide portis min el Kislovodsko. Kelkajn verstojn post Jessentuki mi rekonis apud la vojo la kadavron de mia ventevigla ĉevalo; la selo estis forprenita, verŝajne, de preterrajdanta kozako kaj anstataŭ la selo sur ĝia dorso sidis du korvoj. Mi suspiris kaj forturnis min…
Kaj nun ĉi tie, en la enua citadelo, mi ofte, trakurante pense la pasinton, demandas min: kial mi ne volis ekiri sur la vojo malfermita al mi de la providenco, kie min atendus mildaj ĝojoj kaj trankvila animo?.. ne, mi ne alkutimiĝos al tiu sorto! Mi estas kiel maristo, naskita kaj kreskinta sur ferdeko de pirata brigo: lia animo kunkreskis kun ŝtormoj kaj bataloj, kaj elĵetita surborden, li enuas kaj langvoras, kiel ajn logas lin bosko, kiel ajn lumas al li la paca suno; li paŝas tutajn tagojn laŭ stranda sablo, koncentriĝas en aŭskulto de monotona hurlorikano de alkurantaj ondoj kaj fiksas rigardon en nebulan foron: eble aperos tie sur la pala strio, dividanta bluan marabismon dis de grizaj nuboj, la aspirata velo, komence simila al flugilo de mara mevo, sed iom post iom apartiĝanta de ŝaŭmantaj rulblokoj kaj ritmakure proksimiĝanta al la dezerta haveno…