— Kial? — mi demandis kun mieno de plej neta simplanimo.
— Ĉu vi ne vidis?
— Kontraŭe, mi vidis: ŝi levis vian glason. Se ĉi tie estus gardisto, li farus la samon, kaj ankoraŭ pli rapide, esperante ricevi ion por brando. Cetere, estas tute kompreneble, ke ŝi kompatis vin: vi faris tiel teruran grimacon, kiam vi apogis vin per la trapafita kruro…
— Kaj ĉu vi estis neniel tuŝita, rigardante ŝin tiuminute, kiam la animo radiis sur ŝia vizaĝo?
— Ne.
Mi mensogis; sed mi volis inciti lin. Mi havas denaskan pasion spiti. Tuta mia vivo estis nur ĉeno da malĝojaj kaj fiaskaj spitoj al la koro aŭ al la menso. Ĉeesto de entuziasmulo superverŝas min per januara frosto, kaj mi pensas, ke oftaj interrilatoj kun velka flegmulo farus min pasia revulo. Mi konfesas ankoraŭ, ke neagrabla konata sento trakuris mian koron tiumomente: la sento estis envio; mi kuraĝe diras «envio», ĉar mi alkutimiĝis konfesi al mi; kaj estas dubinde, ĉu oni povus trovi junan viron, kiu renkontinte ĉarman virinon, alforĝintan lian farnientan atenton kaj subite malkaŝe preferintan aliun en lia ĉeesto, egale al ŝi nekonatan, apenaŭ, mi diras, oni povus trovi tian junulon (memkompreneble, vivintan en la granda mondo kaj alkutimiĝintan dorloti sian memamon), kiu ne estus malagrable pikita per tio.
Mi silente descendis kun Gruŝnickij de la monto kaj iris laŭ la bulvardo preter fenestroj de la domo, kie malaperis nia belino. Ŝi sidis ĉe fenestro. Gruŝnickij ŝirtiris mian brakon, ĵetis al ŝi unu el tiuj svage teneraj rigardoj, kiuj tiel malmulte efikas virinojn. Mi direktis al ŝi mian lorneton[10] kaj rimarkis, ke ŝi ridetis al lia rigardo kaj ke mia aroga lorneto neŝerce kolerigis ŝin. Efektive, kiun rajton havas kaŭkazia armeano direkti vitron al moskva princidino?
La 13an de majo.
Hodiaŭ matene min vizitis kuracisto; lia nomo estas Verner, sed li estas ruso. Ĉu tio estas mirinda? Mi konis unu Ivanov-on, kiu estis germano.
Verner estas homo neordinara pro multaj kaŭzoj. Li estas skeptikulo kaj materiisto, kiel preskaŭ ĉiuj medicinistoj, kaj kune kun tio li estas poeto, kaj serioza poeto de faro ĉiam, kaj ofte poeto de vorto, kvankam dum sia tuta vivo li ne verkis eĉ du versojn. Li studis ĉiujn vivajn kordojn de la homa koro, kiel oni lernas tendenojn de kadavro, sed li neniam povis utiligi sian scion: same kelkiam plej bona anatomo ne kapablas kuraci febron! Kutime Verner kaŝe primokis siajn malsanulojn; sed foje mi vidis, kiel li ploris super mortanta soldato… Li estis malriĉa, revis pri milionoj, sed pro mono li ne farus eĉ unu superfluan paŝon: foje li diris al mi, ke li plivolonte faros komplezon al malamiko ol al amiko, ĉar tio signifus vendi bonfaron, dum la malamo nur plifortiĝos laŭ mezuro de la grandanimo de malamiko. Li havis akran langon: sub ŝildo de lia epigramo pli ol unu bonulo famiĝis kiel banala stultulo; liaj konkurantoj, enviemaj akvaj medicinistoj, disvastigis onidiron, ke li pentras karikaturojn pri siaj malsanuloj — preskaŭ ĉiuj malsanuloj furioziĝis kaj rifuzis de li. Liaj amikoj, ĉiuj vere honestaj homoj, servantaj en Kaŭkazio, vane penis restarigi lian falintan krediton.
Lia eksteraĵo estis el tiuj, kiuj je unua rigardo efikas malagrable, sed kiuj plaĉas post ioma tempo, kiam la okuloj ellernos legi en malkorektaj trajtoj spuron de l’ animo elprovita kaj alta. Estis ekzemploj, ke virinoj enamiĝis je tiaj homoj ĝis frenezo kaj ne ŝanĝus ilian hidon kontraŭ beleco de plej freŝaj rozaj endimionoj; oni devas respekti juston de virinoj: ili havas instinkton de beleco anima; pro tio do, povas esti, la homoj similaj al Verner tiel pasie ŝatas virinojn.
Verner estis malalta, malgrasa kaj malforta, kvazaŭ infano. Unu el liaj kruroj estis pli longa ol la alia, kiel tiu de Byron; kompare kun la torso lia kapo ŝajnis grandega; li tondis harojn subkombile kaj tuberoj de lia kranio, nudigitaj tiamaniere, mirigus frenologojn per stranga kombino de antipodaj emoj. Liaj malgrandaj nigraj okuloj, ĉiam sentrankvilaj, penis penetri viajn pensojn. En lia vesto estis rimarkeblaj gusto kaj akuratemo; liaj malgrasaj, tendenozaj kaj malgrandaj manoj belis en hele flavaj gantoj. Liaj surtuto, kravato kaj veŝto estis konstante nigraj. Junularo kromnomis lin Mefisto, li ŝajnigis koleron pro la kromnomo, sed efektive ĝi flatis lian memamon. Ni baldaŭ komprenis unu la alian kaj iĝis agrablaj konatoj, ĉar al amikeco mi estas malkapabla: el du amikoj unu estas ĉiam sklavo de la alia, kvankam ofte neniu el ili konfesas tion al si; sklavo mi ne povas esti, kaj regi aliun tiuokaze estus laciga laboro, ĉar samtempe oni devus trompi; kaj ale mi havas lakeojn kaj monon! Jen kiel ni fariĝis agrablaj konatoj: mi renkontis Verner-on en S… inter multnombra kaj brua rondo de gejunuloj; la konversacio prenis al la fino de l’ vespero filozofie metafizikan direkton; ni parolis pri konvinkoj: ĉiu estis konvinkita pri diversaj diversaĵoj.
— Kio koncernas min, mi estas konvinkita nur pri unu sola aĵo… — diris la doktoro.
— Pri kio do? — mi demandis, dezirante scii opinion de l’ homo, kiu silentis ĝis tiu tempo.
— Pri tio, — li respondis, — ke pli aŭ malpli frue unu belan matenon mi mortos.
— Mi estas pli riĉa ol vi, — mi diris, — mi havas krom tio ankoraŭ konvinkon, nome: unu malbelegan vesperon mi havis malfeliĉon naskiĝi.
Ĉiuj trovis, ke ni diras sensencaĵojn, kvankam vere neniu el ili diris ion pli saĝan. De tiu minuto ni distingis unu la alian en amaso. Ni ofte kunvenis duope kaj traktis abstraktajn temojn tre serioze, ĝis ni rimarkis, ke ni reciproke mistifikas unu la alian. Tiam, rigardinte kun signifo reciproke en la okulojn, kiel faris romiaj aŭguroj, laŭ aserto de Cicero, ni komencis ridi, kaj satridinte, ni disiris kontentaj pri nia vespero.
Mi kuŝis sur sofo, direktinte la okulojn al la plafono kaj metinte la manojn subnuke, kiam Verner eniris mian ĉambron. Li sidiĝis en fotelon, starigis la promenbastonon en angulon, oscedis kaj anoncis, ke ekstere iĝis varmege. Mi respondis ke min tedas muŝoj, kaj ni ambaŭ eksilentis.
— Rimarku, estimata doktoro, — mi diris, — ke sen stultuloj estus tre enue en la mondo… Rigardu, jen ni du saĝaj homoj: ni scias anticipe, ke pri ĉio oni povas senfine diskuti kaj tial ni ne diskutas; ni konas preskaŭ ĉiujn kaŝitajn pensojn unu de la aliu; unu vorto por ni egalas al tuta historio; ni vidas kernon de ĉiu nia sento tra triobla ŝelo. Trista aĵo estas ridinda al ni, la ridinda estas trista, kaj ĝenerale, verdire, ni rilatas indiferente al ĉio krom al ni mem. Do, interŝanĝo de sentoj kaj pensoj inter ni ne povas esti: ni scias unu pri la alia ĉion, kion ni volas scii, kaj pli scii ni ne volas. Restas la sola rimedo: rakonti novaĵojn. Diru al mi iun novaĵon.
Lacigite per longa parolo, mi fermis la okulojn kaj oscedis.
Li respondis iom pensinte:
— En via galimatio, tamen, estas unu ideo.
— Du! — mi respondis.
— Diru al mi unu, mi mem diros la alian.
— Bone, komencu! — mi diris, daŭrigante pririgardi la plafonon kaj ridetante interne.
— Vi volas scii iujn detalojn koncerne iun el la novvenintoj al la akvoj, kaj mi jam divenis pri kiu vi zorgas, ĉar pri vi oni jam demandis tie.
— Doktoro! ni vere ne devas interparoli: ni legas en la animoj.
— Nun, la dua…
— La dua ideo estas jena: mi volas igi vin rakonti ion; unue, ĉar aŭskulti estas malpli lacige; due, aŭskultante oni ne povas diri ion nedeziratan; trie, oni povas ekscii alies sekreton; kvare, ĉar la saĝaj homoj, kiel vi, pli ŝatas aŭskultantojn ol parolistojn. Nun la afero: kion diris al vi princino Ligovskaja pri mi?
— Ĉu vi estas tute certa, ke estis la princino… sed ne la princidino?
— Tute certa.
— Kial?
— Ĉar la princidino demandis pri Gruŝnickij.
— Vi havas grandan kapablon de konsidero. La princidino diris, ke ŝi estas certa, ke la juna homo en la soldata kapoto estas oficiro, senrangigita pro duelo.
— Mi esperas, ke vi lasis ŝin en agrabla miskonvinko…