Выбрать главу

— Mi deziras al vi malgajni ĝisfunde…

Mi iris hejmen.

La 21an de majo.

Pasis preskaŭ tuta semajno, sed mi ankoraŭ ne konatiĝis kun Ligovskaja’j. Mi atendas favoran okazon. Gruŝnickij, kvazaŭ ombro, sekvas ĉie la princidinon; iliaj konversacioj senfinas: kiam do li ŝin sattedos?.. La patrino ne atentas tion, ĉar li ne estas «fianĉo». Jen la logiko de l’ patrino! Mi rimarkis du, tri tenerajn rigardojn, — necesas ĉesigi ĉion ĉi.

Hieraŭ ĉe la puto unuafoje venis Vera… De la tago, kiam ni intervidiĝis en la groto, ŝi ne eliras el la hejmo. Ni samtempe mergis niajn glasojn kaj, sin klininte, ŝi flustris al mi:

— Vi ne volas konatiĝi kun Ligovskaja’j!.. Ni povas intervidiĝi nur tie…

Riproĉo!.. enue! Sed mi ĝin meritis…

Alloke: morgaŭ estos balo laŭ abono en la salono de l’ restoracio, kaj mi dancos mazurkon kun la princidino.

La 22an de majo.

La salono de l’ restoracio transformiĝis en halon de nobela kunveno. Je la naŭa horo ĉiuj kunveturis. La princino kun la filino aperis inter la lastaj: multaj sinjorinoj rigardis ŝin kun envio kaj malfavoremo, ĉar la princidino Mary sin vestas kun gusto. Tiuj, kiuj konsideras sin lokaj aristokratinoj, kaŝinte envion aliĝis al ŝi. Ĉu povas esti aliel? Kie estas virina societo, tuj aperas supera kaj malsupera rondoj. Sub la fenestro, en amaso de popolo, staris Gruŝnickij, sin preminte per la vizaĝo al vitro kaj ne formetante la okulojn de sia diino. Preterirante, ŝi apenaŭ salutis lin kapkline. Li ekbrilis kvazaŭ la suno… La dancoj komenciĝis per la pola; poste eksonis valso. Spronoj ektintis, faldoj leviĝis kaj ekkaruselis.

Mi staris post dika sinjorino, nimbita per rozaj plumoj, la pompeco de ŝia robo memorigis la tempojn de krinolinoj, kaj la bunteco de ŝia malglata haŭto — la feliĉan epokon de nigraj muŝetoj el tafto. La plej granda veruko sur ŝia kolo estis ŝirmita per kolĉeno. Ŝi diris al sia kavaliro, dragona kapitano.

— Tiu ĉi princidino Ligovskaja estas netolerebla knabinaĉo! Imagu, ke ŝi puŝis min kaj eĉ ne petis pardonon, kaj ankoraŭ sin turnis kaj rigardis min tra la lorneto… C’est impayable!..[19] Kaj pri kio ŝi fanfaronas? Oni nepre devus doni al ŝi bonan lecionon…

— Nu, tion plenumi estas bagatela afero! — respondis la komplezema kapitano kaj sin direktis en alian ĉambron.

Mi tuj alpaŝis al la princidino, invitante ŝin al valso, uzante liberon de ĉi-tieaj moroj, permesantaj danci kun nekonataj sinjorinoj.

Ŝi apenaŭ povis igi sin ne rideti kaj kaŝi sian triumfon. Tamen sufiĉe baldaŭ ŝi prosperis preni tute indiferentan kaj eĉ severan aspekton. Ŝi neglekte metis manon sur mian ŝultron, ete klinis la kapon flanken, kaj ni startis. Mi ne sciis talion pli dolĉan kaj fleksan! Ŝia freŝa spiro tuŝis mian vizaĝon; kelkiam buklo, disiĝinta en turbovento de valso for de siaj kunuloj glitis laŭ mia ardanta vango… Ni faris tri rondojn. (Ŝi valsas mirinde bone.) Ŝi anhelis, ŝiaj okuloj malbrilis, ŝiaj duonfermitaj lipoj apenaŭ povis flustri la necesan: «Merci, monsieur»[20].

Post kelkaj minutoj da silento mi diris al ŝi, akceptinte plej humilan aspekton:

— Mi aŭdis, princidino, ke tute nekonate de vi, mi jam havis malfeliĉon ricevi vian malkontenton… ke vi trovis min aroga… Ĉu vere?

— Ĉu vi nun volas firmigi min en la opinio? — ŝi respondis kun ironia grimaceto, cetere tre konvena al ŝia moviĝema fizionomio.

— Se mi havis arogon iel ofendi vin, permesu al mi havi ankoraŭ pli grandan arogon, peti vian pardonon… Vere, mi volus pruvi, ke vi eraris rilate min…

— Tio estos por vi sufiĉe malfacile…

— Kial do?..

— Ĉar vi ne vizitas nin, kaj la baloj, verŝajne ne ofte estos ripetataj.

«Tio signifas, — mi pensis, — ke ilia pordo estos eterne fermita por mi».

— Ĉu vi scias, princidino, — mi diris kun ioma ĉagreno, — oni neniam devas ignori la pentantan krimulon: pro malespero li povas fari duoble pli gravan krimon… kaj tiam…

Rido kaj flustraĉo de ĉirkaŭantoj igis min turniĝi kaj interrompi mian frazon. Je kelkaj paŝoj de ni staris grupo da viroj kaj inter ili la dragona kapitano, espriminta pretecon iniciati malamikan atencon kontraŭ la ĉarma princidino. Li estis precipe kontenta pri io, frotis la manojn, ridegis kaj palpebrumis al kamaradoj. Subite el ilia medio apartiĝis sinjoro en frako kun longaj lipharoj kaj ruĝa vizaĝaĉo kaj direktis necertajn paŝojn rekte al la princidino: li estis ebria. Stariĝinte kontraŭ la konfuzita princidino, kun la brakoj dorse, li gapis al ŝi per siaj grizaj malbrilaj okuloj kaj prononcis raŭkadiskante:

— Permete’…[21] nu kion do!.. mi simple invitas vin al mazurko.

— Kion vi bonvolas? — ŝi prononcis tremvoĉe, ĵetante petegan rigardon ĉirkaŭen. Ve! Ŝia patrino estis malproksime, kaj apude estis neniu el ŝiaj konataj kavaliroj; ŝajnas, ke unu adjutanto ĉion ĉi vidis, sed li kaŝis sin post la amason por ne esti enmiksita en historion.

— Kio do? — diris la ebria sinjoro, palpebrumante al la dragona kapitano, kiu persigne kuraĝigis lin. — Ĉu vi ne bonvolos?.. Mi tamen ripete havas la honoron inviti vin pour mazure[22] Eble vi pensas, ke mi estas ebria? Tio ne gravas!.. Multe pli libere, mi povas vin certigi…

Mi vidis, ke ŝi estis svenonta pro la timo kaj indigno.

Mi alpaŝis al la ebria sinjoro, prenis lin sufiĉe tenajle je la brako kaj fikse rigardinte liajn okulojn, mi petis lin foriĝi, ĉar la princidino jam delonge promesis danci mazurkon kun mi.

— Nu, kion fari!.. Aliafoje! — li diris, ridinte, kaj foriĝis al siaj hontigitaj kamaradoj, kiuj tuj forkondukis lin en alian ĉambron.

Mi estis rekompencita per profunda, mirinda rigardo.

La princidino alpaŝis al sia patrino kaj rakontis al ŝi ĉion. Tiu trovis min en la amaso kaj esprimis dankon. Ŝi anoncis al mi, ke ŝi konis mian patrinon kaj estis amikino kun pluraj miaj onklinoj.

— Mi ne scias, kiel okazis, ke ni ĝis nun ne estas konataj kun vi, — ŝi aldonis, — sed konfesu, ke sole vi kulpas pri tio: vi sovaĝas retiriĝante de ni ĉiuj, tiel, ke ĝi estas al nenio simila. Mi esperas, ke la aero de mia salono dispelos vian splenon, ĉu ne?

Mi diris al ŝi unu el tiuj frazoj, kiuj devas esti pretaj anticipe de kiu ajn por simila okazo.

Kvadriloj daŭris terure longe.

Fine de l’ balkono ektondris mazurko, la princidino kaj mi sidiĝis.

Mi ne aludis eĉ unu fojon pri la ebria sinjoro, nek pri la antaŭa konduto, nek pri Gruŝnickij. La impreso de l’ malagrabla sceno iom post iom distriĝis, ŝia ĉarma vizaĝo ekfloris; ŝi ŝercis tre plaĉe; ŝia parolo estis sprita sen pretendo je spriteco, vigla kaj senĝena; ŝiaj rimarkoj kelkiam estis profundaj… Mi lasis ŝin senti per tre implikita frazo, ke ŝi jam delonge plaĉis al mi. Ŝi klinis la kapon kaj iom ruĝiĝis.

— Vi estas stranga homo! — ŝi diris poste, levinte al mi siajn velurajn okulojn kaj igite ridetante.

— Mi ne volis konatiĝi kun vi, — mi daŭrigis, — ĉar vi estas ĉirkaŭita de tre densa amaso de adorantoj, kaj mi timis malaperi en ĝi plene.

— Vi vane timis! Ili ĉiuj estas superenuaj…

— Ĉiuj! Ĉu vere ĉiuj?

Ŝi rigardis min ekzamene, kvazaŭ penante rememori ion, poste ŝi denove ete ruĝiĝis kaj fine prononcis decide: «ĉiuj»!

— Eĉ mia amiko Gruŝnickij?

— Kaj ĉu li estas via amiko? — ŝi diris, montrante ioman dubemon.

— Jes.

— Li, certe, ne eniras la kategorion de la enuaj…

— Sed en la kategorion de malfeliĉaj, — mi diris ridante.

— Certe! Kaj vi ridas? Mi dezirus, ke vi estu je lia loko…

— Kio do? Mi mem estis signojunkro iam, kaj, vere, ĝi estis la plej bona tempo en mia vivo!

— Ĉu li estas signojunkro? — ŝi diris rapide kaj poste aldonis. — Sed mi opiniis…

вернуться

[19]

Tio estas ridinda!.. (fr.)

вернуться

[20]

Dankon, sinjoro (fr.).

вернуться

[21]

Permesu… (de fr. permettez.)

вернуться

[22]

por mazurko… (fr.).