Выбрать главу

”Mi ĝojas, ke tiel vi decidis,” respondis Tan Kosis.

”Neniel mi deziras daŭrigi la militon kontraŭ la popolo de Heliumio. Mi kronikos vian promeson, kaj tuj faros proklamon al mia popolo.”

”Pli bone, Tan Kosis,” diris interrompe Deja Toris, ”se vi prokrastos vian proklamon ĝis la fino de la milito.

Strange ŝajnus al mia popolo kiel ankaŭ al via, se dum interbatalo la Princino de Heliumio donus sin al la malamiko de sia lando.”

”Ĉu ne eblas, tuj ĉesigi la militon?” diris Sab Tan. ”Necesas nur la vorto de Tan Kosis por doni pacon. Diru ĝin, patro mia, diru la vorton, kiu rapide alportos mian feliĉon kaj finos nepopularan militon.”

”Ni konstatos,” respondis Tan Kosis, ”kiamaniere la popolo de Heliumio akceptos la pacon. Certe mi proponos ĝin al ili.”

Deja Toris, post kelkaj pluaj vortoj, turnis sin kaj forlasis la ĉambron, ankoraŭ sekvata de siaj gardistoj.

Kaj tiel la konstruaĵo de mia sonĝo pri feliĉo rompiĝis frakase, falis sur la teron de la realeco. La virino, por kiu mi volis doni mian vivon, de kies lipoj mi eĉ lastatempe aŭdis deklaron pri amo al mi, jam facilanime forgesis pri mia ekzisto kaj ridete donis sin al la filo de tiu plej granda malamiko de sia popolo. Malgraŭ tio, ke tion mi aŭdis per miaj propraj oreloj, mi ne povis kredi. Necesis trovi ŝian ĉambraron kaj devigi ŝin ripeti la kruelan veron, antaŭ ol mi konvinkiĝos. Mi forlasis mian postenon, kaj rapidis laŭ la koridoro post la tapetoj al la pordo, tra kiu ŝi forlasis la ĉambron. Trairinte ĝin mi trovis labirinton de serpentantaj koridoroj. Trakurinte plurajn unu post la alia, mi baldaŭ komplete perdiĝis. Anhelante mi staris apud flanka muro, kiam mi aŭdis proksimajn voĉojn, ŝajne venantajn de la kontraŭa flanko de la vando.

Baldaŭ mi aŭdis la voĉon de Deja Toris; mi ne povis aŭskulti la vortojn, sed sciis certe, ke la parolo venas de ŝi.

Je kelkaj paŝoj mi trovis alian koridoron, kaj pordon ĉe ĝia fino. Paŝinte brave antaŭen mi trovis min en malgranda antaŭĉambro kun la kvar gardistoj, kiuj akompanis sin. Unu el ili stariĝis tuj, kaj demandis, por kio mi venas.

”Mi venas de Tan Kosis,” mi respondis, ”kaj volas paroli private kun Deja Toris, Princino de Heliumio.”

”Kaj via ordonteksto?” li demandis.

Mi ne komprenis lin, kaj respondis, ke mi estas ano de la gvardio. Neatendinte respondon mi paŝis al la transa pordo de la antaŭĉambro. Sed ne tiel facile mi povis eniri.

La gardisto ekstaris antaŭ mi, kaj diris: ”Neniu venas de Tan Kosis neportante ordontekston aŭ signaldiron. Unu el ili devas esti liverita al mi, antaŭ ol vi pasos min.”

Mi frapetis per la fingroj la glavon sur mia flanko. ”La sola ordonilo bezonata de mi pendas ĉi tie. Ĉi vi lasos min preterpasi aŭ ne?”

Responde li fulmrapide tiris sian glavon, kriante, ke la aliaj aliĝu al li. Kaj ĉiuj kvar staris antaŭ mi, kun nudaj glavoj.

”Ne laŭ ordono de Tan Kosis vi venis tien ĉi,” diris tiu jam parolinta al mi, ”kaj ne nur vi malsukcesos eniri la ĉambraron de la Princino de Heliumio, ankaŭ vi gardate iros al Tan Kosis por priklarigi vin. Demetu la glavon, vi ne povas venki kvaropon.”

Mia respondo estis subita trapiko, kiu lasis nur triopon.

Kaj certe ĉiu el ili estis inda kontraŭulo. Baldaŭ mi premiĝis al la muro, batalante por la vivo. Malrapide mi sukcesis lokigi min en angulo de la ĉambro, kie nur unuope ili povis ataki min, kaj tiel la batalo daŭris dum preskaŭ duonhoro, bruplenigante la ĉambreton pro la frapado de ŝtalo sur ŝtalon. Pro la bruo Deja Toris venis al la pordo de sia ĉambraro, kaj tie staris dum la tuta batalo kun Solla rigardanta malantaŭ ŝia ŝultro. Ŝia vizaĝesprimo estis senemocia, kaj mi sciis, ke nek ŝi nek Solla rekonas min.

Fine bonhazarda tranĉo faligis la duan el la gardistoj, do kun nur du kontraŭuloj mi ŝanĝis mian taktikon, kaj atakegis laŭ maniero, kiu ofte havigis al mi venkon. La tria falis tri sekundojn post la dua. Ankoraŭ kelkaj minutoj, kaj la lasta kuŝis morta en la propra sango. Ili estis kuraĝaj viroj kaj noblaj batalantoj, kaj la neceso mortigi ilin ĉagrenas min; sed mi nepre volus mortigi ĉiun homon sur Barsumo, se nur per tia rimedo mi povus alveni al Deja Toris.

Metinte mian sangan glavon en ĝian ingon mi aliris al mia Marsa princino, kiu ankoraŭ staris rigardante al mi sen parolo kaj sen rekono.

”Kiu vi estas, Zodangano?” ŝi fiustris. ”Denove en mia mizero malamiko por turmenti min?”

”Mi estas amiko,” mi respondis, ”iam ŝategita amiko.”

”Neniu amiko de la Princino de Heliumio portas tian metalon,” ŝi diris, ”tamen, la voĉo! Mi aŭdis ĝin antaŭe, ĉu eble… ne, neeble, jam li mortis.”

”Ja tiu estas li, princino mia, Johano Carter mem. Ĉu vi ne rekonas, malgraŭ farbo kaj stranga metalo, rekte la koron de via ĉefulo?”

Kiam mi aliris ŝin, ŝi ŝanceliĝis al mi kun manoj etenditaj, sed kiam mi volis preni ŝin al mi, ŝi retiris sin treme, kaj ĝemetis. ”Tro malfrue, tro malfrue. Ho, mia estinta ĉefulo, kiun mi kredis mortinta, se antaŭ unu horo vi revenus… sed nun estas tro malfrue, tro malfrue.”

”Kion vi volas diri, Deja Toris? Ke vi promesis vin al la Princo de Zodanga nur ĉar vi ne sciis, ke mi vivas?”

”Ĉu vi kredas, Johano Carter, ke mi kapablas doni la koron al vi hieraŭ, kaj al alia hodiaŭ? Mi kredis ĝin subterigita kun la cindroj de via kadavro en la ŝaktoj ĉe Varhun, tial hodiaŭ mi promesis mian korpon al alia, por savi mian popolon de venkonta armeo.”

”Sed mi ne mortis, princino mia. Mi venis por pretendi vin, kaj tuta Zodanga ne kapablas malhelpi min.”

”Tro malfrue, Johano Carter; mia promeso estas donita, kaj sur Barsumo promeso ĉion finas. La postaj ceremonioj estas sensignifaj formalaĵoj. Ili faras la fakton de edzeco neniel pli certa, ol la funebranta sekvantaro de jedaka kadavro metas sur lin denove la sigelon de morto. Mi estas tia, kvazaŭ jam edzinigita, Johano Carter. Ne plu vi rajtas nomi min via princino. Ne plu vi estas mia ĉefulo.”

”Mi malmulte konas la morojn de Barsumo, Deja Toris, sed mi scias certe, ke mi amas vin, kaj se vi kun intenco diris la lastajn vortojn, kiujn vi parolis al mi en tiu tago. kiam la hordoj de Varhun alkuregis al ni, neniu alia viro iam pretendos vin kiel edzinon. Tiutempe vi intence parolis, princino mia, kaj tiel vi intencas nun. Diru, ke jes.”

”Tiutempe mi intence parolis tiel, Johano Carter,” ŝi flustris. ”Mi ne povas nun tiel paroli, ĉar mi donis min al alia. Ha, se nur vi estus kompreninta niajn morojn, la promeso estus via jam antaŭ monatoj, kaj rajte vi povus pretendi min. Eble Heliumio pereus rezulte, sed mian imperion mi volonte estus perdinta por mia Tarka ĉefulo. Ĉu vi memoras la nokton, kiam vi ofendis min? Vi nomis min via princino, nepetinte edzecon, poste vi fanfaronis, ke vi batalis por mi. Vi ne sciis, kaj senkaŭze mi ofendiĝis, tion mi komprenas nun. Sed neniu estis por diri al vi, kion mi ne povis, ke sur Barsumo troviĝas du specoj de virinoj en la civitoj de la ruĝaj viroj; por unu speco ili batalas, por rajti poste la edziĝon, por la alia speco ili batalas, sed ne kun intenco edzinigi ilin. Kiam iu viro gajnas por si virinon, li povas nomi ŝin ’mia princino’, aŭ laŭ simila nomo signifanta posedon. Vi ja batalis por mi, sed neniam petis, ke mi edziniĝu al vi, tial kiam vi nomis min via princino, komprenu,” ŝi hezitparolis, ”tio doloris min. Tamen eĉ tiam, Johano Carter, mi ne malakceptis vin, ĝis vi duobligis vian kulpon, riproĉante min, ke vi gajnis min per batalo.”