Li estas sufiĉe sprita; liaj epigramoj estas ofte amuzaj, sed ili neniam estas trafaj kaj koleraj: neniam li povas mortigi per sola vorto; li ne konas homojn kaj iliajn malfortajn kordojn, ĉar la tutan vivon li okupiĝis pri sia persono. Lia celo estas iĝi heroo de romano. Li tiel penis kredigi aliujn, ke li estas estaĵo kreita ne por paco, kondamnita al iuj misteraj suferoj, ke li preskaŭ ekkredis tion. Pro tio li tiel fiere portas sian dikan soldatan kapoton. Mi komprenis lin, kaj pro tio li ne ŝatas min, kvankam ekstere ni estas en tre amikaj rilatoj. Gruŝnickij famas kiel eminenta aŭdaculo; mi vidis lin en batalo: li svingis la sabron, kriis kaj sin ĵetis antaŭen, ferminte la okulojn. Ĝi estas iel ne rusa kuraĝo!..
Ankaŭ mi lin ne ŝatas: mi sentas, ke ni iam kunpuŝiĝos sur mallarĝa vojo, kaj al unu el ni ne ridetos la sorto.
Ankaŭ lia veno al Kaŭkazio estas sekvo de lia romantika fanatikeco: mi estas konvinkita, ke unu tagon antaŭ la forveturo el la gepatra vilaĝo li parolis kun lugubra aspekto al iu beleta najbarino, ke li veturas ne por simple militservi, sed li serĉas morton, ĉar, ĉe tio li verŝajne ŝirminte la okulojn permane, daŭrigus tieclass="underline" «ne, vi (aŭ ci) ne devas tion scii! Via pura animo skuiĝos! Kaj por kio? Kio mi estas por vi? Ĉu vi komprenos min?..» — kaj tiel plu.
Li mem diris al mi, ke la kaŭzo, iginta lin eniri la K-an regimenton, restos eterna mistero inter li kaj ĉieloj.
Cetere, dum la minutoj, kiam Gruŝnickij deĵetas la tragedian togon, li iĝas ĉarma kaj amuza. Mi scivolas vidi lin kun virinoj: en tiuj cirkonstancoj, mi pensas, li faras penojn!
Ni renkontiĝis kiel malnovaj amikoj. Mi komencis demandi lin pri la vivmaniero ĉe la akvoj kaj pri la notindaj personoj.
— Ni trenas sufiĉe prozan vivon, — li diris kun suspiro, — la matenaj trinkantoj de l’ akvo estas flegmaj kiel ĉiuj malsanuloj, kaj la vesperaj trinkantoj de vino — netolereblas kiel ĉiuj sanaj. La virina societo ekzistas: sed de ĝi fontas negranda konsolo: ili ludas viston, sin vestas malbele kaj terure parolas france. Ĉi-jare venis el Moskvo nur princino Ligovskaja kun la filino; sed mi ne estas konata kun ili. Mia soldata kapoto servas kiel sigelo de rezignato. La kunsento, kiun ĝi elvokas, estas peza kiel almozo.
Tiuminute preter ni al la puto pasis du sinjorinoj: unu aĝa, aliu juna, svelta. Iliajn vizaĝojn sub la ĉapeletoj mi ne distingis, sed ili estis vestitaj laŭ la rigoraj reguloj de l’ plej bona gusto: nenio superflua. La dua surhavis fermitan robon gris de perles[4]; facila silka tuko envolvis ŝian elastan kolon. Ŝuoj couleur puce[5] formis ŝian malgrasan piedeton ĉe la maleolo tiel ĉarme, ke eĉ iu ne konsekrita en misterojn de belo, nepre aĥus pro miro. Ŝia facila sed nobla paŝmaniero havis en si ion virgan, forglitantan de difino, sed kompreneblan al vido. Kiam ŝi pasis preter ni, de ŝi zefiris tiu neesprimebla aromo, per kiu kelkiam odoras letereto de ĉarma virino.
— Jen princino Ligovskaja, — diris Gruŝnickij, — kaj kun ŝi la filino Mary, kiel ŝi estas nomata de l’ patrino laŭ angla maniero. Ili estas ĉi tie nur tri tagojn.
— Tamen vi jam konas ŝian nomon?
— Jes, mi hazarde aŭdis, — li respondis, ruĝiĝinte, — mi konfesas, ke mi ne deziras konatiĝi kun ili. Tiu fiera nobelaro rigardas nin, armeanojn, kvazaŭ sovaĝulojn. Kaj kiom gravas por ili, ĉu estas menso sub la numerita kasketo kaj koro sub dika kapoto?
— Kompatinda kapoto! — mi diris, rikanante. — Kaj kiu estas la sinjoro alpaŝanta al ili kaj tiel komplezeme transdonanta glason?
— Ho! Li estas moskva dando Rajeviĉ! Li estas ludulo: tio estas tuj videbla laŭ la grandega ora ĉeno, kiu serpentas laŭ lia hele blua veŝto. Kaj kia dika promenbastono[6], kiel ĉe Robinsono Kruso. Jes kaj ale la barbo kaj hararanĝo à la moujik[7].
— Vi estas kolera kontraŭ la tuta homa gento.
— Kaj estas pro kio…
— Nu! Ĉu vere?
Dum la tempo la sinjorinoj foriris de l’ puto kaj estis preterirantaj nin. Gruŝnickij sukcesis akcepti draman pozon helpe de lambastonoj kaj laŭte respondis al mi france:
— Mon cher, je haïs les hommes pour ne pas les mépriser, car autrement la vie serait une farce trop dégoûutante[8].
La beleta princidino turnis la kapon kaj donacis longan scivolan rigardon al la oratoro. La esprimo de l’ rigardo estis tre nedifinita, sed ne moka, pro kio mi interne gratulis lin tutanime.
— La princidino Mary estas tre ĉarma, — mi diris al li. — Ŝi havas tiom velurajn okulojn, — ĝuste velurajn: mi konsilas al vi alproprigi tiun esprimon, parolante pri ŝiaj okuloj; supraj kaj malsupraj okulharoj estas tiel longaj, ke la sunradioj ne reflektiĝas en ŝiaj pupiloj. Mi ŝatas tiajn okulojn sen brilo: ili estas tiom molaj, kvazaŭ ili glatkaresus vin… Cetere, ŝajnas, ke ĉio, kio estas bona en ŝia vizaĝo, limiĝas per ili… Kaj ĉu ŝiaj dentoj estas blankaj? Tio estas tre grava! Bedaŭrinde ŝi ne ridetis al via pompa frazo.
— Vi parolas pri ĉarma virino, kvazaŭ pri angla ĉevalo, — diris Gruŝnickij kun indigno.
— Mon cher, — mi respondis al li, penante imiti lian tonon. — Je méprise les femmes pour ne pas les aimer, car autrement la vie serait un mélodrame trop ridicule[9].
Mi min turnis kaj iris for de li. Dum ĉirkaŭ duonhoro mi promenis laŭ la vitaj aleoj, laŭ kalkaj rokoj kaj arbustaĵoj, volviĝantaj inter ili. Ekvarmiĝis kaj mi rapidis hejmen. Preterirante la mineralan fonton, mi haltis ĉe la tegmentita galerio por respiri sub ties ombro, kaj tio liveris al mi okazon esti atestanto de kurioza sceno. La agintaj personoj sin trovis en jena situacio. La princino kun la moskva dando sidis sur benko en la tegmentita galerio, kaj ili ambaŭ estis okupitaj, ŝajne, per serioza konversacio. La princidino, kiu verŝajne, jam fortrinkis la lastan glason, promenis enpensiĝinte apud la puto. Gruŝnickij staris ĉe la puto; neniu plu estis sur la placeto.
Mi alpaŝis pli proksimen kaj kaŝis min post angulo de la galerio. En tiu minuto Gruŝnickij faligis sian glason sur sablon kaj penis kliniĝi por levi ĝin; la vundita kruro malhelpis al li. Malfeliĉulo! Kiel li penegis, sin apoginte kontraŭ la lambastono, sed ĉio estis vana. Lia esprimoplena vizaĝo efektive bildigis suferon.
Princidino Mary vidis ĉion ĉi pli bone ol mi.
Pli facile ol birdo ŝi saltis al li, klinis sin, levis la glason kaj transdonis ĝin al li per korpa movo, plena de neesprimebla ĉarmo, poste ŝi terure ruĝiĝis, ĵetis rigardon al la galerio kaj, konvinkiĝinte, ke ŝia panjo nenion vidis, ŝajnis tute trankviliĝi. Kiam Gruŝnickij malfermis la buŝon por danki ŝin, ŝi jam estis malproksime. Post unu minuto ŝi eliris el la galerio kun la patrino kaj la dando; sed irante preter Gruŝnickij, ŝi akceptis tre gravan kaj respektan aspekton, eĉ ne turnis sin, eĉ ne rimarkis lian pasian rigardon, per kiu li longe akompanis ŝin, ĝis ŝi malaperis post bulvardaj tilioj, malsuprenirinte la monton… Sed jen ŝia ĉapelo sagis trans la strato, ŝi enkuris la pordegon de unu el plej bonaj domoj en Pjatigorsko. Ŝin sekvis la princino, kiu ĉe la pordego ĝisrevidis Rajeviĉ per kapsaluto.
Nur tiam la kompatinda pasia signojunkro rimarkis mian ĉeeston.
— Ĉu vi vidis? — li diris, fortike premante mian manon. — Vera anĝelo.
[6]
En la romano de Daniel Defoe (1660–1731)
[8]
Mia kara, mi malŝatas la homojn por ne malestimi ilin, ĉar alimaniere la vivo estus tro naŭza farso
[9]
Mia kara, mi malestimas la virinojn por ne ami ilin, ĉar alimaniere la vivo estus tro ridinda melodramo