Ĉapitro XXVI. Tra buĉado al ĝojo
Iom poste Tars Tarkas kaj Kantos Kan revenis, kaj rakontis ke Zodanga estas preskaŭ neniigita. Ĝiaj militistaroj ĉiuj kaptiĝis aŭ preskaŭ detruiĝis, kaj interne oni ne atendas pluan kontraŭstaron. Pluraj miloj da militaj kaj komercaj aviadiloj troviĝas sub gardo de Tarkaj militistoj.
La hordoj jam komencis rabi, kaj disputi inter si.
Ni decidis kolekti tiom da militistoj kiom eble, meti kaptitojn de Zodanga por labori sur aro da aviadiloj, kaj per ili ekiri al Heliumio sen prokrasto. Kvin horojn poste ni ekvojaĝis de la dokaj tegmentoj, du cent kvindek batalaviadiloj, portantaj preskaŭ cent mil verdajn militistojn, kaj sekvis nin aro da ŝargaviadiloj portantaj niajn toatojn. Ni lasis la frapitan civiton malantaŭ ni, al la ferocaj manoj de kvardek mil verdaj militistoj el la pli malgrandaj hordoj. Ili estis rabantaj, murdantaj, kaj batalantaj inter si. En cent lokoj ili per torĉo komencis incendion, kaj amasoj da fumo altiĝis super la civito, kvazaŭ por kaŝi al la ĉielaj okuloj la terurajn farojn, kiuj okazas sobe.
Meze de posttagmezo ni vidis la skarlatan kaj flavan turojn de la civito Heliumo, kaj baldaŭ granda aro da batalaviadiloj leviĝis el la vicoj de la Zodangaj sieĝantoj ĉirkaŭ la civito, kaj alvenis atake al ni. Ni portis flagojn de Heliumio, sed la Zodangaj aviadiloj ne bezonis tian avizon pri nia malamika sinteno, ĉar jam kiam ili komence leviĝis de la tero, niaj verdaj militistoj pafis al ili, kaj pro sia ĝusta celado bone trafis ilin.
La ĝemelcivitoj de Heliumio, komprenante ke ni estas amikoj, sendis centojn da aviadiloj por helpi nin, kaj nun komenciĝis la unua grandega aerbatalo, kiun mi ĝis nun vidis.
La aviadiloj portantaj niajn verdajn militistojn devis cirkle iri super la interbatalantaj aviadilaroj de Heliumio kaj Zodanga, ĉar iliaj pafegiloj estis senutilaj por la Tarkanoj, kiuj kutimas uzi nur malgrandajn manpafilojn. Ĉi tiujn, tamen, ili multefike uzis nun, tiel ke ili certe helpis decidi la finan venkon. Komence la du aviadilaroj cirkle ĉirkaŭiris je la flama nivelo, pafante salvon post salvo unu en la alian. Baldaŭ grandega truo ŝiriĝis en aviadilo de la partio de Zodanga; ĝi tute renversiĝis, kaj la etaj homfiguroj elfalis al la tero tri cent metrojn sube; poste, terurrapide, la grandega maŝino same falis, kaj preskaŭ subterigis sin en la sablargilaĵon de la malnova marfundo.
Kriego de batalĝojo leviĝis de la Heliumianoj, kaj ankoraŭ pli feroce ili ĵetis sin al la aviadilaro de Zodanga.
Per lerta manovro du aviadiloj de Heliumio lokiĝis super siaj kontraŭuloj, kaj el siaj kilaj bombejoj elversis lavangon da eksplodanta detruaĵo. Poste, unu post unu, la aviadiloj de Heliumio sukcesis leviĝi super tiuj de Zodanga, kaj baldaŭ granda nombro el tiuj de Zodanga, senespere difektitaj, drivis al la skarlata turo de la pli granda civito de Heliumo. Aliaj penis fuĝi, sed miloj da etaj unuopulaj aviadiloj ĉirkaŭiris ilin, kaj super ĉiu ŝvebis granda aviadilo preta por lasi fali kaptontaron.
Baldaŭ, apenaŭ unu horon post la komenco, la batalo finiĝis, kaj oni kondukis al la civitoj de Heliumo la aviadilojn de Zodanga ne faligitajn al la tero.
Tre kortuŝis, okaze de la sincedo de la gigantaj aviadiloj, la efektivigo de la moro, laŭ kiu la kapitano de la venkita aviadilo devas ĵeti sin al la tero. Unu post la alia, la kuraĝaj kapitanoj, tenante siajn flagojn alte super la kapoj, saltis malsupren al terura morto. Nur kiam la ĉefgeneralo tiel ĵetis sin en la abismon, indikante cedon de la cetera aviadilaro, finiĝis la batalado, kaj finiĝis la senutila sinoferado de kuraĝaj viroj.
Ni nun signalis, ke la flagaviadilo de Heliumio alproksimi ĝu, kaj mi krie informis, ke ĉe ni estas la Princino de Heliumio, kaj ni volas transdoni ŝin al la flagaviadilo, por ke ĝi portu ŝin tuj al la civito. Kiam ili komprenis plene la signifon de mia diro, venis granda hurao de la ferdekoj de la flagaviadilo, kaj momenton poste la flago de la Princino de Heliumio flirtis de cent lokoj sur ĝia supro.
Kiam la aliaj aviadiloj komprenis la signifon de la signaloj, kiujn oni donis al ili, same ili flirtigis sian flagon en la brila sunlumo. Kiam la flagaviadilo venis apud nin, deko da oficiroj alsaltis nian ferdekon; kaj tuj kun mirego ili rigardis la centojn da verdaj militistoj, ĝis Kantos Kan antaŭeniris, kaj ili aliris lin. Poste Deja Toris kaj mi antaŭeniris, kaj ili havis okulojn nur por ŝi. Ŝi akceptis ilin ĝentile, ĉiun laŭ lia nomo, ĉar ili estis viroj alte ŝatataj de ŝia avo, kaj ŝi konis ilin tre bone.
”Metu viajn manojn sur la ŝultrojn de Johano Carter,” ŝi diris, turnante sin al mi, ”la viro al kiu Heliumio dankas pro la alveno de sia princino, kiel ankaŭ pro sia hodiaŭa venko.”
Ili estis tre ĝentilaj al mi, kaj diris multon afablan kaj laŭdan, sed ĉefe impresis ilin, ke mi akiris la helpon de la sovaĝaj Tarkanoj en mia batalkampanjo por la liberigo de Deja Toris kaj la savo de Heliumio.
”Pli multe vi devas danki al iu alia viro,” mi diris, ”kaj jen li venas, jen unu el la plej grandaj militistoj kaj ŝtatgvidantoj de Barsumo, Tars Tarkas, Jedako de Tark.”
Same ĝentile kiel al mi, ili donis siajn salutojn al la eminenta Tarkano, kaj li mem surprizis min per siaj poluritaj manieroj kaj paroloj. La Tarkanoj ne estas parolema popolo, sed tre formala, kaj facile alprenas dignajn manierojn.
Deja Toris suriris la flagaviadilon, kaj tre ĉagreniĝis, ke mi ne sekvis. Sed mi klarigis, ke nur parte ni venkis la pardon de Zodanga; ankoraŭ ni devos ataki la surteran militistaron, kaj mi ne povos disiĝi de Tars Tarkas, ĝis ni venkis ankaŭ sur tiu kampo.
La ĉefgeneralo de la aviadilaro de Heliumio promesis, ke li atakos samtempe kun nia surtera atako. Niaj aviadiloj disiĝis kaj Deja Toris estis portata hejmen al la kortego de sia avo, Tardos Mors, Jedako de Heliumio.
Malproksime troviĝis niaj ŝargaviadiloj, kun la toatoj de la verdaj militistoj, restintaj en la sama loko dum la daŭro de la batalo. Sen alterigaj estradoj estis malfacile malŝargi la bestojn sur la senŝirman ebenaĵon, sed per rimenoj kaj skarpoj ni sukcesis en nia klopodado, en loko dek ok kilometrojn de la civito. La laboro okupis la ceteron de la tago kaj duonon de la nokto. Dufoje aroj da ĉevalsoldatoj de Zodanga atakis nin, sed sensukcese.
Tuj kiam oni malŝargis la lastan toaton, Tars Tarkas ordonis antaŭeniron, kaj en tri partoj ni aliris la lokon, kie la armeoj de Zodanga kamploĝis, respektive de nordo, sudo kaj oriento. Je du kilometroj de la ĉefarmeo ni renkontis iliajn eksterajn gardosoldatojn, kaj laŭ antaŭa aranĝo akceptis tion kiel signalon por komenci la alkuregon.
Kun ferocaj kriegoj, sur batalavidaj toatoj, ni atakis, sed neniel ni trovis ilin dormantaj. Bone preparita batallinio troviĝis antaŭ ni, kaj konstante oni repuŝis nin, ĝis fine, ĉirkaŭ tagmezo, mi komencis malesperi pri nia venko. De Zodanga estis preskaŭ miliono da batalantoj, kolektitaj inter la du polusoj, kie ajn etendiĝis iliaj rubandsimiliaj akvovojoj; el niaj verdaj militistoj estis malpli ol cent mil. De Heliumio venis nek soldatoj nek komunikoj.
Ĝuste je tagmezo ni aŭdis fortan pafadon inter la armeoj de Zodanga kaj la civito, kaj ni sciis, ke alvenis la urĝe bezonata helpo. Tars Tarkas denove ordonis alkuregon, kaj denove la grandaj toatoj portis siajn ferocajn rajdantojn kontraŭ la remparojn de la malamikoj. Samtempe la batallinio de Heliumio svarmis trans la aliflankajn barilojn de la armeoj de Zodanga, kaj ĉi tiuj trovis sin premataj inter du muelŝtonegoj. Noble ili batalis, sed vane.
La ebenaĵo antaŭ la civito iĝis vera buĉejo, antaŭ ol la lasta ano de Zodanga cedis sin, sed fine la mortigado ĉesis, la kaptitojn oni retroen marŝigis al Heliumo, kaj ni eniris la pordegojn de la pli granda civito kiel venkintaj herooj.