— Indulgu! Ja tiel estas multe pli interese! Vi simple ne kapablas eluzi la avantaĝon de via situacio… Ja la soldata kapoto en la okuloj de ĉiu sentema fraŭlino faras vin heroo kaj suferanto.
Gruŝnickij ridetis memkontente.
— Kia sensencaĵo! — li diris.
— Mi estas certa, — mi diris, — ke la princidino estas jam enamiĝinta en vin.
Li ruĝiĝis ĝisorele kaj fiere vezikiĝis.
Ho, memamo! Vi estas la levilo, per kiu Arĥimedo volis levi terglobon!..
— Vi ĉion primokas! — li diris, ŝajnigante koleriĝon. — Unue, ŝi min konas ankoraŭ tiel malmulte…
— La virinoj amas nur tiujn, kiujn ili ne konas.
— Sed mi ja tute ne pretendas plaĉi al ŝi: mi simple volas konatiĝi kun agrabla hejmo, kaj estus tute ridinde, se mi havus iajn esperojn… Jen vi, ekzemple, alia afero! Vi estas peterburgaj venkantoj: nur unu via rigardo, kaj virinoj tuj degelas… Kaj ĉu vi scias, Peĉorin, kion diris la princidino pri vi?..
— Kiamaniere? Ĉu ŝi jam parolis al vi pri mi?
— Ne ĝoju tamen. Iam mi alparolis ŝin hazarde ĉe la puto; la tria ŝia vorto estis: «Kio estas la sinjoro, kiu havas tian malagrablan pezan rigardon? Li estis kun vi, tiam…» Ŝi ruĝiĝis kaj ne volis nomi la tagon, memorinte sian ĉarman kondutaĵon. «Vi ne bezonas diri la tagon, — mi respondis al ŝi: ĝi estos eterne gravurita en mia memoro…» Amiko mia, Peĉorin! mi ne gratulas vin; vi estas ĉe ŝi en malbona noto… Kaj vere, bedaŭrinde! Ĉar Mary estas tre ĉarma!
Necesas rimarki, ke Gruŝnickij estas de tiuj homoj, kiuj, dirante pri virino, kun kiu estas apenaŭ konataj, nomas ŝin mia Mary, mia Sophie, se ŝi havis feliĉon plaĉi al ili.
Mi akceptis seriozan mienon kaj diris:
— Jes, ŝi ne estas hida… Nur gardu vin, Gruŝnickij! Rusaj fraŭlinoj plejparte sin nutras nur per platona amo, ne almiksante al ĝi penson pri edziniĝo; kaj platona amo estas la plej sentrankvila. La princidino ŝajnas esti el tiuj virinoj kiuj volas, ke oni ilin amuzu: se du minutojn sinsekve al ŝi estos enue apud vi, vi pereis senretene, via silento devas eksciti ŝian scivolemon, via parolo — neniam kontentigu ŝin plene; vi devas alarmi ŝin ĉiuminute; dek fojojn ŝi ignoros publike por vi ĉies opinion kaj nomos tion ofero, kaj, por rekompenci sin pro tio, ŝi komencos vin turmenti — kaj poste simple diros, ke ŝi ne povas vin toleri. Se vi ne akiros potencon super ŝi, do eĉ ŝia unua kiso ne donos al vi rajton al la dua; ŝi satkoketos kun vi, kaj post du-tri jaroj ŝi edziniĝos al hidulo pro obeemo al la patrino, kaj estos certiganta vin, ke ŝi estas malfeliĉa, ke ŝi nur unu homon konis kaj amis, tio estas vin, sed la ĉielo ne volis unuigi ŝin kun li, ĉar li havis soldatan kapoton, kvankam sub la dika griza kapoto batis la koro pasie nobla…
Gruŝnickij frapis tablon per pugno kaj ekpaŝis tien-reen en la ĉambro.
Mi ridegis interne kaj eĉ du fojojn ridetis, sed li, al mia feliĉo, tion ne rimarkis. Tute evidente, li enamiĝis, ĉar iĝis ankoraŭ pli fidema ol antaŭe; sur lia fingro eĉ aperis arĝenta ringo kun nielaĵo, de loka metilaboro: ĝi ŝajnis al mi suspektinda… Mi komencis ĝin ekzameni, kaj kion mi vidis?.. Per etaj literoj estis gravuritaj sur interna surfaco la nomo «Mary» kaj apude — la dato, kiam ŝi levis la faman glason. Mi kaŝis mian malkovron; mi ne volas igi lin konfesi; mi volas, ke li mem elektu min sia konfidato, — kaj tiam mi estos ĝuanta.
Hodiaŭ mi leviĝis malfrue; venis al la puto — jam neniu estis. Estis venanta varmego; blankaj vilecaj nuboj rapide kuris de neĝaj montoj, profetante tempeston; la kapo de Maŝuk fumis, kiel estingita torĉo; ĉirkaŭ ĝi volviĝis kaj rampis, kvazaŭ serpentoj, grizaj flokoj de nuboj, haltigitaj en siaj streboj kaj kvazaŭ kroĉiĝintaj al la monta arbustaro. La aero estis saturita de elektro. Mi profundiĝis en vitan aleon, kondukantan al groto; al mi estis malĝoje. Mi pensis pri la juna virino kun survanga belgrajno, pri kiu rakontis al mi la kuracisto… Kial ŝi estas ĉi tie? Kaj ĉu estas ŝi? Kaj kial mi opinias, ke estas ŝi? Kaj kial mi eĉ certas pri tio? Ĉu malmultaj virinoj havas belgrajnon survange? Tiamaniere meditante mi alpaŝis al la groto. Kaj ekvidis, ke en malvarma ombro de ĝia volbo, sur ŝtona benko sidas virino kun pajla ĉapelo, volvita en nigra ŝalo, mallevinte la kapon brusten, la ĉapelo kovris ŝian vizaĝon. Mi jam volis reveni por ne rompi ŝiajn revojn, kiam ŝi ĵetis rigardon al mi.
— Vera! — mi ekkriis senintence.
Ŝi ektremis kaj paliĝis.
— Mi sciis, ke vi estas ĉi tie, — ŝi diris. Mi sidiĝis apud ŝi kaj prenis ŝian manon. Delonge forgesita tremeto trakuris miajn tendenojn ĉe la sono de l’ kara voĉo; ŝi rigardis en miajn okulojn per siaj profundaj kaj trankvilaj okuloj: en ili estis esprimita nefidemo kaj io simila al riproĉo.
— Ni delonge ne intervidiĝis, — mi diris.
— Delonge, kaj ambaŭ ŝanĝiĝis en multo!
— Do, vi jam ne amas min?..
— Mi edziniĝis!.. — ŝi diris.
— Denove? Sed ja antaŭ kelkaj jaroj ankaŭ ekzistis tiu kaŭzo, kaj tamen…
Ŝi ŝirtiris sian manon el la mia, kaj ŝiaj vangoj ardis.
— Eble vi amas la duan edzon?..
Ŝi ne respondis kaj forturnis sin.
— Aŭ li estas tre ĵaluza?
Silento.
— Kiel do? Li estas juna, bona, precipe, verŝajne, riĉa, kaj vi timas… — Mi rigardis ŝin kaj ektimis; ŝia vizaĝo esprimis profundan malesperon, sur la okuloj brilis larmoj.
— Diru al mi, — fine ŝi flustris, — ĉu al vi estas tre gaje turmenti min? Mi devus malami vin. Ekde kiam ni konas unu la alian, vi nenion donis al mi, krom suferojn… — Ŝia voĉo ektremis, ŝi kliniĝis al mi kaj mallevis la kapon al mia brusto.
«Eble, — mi pensis, — vi ĝuste pro tio amis min: la ĝojoj estas forgesataj, sed la angoroj neniam…»
Mi brakumis ŝin forte, kaj tiel ni restis longe. Fine niaj lipoj proksimiĝis kaj kunfandiĝis en ardan, ebriigan kison; ŝiaj manoj estis malvarmaj kvazaŭ glacio, la kapo febris. Tiam inter ni komenciĝis unu el tiuj paroloj, kiuj ne havas sencon surpapere, kiujn oni ne povas ripeti kaj eĉ rememori: signifo de sonoj anstataŭas kaj suplementas signifon de vortoj, kiel en itala opero.
Ŝi firme ne volas, ke mi konatiĝu kun ŝia edzo — tiu lama maljunulo, kiun mi vidis pretere en la bulvardo: ŝi edziniĝis al li pro la filo. Li estas riĉa kaj suferas reŭmatismon. Mi permesis al mi neniun mokon pri li: ŝi estimas lin kvazaŭ la patron — kaj trompos, kiel edzon… Stranga aĵo estas la koro de l’ homo, kaj precipe tiu de la ino!
La edzo de Vera, Semjon Vasiljeviĉ G., estas malproksima parenco de la princino Ligovskaja. Li loĝas apud ŝi; Vera estas ofta gasto de l’ princino; mi promesis konatiĝi kun Ligovskaja’j, amindumi la princidinon por deviigi atenton de ŝi. Tiamaniere miaj planoj neniom malaranĝiĝis, kaj al mi estos gaje…
Gaje! Jes, mi jam postlasis la periodon de la anima vivo, kiam oni serĉas nur feliĉon, kiam la koro sentas bezonon forte kaj pasie ami iun; nun mi volas nur esti amata, amata de tre nemultaj; al mi ŝajnas eĉ, ke por mi sufiĉus nur unu konstanta amo: mizera kutimo de l’ koro.
Tamen unu afero al mi ĉiam estis stranga: mi neniam iĝis sklavo de l’ amata virino; male, mi ĉiam akiris nevenkeblan potencon super ties volo kaj koro, tute ne penante por tio. Pro kio do? ĉu pro tio, ke mi neniam ion aprezas, kaj ke ili ĉiuminute timis ellasi min el la manoj? aŭ tio estas magneta influo de forta organismo? aŭ mi simple ne prosperis renkonti virinon kun persista karaktero?
Necesas konfesi, ke mi, ĝuste, ne ŝatas virinojn kun karaktero: ĉu tio estas ilia afero!..
Tamen vere, nun mi rememoris, ke unu fojon, nur unusolan fojon mi amis la virinon kun firma volo, kiun mi neniam povis venki… Ni disiĝis kiel malamikoj, sed se mi renkontus ŝin je kvin jaroj pli malfrue, povus okazi, ke ni disiĝus aliel…
Vera estas malsana, tre malsana, kvankam ŝi ne konfesas tion; mi timas, ke ŝi havas ftizon aŭ suferas pro la malsano, kiun oni nomas «fiévre lente»[11] — malsano tute ne rusa, kaj en nia lingvo ĝi ne havas nomon.
[11]
Hektika febro (