La tempesto trafis nin en la groto kaj detenis ankoraŭ duonan horon. Ŝi ne devigis min ĵuri fidelecon, ne demandis, ĉu mi amis aliujn de kiam ni disiĝis… Ŝi konfidis sin al mi denove kun la estinta senzorgemo, kaj mi ŝin ne trompos: ŝi estis la sola virino en la mondo, kiun mi ne kapablas trompi. Mi scias, ke ni baldaŭ denove disiĝos kaj, povas esti, por ĉiam: ni ambaŭ iros malsamajn vojojn al tombo, sed la rememoro pri ŝi restos netuŝebla en mia animo. Mi ĉiam ripetis tion al ŝi, kaj ŝi kredas min, kvankam ŝi diras la malon.
Fine ni disiĝis. Mi longe sekvis ŝin per rigardo, ĝis ŝia ĉapelo malaperis post arbustaro kaj rokoj. Koro mia dolore kunpremiĝis kiel post la unua disiĝo. Ho, kiel mi ekĝojis pro tiu sento! Ĉu tio ne estas la juneco, kiu volas reveni denove kun ĉiuj siaj bonkreaj ŝtormoj, aŭ tio estas nur ĝia adiaŭa rigardo, la lasta donaco — por memoro?.. Ridindas pensi, ke de ekstere mi estas ankoraŭ knabo, kvankam la vizaĝo palas, tamen ĝi estas ankoraŭ freŝa, la membroj fleksaj kaj sveltaj densaj haroj bukliĝas, la okuloj brilas, la sango bolas…
Reveninte hejmen, mi surseliĝis kaj galopis en stepon. Mi ŝatas galopi sur arda ĉevalo meze de alta herbo, kontraŭ dezerta vento; avide mi sorbas belaroman aeron kaj strebas per la rigardo en bluan foron, penante kapti nebulajn siluetojn de objektoj, kiuj kun ĉiu minuto iĝas pli kaj pli klaraj. Kio ajn kuŝu surkore, kiu ajna sentrankvilo kunpremu la penson, ĉio distriĝas dum unu minuto; la animo iĝos facila, laco de l’ korpo venkos alarmon de menso. Ne ekzistas virina rigardo, kiun mi ne forgesus, vidante vilajn montojn sub la suda suno, bluan ĉielon aŭ aŭdante bruon de fonto, falanta de unu roko al alia.
Mi pensas, ke la kozakoj, gapantaj sur siaj observ-turoj, vidinte min, galopantan sen bezono kaj celo longe sin turmentis per la enigmo, ĉar verŝajne laŭ la vesto oni opiniis min ĉerkeso[12]. Efektive oni diris al mi, ke en ĉerkesa kostumo rajde mi similas kabardon pli ol multaj kabardoj. Kaj ĝuste, kio koncernas tiun noblan batal-veston, mi estas plena dando: neniu superflua pozumento, valora armilo en simpla prilaboro, felo de l’ ĉapo ne tro longhara, ne tro mallonghara; gamaŝoj kaj ŝuoj estas adaptitaj kun plej ebla precizeco; blanka beŝmeto[13], malhelbruna ĉerkesa mantelo. Mi longe studis selsidon de montaranoj: per nenio oni povas pli flati mian memestimon, ol per agnosko de mia arto rajdi laŭ la kaŭkaza maniero. Mi tenas kvar ĉevalojn: unu por mi, tri por amikoj, por ne estu enue troti sola tra kamparoj. Ili plezure prenas miajn ĉevalojn, sed neniam rajdas kune kun mi. Estis jam la sesa posttagmeze, kiam mi rememoris, ke estas tempo tagmanĝi: mia ĉevalo estis lacega; mi rajdis al la vojo kondukanta el Pjatigorsko al la germana kolonio[14], kien ofte la akva societo veturas pikniki. La vojo serpentumas inter arbustoj, malsupreniĝante en negrandajn ravinojn, kie fluas bruaj riveretoj sub ombro de altaj herboj; ĉirkaŭe amfiteatras altaj bluaj blokegoj de Beŝtu, Serpenta, Fera kaj Kalva montoj. Descendinte en unu el similaj ravinoj, nomataj en loka lingvaĵo «balkoj», mi haltis por trinkigi la ĉevalon. Dum la tempo montriĝis survoje brua kaj brila kavalkado; sinjorinoj en nigraj kaj bluaj amazon-roboj, la kavaliroj en kostumoj, formantaj miksaĵon de ĉerkesa kaj niĵni-novgoroda[15]; en la kapo de l’ grupo rajdis Gruŝnickij kun la princidino Mary.
La akvaj sinjorinoj ankoraŭ kredas atakojn de ĉerkesoj meze de la hela tago: evidente pro tio Gruŝnickij super la soldata kapoto pendigis sabron kaj paron da pistoloj. Li estis sufiĉe ridinda en sia heroa vesto. La alta arbusto ŝirmis min de ili, sed tra ĝia foliaro mi povis ĉion vidi kaj diveni laŭ esprimo de iliaj vizaĝoj, ke ilia konversacio estas sentimentala. Fine ili proksimiĝis al la descenda vojo. Gruŝnickij prenis bridon de l’ princidina ĉevalo kaj tiam mi ekaŭdis la finajn vortojn de ilia konversacio.
— Kaj ĉu la tutan vivon vi volas resti en Kaŭkazo? — diris la princidino.
— Kio estas por mi Ruslando? — respondis ŝia kavaliro. — La lando, kie miloj da homoj rigardos min kun malestimo, ĉar ili estas pli riĉaj ol mi, dum ĉi tie — la dika kapoto ne malhelpis al mia konatiĝo kun vi…
— Kontraŭe… — diris la princidino, ruĝiĝante.
La vizaĝo de Gruŝnickij bildigis plezuron. Li daŭrigis:
— Ĉi tie mia vivo fluos brue, nerimarkate kaj rapide, sub kugloj de sovaĝuloj, kaj se dio sendus al mi ĉiujare unu belan virinan rigardon similan al tiu…
Dum la tempo ili atingis min, mi skurĝis la ĉevalon kaj elrajdis el-post la arbusto…
— Mon dieu, un Circassien!..[16]
Por ŝin solene trankviligi, mi respondis france, iom kliniĝinte:
— Ne craignez rien, madame, je ne suis pas plus dangereux que votre cavalier.[17]
Ŝi konfuziĝis, sed kial? pro sia eraro, aŭ pro tio, ke mia respondo ŝajnis al ŝi aroga? Mi dezirus, ke la lasta supozo estu ĝusta. Gruŝnickij lancis al mi malkontentan rigardon.
Malfrue vespere, tio estas ĉirkaŭ la dek-unua, mi iris promeni al la tilia aleo de l’ bulvardo. La urbo dormis, nur en kelkaj fenestroj flagris flamoj. De tri flankoj nigris krestoj de rokoj, disbranĉaĵoj de Maŝuk, sur kies pinto kuŝis misaŭgura nubeto. La luno estis supreniĝanta en la oriento, malproksime perlis per arĝenta franĝo la neĝaj montoj. Intervokiĝoj de sentineloj alternis kun bruo de varmaj fontoj, ellasitaj por nokto. De tempo al tempo sonora hufofrapo aŭdiĝis en la strato, akompane de knaro de nagaja[18] ĉaro kaj monotona tatara ĉantado. Mi sidiĝis sur benkon kaj mergiĝis en mediton… Mi sentis neceson elverŝi miajn pensojn en amika konversacio… sed kun kiu? Kion nun faras Vera? pensis mi… Trezorojn mi donus por premi ŝian manon en tiu minuto.
Subite mi aŭdis rapidajn nervajn paŝojn… Verŝajne Gruŝnickij… Jes, ĝuste tiel!
— De kie?
— De l’ princino Ligovskaja, — li diris tre grave. — Kiel Mary kantas!
— Ĉu vi scias? — mi diris al li. — Mi vetas, ke ŝi ne scias, ke vi estas signojunkro; ŝi pensas, ke vi estas sengradigito…
— Povas esti! Ĉu por mi tio gravas!.. — li diris distrite.
— Ne, mi tion diras nur tiel…
— Sed ĉu vi scias, ke vi ŝin hodiaŭ terure kolerigis? Ŝi trovis, ke tio estis neordinara arogaĵo; mi apenaŭ sukcesis kredigi ŝin, ke vi estas tiel bone edukita kaj tiel bone konas la mondon, ke vi ne povis havi intencon ofendi ŝin. Ŝi diras, ke vi havas insolentan rigardon, ke vi, evidente, havas plej moŝtecan opinion pri vi mem.
— Ŝi ne eraras… Kaj ĉu vi ne volas defendi ŝin?
— Al mi estas domaĝe, mi ne havas tiun rajton…
«Oh-ho! — mi pensis, — evidente li jam havas la esperojn…»
— Cetere, estas ĝuste por vi pli malbone, — daŭrigis Gruŝnickij, — nun estos al vi malfacile konatiĝi kun ili, — kaj tre domaĝe! Ĝi estas unu el la plej agrablaj hejmoj, kiujn mi scias.
Interne mi ekridetis.
— La plej agrabla hejmo por mi nun estas la mia, — mi diris oscedante kaj stariĝis por ekiri.
— Tamen konfesu, ke vi pentas.
— Kia stultaĵo! Se mi volos, mi morgaŭ estos ĉe la princino.
— Ni vidos…
— Eĉ por fari al vi plezuron, mi amindumos la princidinon…
— Jes, se ŝi volos paroli kun vi…
— Mi nur atendos la minuton, kiam via parolo iĝos por ŝi enua… Adiaŭ!..
— Kaj mi iros vagi… Mi nun neniamaniere endormiĝos… Aŭskultu, ni iru prefere en la restoracion, tie oni ludas… Mi bezonas hodiaŭ fortajn impresojn…
[12]
Ĉerkeso … kabardo. Anoj de du parencaj popoloj de la adega popolgrupo, loĝantaj en la Norda Kaŭkazo. Laŭ la lasta sovetunia popolnombrado la kabardan-ĉerkesan lingvon parolis ĉ. 275 mil homoj.
[13]
Beŝmeto. Vira vesto de kelkaj kaŭkazaj popoloj. Oni portis ĝin zonite super ĉemizo, sed super la beŝmeto kutime estis alia supervesto.
[14]
La kolonio estis fondita en 1802 fare de skotaj misiistoj en la vilaĝo Karras por kristanigi montaranojn. Ekde 1808 en la kolonio loĝis plejparte germanoj.
[15]
Iom modifita citaĵo el