Выбрать главу

Ĉe unu fino de la ĉambro, sur grandegaj tronoj inkrustitaj per diamantoj, sidis Tan Kosis kaj lia kunregantino, ĉirkaŭataj de oficiroj kaj ŝtatranguloj. Antaŭ ili soldatoj flankis la navon, kaj dum mi rigardis, ĉe la malproksima fino, eniris procesio, kiu fine aliris ĝis la tronoj.

Komence marŝis kvar oficiroj de la jedaka gvardio, portante pletegon, sur kiu kuŝis, sur kuseno skarlatsilka, granda ora ĉenaro, kies ĉiu fino surhavis kolumon kaj seruron. Tuj malantaŭ la oficiroj venis kvar aliaj, portantaj similan pleton surhavantan la belegajn ornamaĵojn de la geprincoj de la reganta familio de Zodanga. Atinginte la tronon, la du aroj disiĝis kaj haltis, rigardantaj unu la alian de kontraŭaj flankoj de la navo. Poste venis pliaj altranguloj kaj oficiroj de la palaco kaj la armeo, kaj fine du figuroj ĉirkaŭvolvitaj per skarlataj silkoj, tiel ke neniu vizaĝtrajto estis videbla. La paro haltis antaŭ la trono de Tan Kosis. Kiam la cetero de la procesio jam eniris kaj prenis lokon. Tan Kosis ekparolis al la paro. Mi ne povis aŭskulti liajn vortojn, sed baldaŭ du oficiroj aliris kaj forprenis la skarlatajn silkojn de unu el la paro.

Tiam mi vidis, ke Kantos Kan malsukcesis en sia misio por mi; ĉar tiu, kiu nun videbliĝis antaŭ miaj okuloj, estis Sab Tan, Princo de Zodanga.

Nun Tan Kosis prenis ornamaĵaron de unu el la pletoj, kaj metis unu el la oraj kolumoj ĉirkaŭ lian kolon kaj ŝlosis la seruron. Post kelkaj pliaj vortoj al Sab Tan, li turnis sin al la alia figuro, de kiu ankaŭ la oficiroj nun forprenis la silkojn. Antaŭ mia vido staris Deja Toris, Princino de Heliumio.

Bone mi komprenis. Post kelkaj momentoj Deja Toris estos ligita por ĉiam al la Princo de Zodanga. La ceremonio estis bela kaj impona, sed por mi ĝi estis diableca vidaĵo. Kiam Tan Kosis komencis aranĝi la ornamaĵojn sur ŝia bela korpo, kaj pretigis la oran kolumon, mi levis mian glavegon al super mia kapo, frakasis la vitron de la fenestrego, kaj saltis mezen de la mirigita ĉeestantaro.

Unu plua salto, kaj mi estis apud Tan Kosis, kaj dum li restis pro surprizo fiksita en sia loko, mi tranĉis per mia glavo la oran ĉenaron, kiu devis ligi sin al aliulo.

Ĉie regis konfuzo. Milo da glavoj minacis min, kaj Sab Tan saltis al mi, kun juvelumita ponardo, kiun li prenis el siaj edziĝaj ornamaĵoj. Eblus al mi mortigi lin facile kiel muson, sed la malnova moro de Barsumo detenis mian manon. Prenante lian manradikon dum la ponardo celis al mia koro, mi tenis lin rigida, kaj per mia glavo montris al la malproksima fino de la halo.

”Rigardu la falon de Zodanga!” mi kriis.

Ĉies okuloj turniĝis laŭ la direkto, kiun mi montris.

Tars Tarkas kaj kvindek militistoj de Tark estis enrajdantaj sur siaj grandaj toatoj. Krioj de alarmo kaj surprizo venis de la ĉeestantoj, sed montriĝis neniu timemo, kaj post momento la soldatoj kaj nobeloj de Zodanga ĵetis sin atake al la alvenantaj Tarkanoj.

Ĵetinte la korpon de Sab Tan for de la estrado, mi tiris Deja Toris al mia flanko. Post la trono estis pordeto mallarĝa, en kiu nun staris Tan Kosis, kontraŭanta min per elingita glavo. Ni ekluktis, kaj mi trovis indan oponanton. Dum ni cirkle paŝetis sur la larĝa estrado, mi vidis, ke Sab Tan suprenrapidas la ŝtuparon por helpi sian patron; sed kiam li levis la manon por frapi, Deja Tiros saltis antaŭ lin, kaj en tiu momento mia glavo faris tiun trafon, pro kiu Sab Tan iĝis jedako de Zodanga.

Dum lia patro falis mortinta al la tero, la nova jedako per tordiĝo liberigis sin de Deja Toris, kaj ni frontis denove unu la alian. Baldaŭ aliĝis al li kvar oficiroj. Kun dorso al la ora trono, mi batalis ankoraŭ unufoje por Deja Toris.

Estis malfacile defendi min, kaj tamen ne doni mortigan frapon al Sab Tan, kaj samtempe al la ebleco, gajni la virinon kiun mi amas. Mia glavklingo moviĝis fulmrapide, dum mi deturnis la klingojn de miaj oponantoj. Jam mi senarmigis du el ili kaj faligis trian, kiam ankoraŭ aliaj alkuris por helpi sian novan reganton, kaj venĝi la morton de la reginto. Dum ili alkuris oni kriis: ”La virino! La virino! Frapu ŝin al la tero! La komploto estas ŝia, mortigu ŝin!”

Kriante al Deja Toris, ke ŝi lokigu sin post mi, mi ade iretumis al pordeto malantaŭ la trono, sed la oficiroj komprenis miajn intencojn. Tri el ili saltis malantaŭ min, kaj malebligis mian alvenon al loko, kie mi povus doni protekton al Deja Toris kontraŭ tuta armeo de glavbatalantoj.

La Tarkanoj sufiĉe malfacile defendis sin meze de la ĉambro, kaj mi komencis kompreni, ke nur miraklo povus evitigi la morton al Deja Toris kaj mi. Subite mi vidis, ke Tars Tarkas hakas vojon tra la ĉirkaŭanta pigmearo. Per unu glavbato li kuŝigis dekduon da kadavroj, kaj faris tiel vojon al ŝi, ĝis fine li staris apud mi sur la estrado, dekstren kaj maldekstren donante morton kaj detruon.

La kuraĝo de la Zodanganoj meritis la plej altan admiron.

Neniu el ili provis fuĝi, kaj kiam la batalado ĉesis, tio estis tial, ke krom Deja Toris kaj mi, restis vivantaj en la halo nur Tarkanoj. Sab Tan kuŝis morta apud la patro, kaj la kadavroj de la nobelaro kaj kavaliraro de Zodanga kovris la plankon.

Post la batalo mi pensis unue al Kantos Kan. Zorginte, ke Deja Toris estu protektata de Tars Tarkas, mi rapidis kun deko da militistoj al la subpalacaj karceroj. Ĉiuj karceraj oficistoj estis aliĝintaj al la batalo en la halo, kaj ni povis esplori la labirintan malliberejon sen kontraŭstaro.

En ĉiu koridoro mi laŭte kriis la nomon de Kantos Kan, kaj fine mi povis aŭdi mallaŭtan respondon.

Gvidita de la sonoj, ni baldaŭ trovis lin ligita en malluma alkovo. La ege ĝojis revidi min, kaj aŭdi klarigon pri la batalo, kies malproksimaj sonoj atingis lian karcereton.

Li diris, ke la aera patrolo kaptis lin antaŭ ol li atingis la altan turon de la palaco, tiel ke li eĉ ne vidis Sab Tan.

Ni trovis, ke estus senutile provi fortranĉi liajn ĉenarojn.

Laŭ lia sugesto mi iris por esplori la kadavrojn sur la supra etaĝo por trovi la ŝlosilojn de liaj seruroj; feliĉe, la unua kiun mi esploris, montriĝis esti la deĵorinto de lia karcero, kaj Kantos Kan povis tuj aliĝi al ni en la tronhalo.

De la stratoj venis sonoj de pafado kaj kriegoj, kaj Tars Tarkas forrapidis por priordoni la eksteran bataladon.

Kantos Kan akompanis lin kiel gvidanto, la verdaj militistoj komencis esploron de la palaco por pluaj Zodanganoj kaj por rabaĵo, kaj Deja Toris kaj mi troviĝis solaj.

Ŝi falsidiĝis en unu el la oraj tronoj, kaj salutis min per laca rideto.

”Ĉu iam antaŭe ekzistis tia viro? Certe tian oni neniam konis sur Barsumo. Ĉu ĉiuj viroj de Tero similas al vi? Sola, fremdula, persekutata, minacata, vi faris dum kelkaj monatoj tion, kion en ĉiuj pasintaj epokoj de Barsumo faris neniu; vi kunligis la sovaĝajn hordojn de la marfundoj, kaj venigis ilin por kunbatali kun ruĝMarsana popolo.”

”La respondo estas facila, Deja Toris. Tion faris ne mi, tion faris amo, amo al Deja Toris, amo, kies potenco povus fari eĉ pli grandajn miraklojn.”

Bela ruĝo de embarasiĝo kovris ŝian vizaĝon. ”Vi rajtas diri tion nun, Johano Carter, kaj mi rajtas aŭskulti, ĉar mi estas libera.”

”Kaj ankoraŭ mi volas paroli, antaŭ ol denove estos tro malfrue,” mi respondis. ”Dum mia vivo mi ofte agis strange, agis, kiel ne kuraĝus pli saĝaj viroj, sed neniam dum miaj plej fantazia revado mi imagis, ke iam Deja Toris estos mia, ĉar neniam mi imagis, ke ekzistas tia virino, kia la Princino de Heliumio. La fakto, ke vi estas princino, do ne timigas min, sed la fakto, ke vi estas tia virino, kia vi ja estas, tio vere igas min dubi pri mia propra menso, dum mi petas al vi, princino mia, ke vi iĝu ankaŭ mia edzino.”

”Tiu nenecese dubas, kiu devus scii la respondon al sia peto jam antaŭ ol li petas,” ŝi respondis. Ŝi leviĝis, kaj metis la karajn manojn sur miajn ŝultrojn, kaj mi volvis ŝin per miaj brakoj, kaj kisis ŝian brovon.

Tiel estis, ke meze de batalŝirata urbo, plena de la alarmoj de milito, kie regis morto kaj detruo, angoro kaj rabado, Deja Toris, Princino de Heliumio, vera filino de Marso, la Dio de Milito, promesis sin kiel edzinon al Johano Carter, ĝentlemano, de la ŝtato Virginio, en Usono.