Выбрать главу

”Silentu!” kriegis Tal Hajus. ”Ŝtopu lian buŝon kaj ligu lin laŭ mia ordono.”

”Justecon donu, Tal Hajus,” ekkriis Lorkas Tomel, ”neniel vi rajtas flankenlasi la malnovajn morojn de Tark!”

”Jes, justecon donu,” kriis deko da voĉoj, kaj dum Tal Hajus buŝŝaŭmis pro kolerego, mi daŭrigis la parolon.

”Vi estas kuraĝa popolo kaj vi amas la kuraĝon, sed kie estis via eminenta jedako dum la hodiaŭa batalado? Mi ne vidis lin meze de la batalo; li mankis. Li ŝiras malfortajn virinojn kaj infanojn, sed kiel ofte vi vidis lin batali kontraŭ viroj? Eĉ mi, etulo kompare kun li, faligis lin per unu pugnobato. Ĉu el tiaj viroj la Tarkanoj elektas siajn jedakojn. Apud mi nun staras grandioza Tarkano, eminenta militisto kaj nobla viro. Ĉefuloj, kiel sonas tio, Tars Tarkas, Jedako de Tark?”

Muĝado de basvoĉa aplaŭdo salutis tian sugeston.

”Nur necesas ordono de vi, la konsilantaro, kaj Tal Hajus devos pruvi sian estrecan rajton. Se li estus kuraĝulo, li invitus batalon de Tars Tarkas, sed Tal Hajus timas; Tal Hajus, via jedako, estas malkuraĝulo. Per miaj nudaj manoj mi povus mortigi lin, kaj li scias tion.”

Kiam mi ĉesis paroli, sekvis streĉa silento, kaj ĉiu fiksis la okulojn al Tal Hajus. Li ne parolis aŭ movis sin, sed lia makulverda vizaĝo iĝis aĉkolora.

”Tal Hajus,” diris Lorkas Tomel malvarmvoĉe, ”neniam en mia longa vivo mi vidis, ke tiel oni humiligis jedakon de la Tarkanoj. Eblas nur unu respondo via. Ni atendas ĝin.” Kaj ankoraŭ Tal Hajus staris, kvazaŭ ŝtonigita.

”Ĉefuloj,” daŭrigis Lorkas Tomel, ”ĉu la jedako Tal Hajus, provu sian meriton kiel reganto super Tars Tarka?”

Dudek ĉefuloj ĉirkaŭstaris, kaj dudek glavoj jese alte brilis. Ne eblis malatenti la dekreton, kaj Tal Hajus elingigis sian longan glavon, kaj aliris por batali kontraŭ Tars Tarkas.

La fino de la batalo baldaŭ venis. Tars Tarkas metis piedon sur la kolon de la mortinta monstro, kaj iĝis jedako inter la Tarkanoj. Lia unua ago nomis min plenrajta ĉefulo, kun la rango, kiun miaj bataloj gajnis dum miaj unuaj semajnoj de kaptiteco inter ili.

Konstatinte la favoran sintenon de la militistoj al Tars Tarkas kiel ankaŭ al mi, mi kaptis la okazon, varbi ilin por mia afero kontraŭ Zodanga. Mi rakontis al Tars Tarkas pri miaj aventuroj, kaj kelkvorte klarigis al li miajn intencojn.

Li faris parolon al la konsilantaro. ”Johano Carter faris proponon, kiun mi plene aprobas. Mi klarigos koncize.

Deja Toris, Princino de Heliumio, kiu estis kaptitino de ni, nun estas tenata de la jedako de Zodanga, al kies filo ŝi devos edziniĝi por savi sian landon el la detruontaj armeoj de Zodanga. Johano Carter sugestas, ke ni savkaptu ŝin, kaj redonu ŝin al Heliumio. La kapteblaj valoraĵoj de Zodanga estas ja allogaj; cetere, ofte mi pensis, ke se ni estus aliancanoj kun la popolo de Heliumio ni povus garantii por ni sufiĉe da nutraĵo por multe pliigi nian elkovadon, kaj tiel iĝi nepre superregantaj inter la verdaj homoj de tuta Barsumo. Kion vi opinias?”

Jen estis preteksto por batalo kaj militrabo, kaj ili leviĝis al la logaĵo kiel truto al falsmuso. Post duonhoro dudek rajdantoj disiris transen al mortintaj maroj por kunvoki la hordojn por la ekspedicio. Post tri tagoj ni ekmarŝis al Zodanga centmilope. En la unua vico mi rajdis, flanke de la eminenta Tars Tarkas, kun mia amata Ula.

Ni marŝis nur en la nokto, aranĝante por loĝi dum la tagoj en forlasitaj civitoj, kie ĉiuj, ankaŭ la bestoj, restis endome dum la tagaj horoj. Dumvoje Tars Tarkas, pro sia ŝtatestra kapablo, varbis ankoraŭ kvindek mil militistojn el diversaj hordoj, tiel ke fine, dek tagojn post nia ekiro, ni haltis noktomeze ekster la granda muro de la civito de Zodanga kiel armeo nombranta cent kvindek mil. La batala potenco de tia hordo egalis al tiu de ruĝ-Marsanaro dekoble pli granda. Neniam en la historio de Barsumo, diris Tars Tarkas, antaŭe kunmarŝis tianombra verdmilitistaro. La tasko teni harmonion inter ili, ja estis grandega, kaj mi miris, kiam li alvenigis ilin ĝis la civito sen interna batalo.

Sed kiam ni venis apud Zodanga, iliaj individuaj kvereloj subiĝis pro la pli granda malamo al la ruĝaj homoj, speciale por la anoj de Zodanga, kiuj jam de jaroj senkompate militis kontraŭ la verdaj homoj, speciale atencante iliajn kovejojn.

Nun, kiam ni trovis nin antaŭ la civito, la tasko pri metodo por eniri iĝis mia devo. Instrukciinte al Tars Tarkas teni sian militistaron en du partoj ekster la civito, kaj ĉiun parton kontraŭ granda pordo, mi prenis dudek militistojn kaj alproksimiĝis al unu el la pli malgrandaj pordoj, kiuj truigis la muron je regulaj interspacetoj. Ne ekzistas regula gvardio por tiuj pordetoj, kiujn prizorgas gardosoldatoj; ĉi tiuj patrolmarŝadas laŭ la avenuo, kiu ĉirkaŭiras la civiton interne de la muro, same kiel policanoj patrolmarŝadas niajn civitojn sur siaj deĵorlokoj.

La muroj de Zodanga estas altaj dudek kvin metrojn, kaj dikaj dek ses metrojn. Ili estas konstruitaj el grandegaj blokoj de karborundo, kaj al mia eskorto de verdaj militistoj la eniro ŝajnis neebla. Ili estis de unu el la malgrandaj hordoj kaj ne bone konis min.

Metante tri el ili alvizaĝe al la muro kun interplektitaj brakoj, mi ordonis al du aliaj, suriri iliajn ŝultrojn, kaj ankoraŭ al alia mi ordonis surgrimpi la ŝultrojn de la supra duo. La kapo de la plej alta do estis jam pli ol dek tri metrojn de la tero. Tiamaniere, per dek militistoj, mi konstruis ŝtuparon de la tero ĝis la ŝultroj de la plej alta viro. Poste mi ekkuris de ioma distanco, laŭ la unua ŝtupo ĝis la plej alta viro, fine saltegis de ties larĝaj ŝultroj kaj fingre tenegis la supron de la granda muro. Trankvile mi levis min ĝis ĝia larĝa supro, kaj poste suprentrenis ses ledajn longpecojn de tiom da miaj militistoj. Jam ni estis ligintaj ilin unu al la alia, kaj pasiginte unu finon al la plej alta militisto mi lasis la alian fali sur la kontraŭan flankon de la muro preskaŭ al la malsupra avenuo. Neniu estis videbla tie. Mallevante min al la fino de la rimeno, mi lasis min fali la ceterajn dek metrojn ĝis la strato.

De Kantos Kan mi lernis la sekreton, kiel malfermi la pordojn, kaj post momento mi staris kun miaj dudek militistoj en la fataltrafota civito de Zodanga.

Foje mi trovis, ke mi eniris je la malsupra limo de la grandega palaca tereno. La palaco mem montriĝis beleglume, kaj tuj mi decidis gvidi areton da militistoj rekte en la konstruaĵon, dum la grandega hordo atakos la soldatajn kazernojn.

Sendinte unu militiston al Tars Tarkas por peti kvindekon da soldatoj kaj informi pri miaj intencoj, mi ordonis al dek militistoj la kapton de unu el la grandaj pordoj, dum kun la ceteraj naŭ mi kaptis la alian. Ni devis labori kviete, oni ne faris pafojn nek ĝeneralan antaŭeniron antaŭ ol mi atingis la palacon kun miaj kvindek Tarkanoj.

Niaj planoj perfekte evoluis. Du gardosoldatojn ni renkontis, kaj sendis al iliaj praavoj sur la bordoj de la mortinta maro de Korus, ankaŭ la gardistoj ĉe ambaŭ pordegoj sekvis ilin silente.

Ĉapitro XXV. La militrabado en Zodanga

La pordego apud mia starloko svinge malfermiĝis, kaj miaj kvindek Tarkanoj, kondukataj de Tars Tarkas mem, enrajdis sur siaj grandegaj toatoj. Mi gvidis ilin ĝis la palaca muro, kiun mi transsaltis sufiĉe facile. Eĉ interne tamen mi malfacile povis malfermi la muran pordegon, sed fine mi ĝoje vidis mian eskorton eniri, kaj rajdi sur la ĝardenojn de la jedako de Zodanga.

Kiam ni alproksimiĝis al la palaco, mi povis vidi la fenestregojn de la unua etaĝo en la brile lumigata aŭdiencejo de Tan Kosis. Nobeloj kun siaj virinoj plenigis la grandegan salonon, kvazaŭ okazas grava socia kunveno.

Ekster la palaco gvardianoj nenie estis videblaj, verŝajne pro la opinio, ke la civitaj kaj palacaj muroj estas nekapteblaj. Facile, do, mi povis alproksimiĝi kaj enrigardi.