Povas eĉ okazi, ke iliaj anstataŭaj patrinoj ne havis propran ovon en la kovilo; tiel estis pri Solla, kiu komencis ovdemeti nur je malpli ol unu jaro, antaŭ ol ŝi iĝis patrino al la ido de iu alia virino. Tia afero fakte estas bagatelaĵo inter la verdaj Marsanoj, ĉar la amo patra kaj fila estas tiel nekonata al ili, kiel ĝi estas ofta inter ni. Mi kredas, ke tia Marsana sistemo, kiu daŭris jam dum jarcentoj, ĝuste estas la kaŭzo, ke la kompatindaj bestoj perdis ĉiujn delikatajn kaj humanajn instinktojn. De la naskiĝo ili estas fremdaj al gepatra amo, kaj ne konas la signifon de la vorto ”hejmo.” Oni instruas al ili, ke ili rajtas vivi nur ĝis kiam ili povas demonstri per korpa forto kaj sovaĝeco, ke ili taŭgas por vivi. Se ili montriĝas iel misformitaj aŭ difektaj, oni tuj mortpafas ilin; kaj ili konstatas, ke neniu lasas unu solan larmon fali pro la multaj suferaĵoj, kiujn ili travivas dum la frua infanaĝo.
Mi ne volas diri, ke la plenkreskaj Marsanoj estas nenecese aŭ intence kruelaj al siaj idoj. Temas simple pri tio, ke la tuta vivo por ili estas forta kaj senkompata lukto por ekzisti sur mortanta planedo, kies provizoj tiel elĉerpiĝis, ke ĉiu plia vivo signifas plian postulon de la jam malriĉiĝanta komunumo.
Per zorga selektado ili bredas nur la plej harditajn specimenojn de ĉiu speco, kaj kun preskaŭ supernatura antaŭvidemo ili aranĝas, ke la naskonombro sufiĉas nur por ekvilibri la mortonombron. Ĉiu plenkreska Marsino demetas proksimume dek tri ovojn ĉiujare; la ovoj, kiuj taŭgas laŭ la provoj pri grandeco, pezo, kaj specifa pezo estas kaŝitaj en iuj subteraj kavernoj, kie la malvarma temperaturo malebligas la kovadon. Ĉiujare konsilantaro de dudek ĉefuloj zorge ekzamenas la ovojn, kaj oni detruas el la provizo de ĉiu jaro ĉiujn krom cent el la plej perfektaj. Post kvin jaroj, kvin cent perfektaj ovoj estas elektitaj el la miloj demetitaj. Oni metas ilin en la preskaŭ hermetikajn kovilojn, por ke ili elkoviĝu per la sunradioj post periodo kvinjara. La elkoviĝado, kiun ni vidis hodiaŭ, estas sufiĉe tipa okazaĵo, ĉar naŭdek naŭ procentoj de la ovoj elkoviĝis dum du tagoj. Se la ceteraj ovoj iam elkoviĝis, ni sciis nenion pri la sorto de la idoj; oni ne deziris ilin, ĉar ili povus heredi kaj transdoni la tendencon al longa koviĝado, kaj tiel difekti la sistemon, kiun oni ellaboris dum jarcentoj, kiu permesas al la plenkreskaj Marsanoj scii la tempon por reveni al la koviloj, eĉ la precizan horon.
Oni konstruas la kovilojn en malproksimaj kaj dezertaj lokoj, kie ne ekzistas probableco, ke aliaj triboj eltrovos ilin. La rezulto de tia katastrofa eltrovo estus simple, ke mankus idoj al la komunumo dum kvin jaroj. Mi poste povis observi la sekvojn, post la eltrovo de alitriba kovilo.
La komunumo de verdaj Marsanoj, en kiun la sorto ĵetis min, konsistis el proksimume tridek mil homoj. Ili vagadis tra granda areo de senakva tero, inter kvardek kaj okdek gradoj de suda latitudo, flankata oriente kaj okcidente de du grandaj fekundaj terpecoj. Ilia ĉefloko troviĝis en la sudokcidenta angulo de la regiono, apud la kruciĝo de du tiel nomataj Marsaj kanaloj.
Ĉar la kovilo estis metita malproksime norden de ilia teritorio, en loko, kiun ili kredis neloĝata kaj nefrekventata, ni estis entreprenontaj grandegan vojaĝon, pri kiu kompreneble mi mem sciis nenion.
Post nia reveno al la mortinta civito mi restis dum pluraj tagoj sufiĉe senokupa. En la tago post nia reveno ĉiuj militistoj forrajdis frue en la mateno kaj ne revenis antaŭ la mallumiĝo. Poste mi sciis, ke ili iris al la subteraj kavernoj enhavantaj la ovojn, kiujn ili portis al la kovilo; la kovilon ili fermis por plua kvinjaro.
La kavernoj, en kiuj oni kaŝis la ovojn ĝis la kova tempo, troviĝis plurajn kilometrojn sude de la kovilo, kaj ĉiujare la konsilantaro de dudek ĉefuloj kutimis viziti ilin. Kial ili ne konstruis la kavernojn kaj kovilojn en loko pli proksima al sia hejmo, tion mi neniam sukcesis eltrovi; ĝi restas por mi unu el multaj enigmoj pri Marso.
La devoj de Solla nuntempe estis duoblaj, ĉar ŝi devis prizorgi, aldone al mi, la Marsidon. Tamen ni ambaŭ bezonis malmultan atenton, kaj ĉar ni ambaŭ estis progresintaj en Marsa scio, ŝi decidis eduki nin kune.
La ido estis alta unu kaj trionan metron, tre forta, kaj korpe perfekta. Cetere, li lernis rapide, kaj ni multe amuzi ĝis pro la rivalado inter ni. La Marsa lingvo, mi jam diris, estas tre simpla, kaj post semajna studado mi povis sciigi per ĝi ĉiujn miajn bezonojn, kaj kompreni ĉian parolon al mi. Simile, pro la instruo de Solla, mi evoluigis miajn telepatiajn kapablojn tiel, ke baldaŭ mi povis percepti ĉion okazantan ĉirkaŭ mi.
Tio multe surprizis Sollan, ke mi povis percepti telepatiajn komunikojn de aliaj, ofte kiam ili ne celis min, kaj tamen neniu povis legi mian menson. Komence tio ĝenis min, sed poste mi tre ĝojis pri ĝi, ĉar ĝi donis al mi grandan avantaĝon super la Marsanoj.
Ĉapitro VIII. Bela kaptitino elĉiela
Je la tria tago post la kovila ceremonio ni ekiris hejmen, sed apenaŭ la procesio atingis la kamparon, kiam oni ordonis tujan reiron. Kvazaŭ preparitaj dum multaj jaroj por tio, la verdaj Marsanoj malaperis en la larĝajn pordojn de apudaj konstruaĵoj, kaj post tri minutoj la tuta kavalkado de militistoj, ĉaroj kaj mastodontoj nenie estis videbla.
Solla kaj mi eniris konstruaĵon en la antaŭa parto de la civito, tiun, fakte, kie mi luktis kontraŭ la simiegoj.
Dezirante scii la kaŭzon de la subita retroiro, mi iris al supra etaĝo kaj rigardis el la fenestro al la valo kaj la montetoj; kaj tie videblis la kaŭzo. Granda aviadilo, grizpentrita, venis malrapide super la supro de la plej proksima monteto. Post ĝi venis alia, poste alia, ĝis entute dudek flugis malrapide kaj majeste al ni.
Ĉiu portis strangan standardon, kaj sur la pruo iun insignon, kiu brilis en la sunlumo kaj montriĝis klare eĉ je tiu distanco. Mi vidis multnombrajn homojn sur la antaŭaj ferdekoj, sed mi ne povis diveni, ĉu ili trovis nin, aŭ ĉu simple ili esplore rigardas al la mortinta civito.
Certe ili ricevis neĝentilan akcepton, ĉar subite kaj senaverte la verdaj Marsanoj pafis salvon el la fenestroj de la konstruaĵoj frontantaj la valon, trans kiu venis nun, tiel trankvile, la grandaj aviadiloj.
Tuj la sceno ŝanĝiĝis kvazaŭ magie; la plej proksima aviadilo prezentis la flankon al ni, kaj per tuta aro da pafilegoj redonis nian salvon. La aliaj aviadiloj same sekvis, kaj same agis. Nia propra pafado daŭris, kaj mi kredas, ke ĝi trafis je sepdek kvin pro cento. Neniam en la vivo mi vidis tian certtrafan pafadon, kaj ŝajnis, ke pro ĉiu kuglo falis iu el la homoj sur la aviadiloj, dum la standardoj kaj la supraj mekanikaĵoj disiĝis je flamŝprucoj kiam la pafaĵoj trafalĉis ilin.
La pafado de la aviadiloj estis preskaŭ senefika. Mi poste lernis la kaŭzon; la subiteco de nia unua salvo, kiu trovis la anojn de la aviadiloj tute nepreparitaj, kaj plejparte detruis la distancilojn de iliaj pafilegoj. Mi ankaŭ lernis, ke ĉiu verda Marsano estas instruita, ke li celu al iu difinita objekto, en similaj cirkonstancoj de milito.
Ekzemple, la plej bonaj pafistoj ĉiam celas al la radiaj celiloj kaj distanciloj de la malamikaj pafilegoj; aliaj simile celas al la pli malgrandaj pafiloj. Kelkaj celas al la pafistoj, aliaj al la oficiroj, al la supraj mekanikaĵoj, la helicoj, kaj tiel plu.
Je dudek minutoj post la unua salvo la granda aviadilaro fortrenis sin laŭ la direkto, de kiu ĝi venis. Kelkaj videble lamis, kaj ŝajnis apenaŭ direktataj de siaj plimalgrandigitaj anaroj. Ili tute ĉesis pafi, kaj direktis la tutan energion al forfuĝo. Niaj militistoj tiam kuris al la supraj tegmentoj de niaj konstruaĵoj kaj postsekvigis daŭran kaj plej mortigan pafadon al la aviadiloj.