Выбрать главу

Promesinte tion fari, li foriris. Troviĝinte sola, mi supreniris la serpentan koridoron al la supraj etaĝoj, por serĉi taŭgan loĝejon, kaj vagis tra ĉambroj same belaj kiel en la aliaj konstruaĵoj.

Fine mi elektis antaŭan ĉambron sur la tria etaĝo, ĉar ĝi pliapudigis min al Deja Toris, kies loĝejo estis sur la dua etaĝo de la plej apuda konstruaĵo, kaj subite mi ekpensis, ke mi povos konstrui ian komunikilon, per kiu ŝi povus signali al mi, se ŝi bezonus de mi servon aŭ protekton.

Apud mia dormejo estis banejoj, vestoĉambroj kaj aliaj ĉambroj, entute dek. La fenestroj de la malantaŭaj ĉambroj donis rigardon sur grandegan korton, kiu formis centron de kvadrataĵo, farita de la konstruaĵoj, kiuj frontis al la kvar apudaj stratoj, nun uzata por loĝigi la diversajn bestojn, kiuj apartenas al la militistoj okupantaj la apudajn konstruaĵojn.

La korto estis superkreskata de la flava, muskosimila vegetaĵo, kiu kovras preskaŭ la tutan surfacon de Marso, tamen multnombraj fontanoj, statuoj, kaj laŭbarkadoj atestis pri la beleco de la korto en antikvaj tempoj, kiam ĝi estis ornamata de la blondhara, ridanta popolo kiun severaj kaj neŝanĝeblaj kosmaj leĝoj forpelis el la hejmoj, kaj el ĉio, krom la neklaraj legendoj de iliaj idoj.

Oni povus facile bildigi al si la belegan foliaron de la abunda Marsa vegetaĵaro, kiu iam plenigis tiun ĉi scenon per vivo kaj koloro; la sveltajn figurojn de la belaj virinoj, la rektstaturajn kaj gracilajn virojn; la ridantajn, petolantajn infanojn, ĉion en sunlumo, en feliĉo, en paco. Tiel tra epokoj de mallumo, de krueleco, de nesciaĉo, ĝis iliaj heredaj instinktoj pri kulturo kaj humaneco leviĝis triumfe en formo de la fina komponita raso, kiu havas nun la hegemonion sur Marso.

Miaj pensoj abrupte rompiĝis pro la alveno de pluraj junulinoj portantaj ŝarĝojn da armiloj, silkoj, peltoj, juveloj, kuiriloj kaj barelojn da nutraĵo kaj trinkaĵo, inkluzive de multe da ŝtelitaĵo el la aviadilo. Ŝajnis, ke ĉio estis antaŭe la propraĵo de la du ĉefuloj mortigitaj de mi, kaj tiel iĝis mia, laŭ la moroj de Tark. Laŭ mia ordono ili metis ĉion en unu el la malantaŭaj ĉambroj, kaj foriris por duan fojon porti ŝarĝojn, kiuj, ili informis min, kompletigis mian posedaĵon. Ĉi foje akompanis ilin dek ĝis dek kvin aliaj virinoj kaj junuloj, kiuj, oni diris, estis la sekvantaroj de la du ĉefuloj.

Ne temis pri familioj, nek pri edzinoj aŭ servistoj; la rilato estis iom strangspeca, kaj tiel malsimila al io ajn de ni konata, ke estas malfacile priskribi ĝin. Inter la verdaj Marsanoj ĉio estas posedata komune, krom la personaj armiloj, ornamaĵoj, dormsilkoj kaj peltoj de la individuoj.

Nur al tiuj oni povas pretendi posedrajton, kaj eĉ da tiuj oni ne rajtas posedi pli, ol necesas por la propra uzo. Ĉio kroma estas tenata nur en garda rolo, kaj estas transdonota al la pli junaj anoj de la komunumo laŭbezone.

La virinoj kaj infanoj en la sekvantaro de iu viro estas kompareblaj al militista unuaĵo, pri kiu li diversmaniere respondecas, ekzemple en la fakoj de instruado, disciplino, nutrado, kaj la postuloj de ilia konstanta vagado, kaj ilia senĉesa batalado kontraŭ aliaj komunumoj kaj kontraŭ la ruĝaj Marsanoj. Liaj virinoj neniel estas edzinoj. La verdaj Marsanoj ne uzas vorton, kiu havas signifon similan al nia Tera vorto. La pariĝo ĉe ili okazas nur pro intereso de la komunumo, kaj sen atento al la principo de natura selekto. La konsilantaro de ĉefuloj en ĉiu komunumo regas la aferon tiel definitive, kiel la posedanto de ĉevalbredejo prizorgas la sciencan bredadon de siaj bestoj por la ĝenerala plibonigo.

En la teorio la afero povas esti belsona, kiel ofte okazas pri teorioj, sed la rezulto de la longa efektivigado de tia nenatura moro, kune kun la fakto, ke oni taksas la komunuman intereson al la infanoj pli grava ol tiun de la patrino, montriĝas per la rezultantaj malvarmaj kaj kruelaj karakteroj, kaj ilia funebreca, senhumura kaj senama vivado.

Estas vere, ke la verdaj Marsanoj estas ekstreme ĉastemaj, aparte de kelkaj degeneraj tipoj, kiaj Tal Hajus; sed multe pli dezirinda estus pli egala ekvilibro de homaj trajtoj, eĉ se rezultus ioma kaj kelkfoja erarpaŝo malĉasta.

Trovante, ke mi devas akcepti la respondecon por la sekvantaroj, vole-nevole, mi ordonis al ili trovi loĝejon sur la supraj etaĝoj, kaj lasi la trian etaĝon por mi. Al unu el la knabinoj mi donis la taskon prizorgi simplan kuiradon por mi, kaj ordonis al la aliaj repreni la diversajn laborojn, kiujn ili antaŭe faris. Poste mi malmulte vidis ilin, kio ne ĝenis min.

Ĉapitro XIII. La amo sur Marso

Post la batalo kontraŭ la aviadiloj, la komunumo restis en la civito dum pluraj tagoj, ne volante fari la alhejman marŝon ĝis ili povos esti certaj, ke la aviadilaro ne revenos; eĉ tia militema popolo, kiel la verdaj Marsanoj, volis eviti, ke la malamikaro trafu ilin sur la senŝirmaj plataĵoj, malhelpatajn pro kavalkadoj de ĉaroj kaj infanoj.

Dum nia periodo de neagemo, Tars Tarkas instruis min pri multaj el la moroj de milito ĉe la Tarkanoj, ankaŭ pri la arto de rajdado sur la grandaj bestoj, kiuj portis la militistojn. La bestoj, nomataj ”toatoj,” estas same danĝeraj kaj malbonvolaj kiel iliaj mastroj, sed unufoje subjugitaj, ili estas sufiĉe regeblaj por servi al la verdaj Marsanoj.

Du el tiuj bestoj iĝis miaj propraj, venantaj de la militistoj, kies metalon mi portis, kaj baldaŭ mi povis regi ilin same facile kiel la indiĝenoj. La metodo ne estis tre komplika. Se la toatoj ne respondis sufiĉe rapide al la telepatiaj instrukcioj de siaj rajdantoj, ili ricevis fortegan frapon inter la oreloj per la tenilo de pistolo, kaj se ili ribelemis, la frapado daŭris, ĝis ili aŭ cedis, aŭ forĵetis siajn rajdantojn.

En ĉi lasta okazo, temis pri ĝismorta lukto inter viro kaj besto. Se la viro sufiĉe rapide uzis la pistolon, li vivis por denove rajdi, sed sur alia besto; se la kontraŭo okazis, liaj virinoj kolektis lian ŝiritan korpon, kaj bruligis ĝin laŭ la kutimo de Thark.

Mia sperto pri Ula decidigis min eksperimenti per bonkoreco en mia eduko al la toatoj. Unue mi instruis al ili, ke vane ili provos forĵeti min de siaj dorsoj, kaj eĉ mi frapis ilin forte, inter la oreloj por memorigi ilin, ke mi mastras. Poste mi grade akiris ilian fidon sufiĉe similmetode, kiel ĉe miaj Teraj ĉevaloj. Mi ĉiam estis lerta kaj humana pri bestoj ĝenerale, kaj pro inklino, kaj por akiri bonajn rezultojn. Ĉiam mi povis mortigi homon, se necese, kun malpli da bedaŭro, ol kompatindan, senkulpan beston.

Post kelkaj tagoj miaj toatoj mirigis la tutan komunumon.

La bestoj sekvis min kiel hundoj, frotante siajn grandajn nazojn al mia korpo por montri sian amemon, kaj respondante al ĉiu mia voko kun rapideco kaj obeemo, pro kiuj la Marsaj militistoj atribuis al mi ian Teran kapablon nekonatan sur Marso.

”Kiamaniere vi sorĉis ilin?” demandis Tars Tarkas en iu posttagmezo, kiam li estis vidinta min meti mian brakon en la faŭkon de unu el miaj toatoj, kiu estis kojnuminta ŝtonpecon inter du dentojn dum ĝi manĝis la mukosimilan vegetaĵon en nia korto.

”Per bonkoreco,” mi respondis. ”Sciu, Tars Tarkas, la molaj sentimentoj havas valoron, eĉ por militisto. En kriztempo de batalo, kiel ankaŭ dum marŝado, mi scias, ke miaj toatoj obeos ĉiun ordonon mian, kaj tial mia batala kapablo estas pligrandigita, kaj mi estas pli bona militisto, ĉar bonkora mastro. La aliaj militistoj trovus avantaĝon por si, kiel ankaŭ por la komunumo, se ili alprenus ĉirilate miajn metodojn. Vi mem ja diris antaŭ kelkaj tagoj, ke la bestoj, pro la necerteco de siaj humoroj, ofte ŝanĝas venkojn al malvenkoj, pro emo, en krizaj momentoj de la batalo, forĵeti kaj ŝiri siajn rajdantojn.”

”Montru al mi, kiel vi atingas tiajn rezultojn,” estis la sola respondo de Tars Tarkas.

Tial mi klarigis la tutan sistemon, laŭ kiu mi dresis la bestojn, kaj poste li igis min ripeti ĉion antaŭ Lorkas Tomel kaj la kunvenigitaj militistoj. Tio estis la komenco de nova vivo por la kompatindaj bestoj, kaj antaŭ ol mi forlasis la komunumon de Lorkas Tomel, mi povis kun kontento rigardi al tute bone regebla kaj obeema bestaro. La preciziga kaj rapidiga efiko al la milita klopodo estis tiel rimarkinda, ke Lorkas Tomel donacis al mi pezan oran maleolumon de sia propra kruro, kiel signon de sia ŝato al mia servo.