— Kion vi opiniis?..
— Nenion! Kiu estas tiu sinjorino?
Ĉe tiuj vortoj la konversacio ŝanĝis la direkton kaj ne plu returnis al la dirito.
La mazurko finiĝis kaj ni disiris — ĝis revido. La sinjorinoj disveturis… Mi iris vespermanĝi kaj renkontis Verneron.
— Ha! — li diris. — Jen kiel vi! Kaj ankoraŭ vi volis konatiĝi kun la princidino ne aliel ol savante ŝin de neevitebla morto.
— Mi faris pli trafe, — mi respondis, — mi savis ŝin de sveno dum la balo!..
— Kiel do? Rakontu!..
— Ne, divenu mem, ho vi, divenanto de ĉio en la mondo.
La 23an de majo.
Ĉirkaŭ la sepa vespere mi promenis sur la bulvardo. Gruŝnickij, vidinte min el malproksimo, alpaŝis al mi: la ridinda miro brilis en liaj okuloj. Li forte premis mian manon kaj diris tragikavoĉe:
— Mi dankas vin, Peĉorin… Ĉu vi komprenas min?
— Ne, neniuokaze estas dankinde, — mi respondis ne havante en mia konscienco iun bonfaron.
— Kiamaniere? Sed hieraŭ? Ĉu vi forgesis?.. Mary ĉion rakontis al mi…
— Kaj kio? Ĉu vi jam havas ĉion komunan? Eĉ dankojn?
— Aŭskultu, — diris Gruŝnickij tre grave, — mi petas, ne rikanetu mian amon, se vi volas resti mia amiko… Ĉu vi vidas! mi ŝin amas freneze… kaj mi pensas, mi esperas, ke ankaŭ ŝi min amas… Mi havas al vi peton: vi vizitos ilin hodiaŭ vespere, promesu al mi ĉion rimarki; mi scias, ke vi estas sperta en similaj aferoj, vi konas virinojn pli bone ol mi… Virinoj! Virinoj! Kiu ilin komprenos? Iliaj ridetoj kontraŭas al iliaj rigardoj, iliaj vortoj promesas kaj logas, kaj la sono de ilia voĉo forpuŝas… Jen ili dum unu minuto kaptas kaj divenas vian plej sekretan penson, jen ili ne komprenas la plej klarajn aludojn. Jen, ekzemple, la princidino: hieraŭ ŝiaj okuloj ardis pasie haltante sur mi, hodiaŭ ili malvarmas kaj malserenas…
— Ĝi estas, eble, konsekvenco de akva efiko, — mi respondis.
— Vi vidas en ĉio nur malbonan flankon… materiisto! — aldonis li malestime. — Cetere, ni ŝanĝu la materion, — kaj kontenta pri la malbona kalemburo, li gajiĝis.
Je la naŭa ni kune iris al la princino.
Preterpasante la fenestrojn de Vera, mi vidis ŝin ĉe la fenestro. Ni lancis unu al la aliu rapidajn rigardojn. Baldaŭ post mi ŝi eniris la salonon de Ligovskaja-j. La princino prezentis min al ŝi kiel al sia parencino. Ni trinkis teon, estis multe da gastoj. La konversacio estis komuna. Mi penis plaĉi al la princino, ŝercis, igis ŝin ridi kelkfoje tutanime. La princidino ankaŭ volis iom ridi, sed ŝi sin detenis, por ne eliri el la ludata rolo: ŝi trovas, ke langvoro konvenas al ŝi, kaj eble, ŝi ne eraras. Gruŝnickij, ŝajne, tre ĝojas, ke mia gajemo ne infektas ŝin.
Post la teumado ĉiuj iris en la salonon.
— Ĉu vi estas kontenta pri mia obeemo, Vera? — mi diris preterirante ŝin.
Ŝi sagis al mi rigardon plenan de amo kaj dankemo. Mi alkutimiĝis al tiaj rigardoj, sed iam ili kreis mian beaton. La princino sidigis la filinon ĉe fortepianon; ĉiuj petis ŝin ion kanti, — mi silentis kaj utiligante la tumulton flankeniris al la fenestro kun Vera, kiu volis diri al mi ion tre gravan al ni ambaŭ… Fakte estis iu bagatelo…
Kaj dume al la princidino mia indiferenteco estis amara, kiel mi povis diveni laŭ ŝia kolereta, brilanta rigardo… Ho, mi bonege komprenas la konversacion de rigardoj, mutan sed esprimoplenan, koncizan sed fortan…
Ŝi ekkantis. Ŝia voĉo estis agrabla, sed ŝi kantis malbone… tamen mi ne aŭskultis ŝin. Sed Gruŝnickij, sin apoginte per kubutoj kontraŭ fortepianon vid-al-vide de ŝi, manĝegis ŝin per la okuloj kaj ĉiuminute duonvoĉe ripetis: «Charmant! délicieux!»[23]
— Aŭskultu, — diris al mi Vera, — mi ne volas, ke vi konatiĝu kun mia edzo, sed vi devas nepre plaĉi al la princino. Al vi estas facile tion atingi: vi povas ĉion, kion vi volas. Ni intervidiĝos nur ĉi tie…
— Nur?..
Ŝi ruĝiĝis kaj daŭrigis:
— Vi scias, ke mi estas via sklavino, mi neniam povis rezisti al vi… kaj mi estos punita pro tio: vi ĉesos min ami! Almenaŭ mi volas gardi mian reputacion… ne por mi: vi tion scias tre bone!.. Ho, mi petas vin: ne turmentu min kiel antaŭe per vanaj duboj kaj afekta malvarmo. Mi eble baldaŭ mortos, mi sentas, kiel mi senfortiĝas de tago al tago… kaj malgraŭ tio mi ne povas pensi pri la estonta vivo, mi pensas nur pri vi. Vi, viroj, ne komprenas la ĝuon de l’ rigardo, manpremo… sed mi, mi ĵuras al vi, mi, aŭdante vian voĉon, sentas tiel profundan, strangan beaton, ke la plej ardaj kisoj ne povas anstataŭi ĝin.
Intertempe la princidino ĉesis kanti. Ondo de laŭdoj aŭdiĝis ĉirkaŭ ŝi; mi aliris al ŝi post ĉiuj kaj diris al ŝi ion pri ŝia voĉo sufiĉe neglekte.
Ŝi grimacetis, elmovinte la suban lipon kaj riverencis tre moke.
— Al mi tio estas speciale agrabla, — ŝi diris, — ke vi min tute ne aŭskultis; sed vi, eble, ne ŝatas muzikon?..
— Tute kontraŭe… precipe post tagmanĝo.
— Gruŝnickij pravas, dirante, ke vi havas la plej prozan guston… Kaj mi vidas, ke vi ŝatas muzikon en gastronomia rilato…
— Vi ree eraras: mi tute ne estas gastronomo: mi havas malbonan stomakon. Sed la muziko post tagmanĝo dormigas, kaj dormi post tagmanĝo estas sane: sekve, mi ŝatas muzikon en medicina rilato. Kaj vespere ĝi, male, ekscitas miajn nervojn: al mi fariĝas aŭ tre ĝoje aŭ tre triste. Unu kaj la alio estas lacigaj, kiam estas tute neniu kazo por esti ĝoja aŭ trista, kaj ale tristo en societo estas ridinda, kaj tro granda gajemo — vulgara…
Ŝi ne finaŭskultis, iris for, sidiĝis apud Gruŝnickij, kaj inter ili komenciĝis sentimentala konversacio, ŝajne la princidino respondis liajn saĝecajn frazojn sufiĉe distrite kaj maltrafe, kvankam ŝi penis montri, ke ŝi aŭskultas lin atente, ĉar kelkiam li rigardis ŝin kun miro, penante konjekti la kaŭzon de ŝia emocio, manifestata de tempo al tempo en ŝia sentrankvila rigardo…
Sed mi vin komprenis, kara princidino, gardu vin! Vi volas pagi al mi per la samaj moneroj, piki mian memamon — en tio vi ne prosperos! Ja se vi deklaros al mi militon, mi estos senindulga.
Kelkfoje dum la vespero mi penis intence interveni en ilian konversacion, sed ŝi seke renkontis miajn rimarkojn, kaj mi kun ludata indigno fine foriĝis. La princidino triumfis; Gruŝnickij ankaŭ. Triumfu, miaj karaj, rapidu… nelonge restas al vi triumfi! Kion entrepreni? Mi havas antaŭsenton…. Konatiĝante kun virino, mi ĉiam senerare konjektas, ĉu ŝi amos min aŭ ne…
La reston de l’ vespero mi pasigis apud Vera kaj ĝissate parolis pri la pasinto… Pro kio ŝi amas min tiel, mi, vere, ne scias! Des pli, ke ŝi estas la sola virino, kiu komprenis min plene, kun ĉiuj miaj malfortaĵoj, malbonoj… Ĉu vere la malbono estas tiom alloga?
Mi eliris kune kun Gruŝnickij; surstrate li prenis min subbrake kaj post longa silento diris:
— Do kio?
«Vi estas stulta», — mi volis respondi, sed detenis min kaj nur movis per la ŝultroj.
La 29an de majo.
Dum ĉiuj ĉi tagoj mi eĉ unu fojon ne retiriĝis de mia sistemo. Al la princidino komencis plaĉi mia parolo; mi rakontis al ŝi kelkajn el la strangaj okazoj de mia vivo, kaj ŝi komencis vidi en mi neordinaran homon. Mi priridis ĉion en la mondo, precipe la sentojn: tio komencas timigi ŝin. En mia ĉeesto ŝi ne kuraĝas komenci kun Gruŝnickij sentimentalajn konversaciojn kaj jam kelkfoje respondis liajn sagacaĵojn per moka rideto, sed ĉiufoje, kiam Gruŝnickij alpaŝas ŝin, mi alprenas humilan aspekton kaj lasas ilin duope. La unuan fojon ŝi ĝojis pro tio, aŭ penis tion montri; la duan fojon ŝi ekkoleris kontraŭ mi kaj la trian kontraŭ Gruŝnickij.
— Vi havas tre malmultan memestimon! — ŝi diris al mi hieraŭ. — Kial vi pensas, ke al mi estas pli gaje kun Gruŝnickij?
Mi respondis, ke mi oferas al la feliĉo de amiko mian plezuron.