Выбрать главу

Eleanor Putnam Arlo Bates. Princo Vanc'

ANTAŬPAROLO

Tre korajn dankojn mi ŝuldas al Sinjorinoj Hankel, Bastoul kaj Scheerpeltz, kaj al aliaj kompetentuloj, kiuj afable tralegis la manuskripton de ĉi tiu traduko, kaj pri ĝi donis bonan konsilon.

Profesoro Arlo Bates estas ĉefprofesoro de la angla literaturo ĉe Massachusetts Institute of Technology, en Boston, Massachusetts, Usono, konata aŭtoro de multaj romanoj kaj poemaroj, kaj ŝatata paroladisto pri literaturaj temoj.

"Eleanor Putnam" estas pseŭdonimo de Sinjorino Arlo Bates, kiu posedis tre artistan literaturan guston, kaj kelkfoje kunlaboris kun sia edzo, antaŭ sia bedaŭrinda morto, kiu okazis antaŭ kiam aperis ĉi tiu fabelo.

La originala angleverkita libro, "Prince Vance," jam ne estas aĉetebla.

Al Profesoro Bates, kiu bonkore permesas la eldonadon de ĉi tiu traduko, kun la originalaj ilustraĵoj, ĝi estas tre dankeme dediĉita de

La Tradukinto.

ĈAPITRO I

Certe ne estis strange, ke Princo Vanc' tiel miregis, ke li sidis tutan duonhoron nur rigardaĉante, nek penante movi muskolon, nek moviĝante for de la seĝo. Estas ja kredeble, ke iu alia Princo en similaj cirkonstancoj estus egale mutigita de la mirego, — kiel iu ajn povos vidi, kiu volos atenti dum mi reiros al la komenco, kaj rakontos tion, kio antaŭe okazis.

Per "la komenco" mi aludas la naskiĝon de Princo Vanc'; je kiu okazo la potenca feino Kopeto estis elektita lia baptopatrino, de kiu tempo ŝi certe ne montris sin tre dorlotema al la Princo. Ekzemple, ŝi insiste postulis, ke ŝia baptofilo atentu la lecionojn; ke li respektu la instruistojn; kaj (kio estis la plej ofenda postulo el ĉiuj) ke li, Princo Vanc', la sola filo de la gepatroj, kaj sola heredonto de la regno, nepre lernu obei. Cetere ŝi trankvile diris al la baptofilo, ke, se li ŝin ne obeus volonte, certe estus des pli malbone por li; ĉar lerni li devos, per metodoj severaj, se lin ne lernigos pli mildaj.

Ĉio ĉi ŝajnis al Vanc' tre malagrabla kaj maljusta speco de parolo; kaj oni povas imagi, ke ĝi ne pliigis lian amon al la baptopatrino. La rilatoj inter ili pli kaj pli malboniĝis, ĝis Vanc' fariĝis forta belkreska knabo ĉirkaŭe dektrijara, kiam unu tagon venis la Blua Sorĉisto al la palaco.

Tiumatene estis okazinta inter Vanc' kaj la baptopatrino serioza malpaco. Ŝi subite sin montris ĉe la lernoĉambro, tute neatendita, laŭ sia malagrabla kutimo; kaj kompreneble tio okazis precize dum la momento, kiam la Princo estis frapanta (sen boksgantoj) la orelojn de sia instruisto pro tio, ke la kompatinda maljunulo petis, ke li lernu la limojn de la regno, kiu baldaŭ estos lia propraĵo.

"Vi vidos la limojn, preterirante ilin ĉiujn piede," la feino malafable diris. "Kreskante vi fariĝas mallaborema, egoisma, kaj malobeema; vi hontigas vian baptopatrinon, kaj malhonoras vian familion. Kredeble vi baldaŭ kuniĝos kun la Blua Sorĉisto mem!"

"Jes, mi faros tion," obstine diris la Princo; ĉar, kvankam li vere neniam antaŭe aŭdis pri la Blua Sorĉisto, li estus dirinta ion ajn en tiu momento, por turmenti la baptopatrinon, — "certe, mi faros tion. Mi volus lin vidi. Mi esperas, ke li venos ĝuste hodiaŭ!"

"Kaj pri mi, vi malbona knabo!" ankoraŭ pli kolere diris Kopeto, vigle frapante la plankon per sia bastono, "mi promesas, ke vi sufiĉe deziros min, antaŭ ol vi min trovos; kaj malĝojo faros vin pli saĝa, antaŭ kiam vi revidos mian vizaĝon."

"Nemulte mi sopiros al vi, kun viaj admonoj kaj riproĉoj!" respondis la malrespekta Princo; kaj, kiam ŝi subite malaperis antaŭ liaj okuloj, laŭ sia miriga kutimo, li komencis ĵeti librojn al la kapo de sia instruisto, grave ĝenante la malfeliĉan homon, kiu opiniis, ke lia sorto estas tre malbonŝanca, kaj volis, ke li povus esti hakisto en la reĝa arbaro, aŭ io ajn, prefere ol tio, kio li estas.

Post kiam li ĵetis la tutan aron da libroj, kaj post kiam la tabulviŝiloj, la kretaĵoj, kaj la montrabastono ilin sekvis, la Princo ŝovis la manojn en la poŝojn kaj, fajfante melodion, kiun li estis aŭdinta de iu gurdo, senzorge iris al la fenestro. Precize tiam liaj dekdu junaj fratinoj estis duope venantaj en la korton, post la matena promeno kun la guvernistinoj. La Princinoj estis tiel bonaj, kiel la Princo estis malbona, kaj certe ne povus esti pli bela vidaĵo, ol la dekdu reĝaj knabinetoj, paŝetantaj tiel ĝuste kaj dece. Ĉiu havis verdeveluran manteleton, puran pajlan ĉapon, kaj verdan franĝhavan sunombreleton; ĉiu elmontris beletajn flavajn duongantojn kaj afablan rideton, kaj ĉiu havis rozkoloran vizaĝon, kaj okulojn similajn al belebluaj globetoj. Estis do tre maldece, ke Princo Vanc' tiel laŭte ekkriis "Bo!", ke ĉiu Princino eksaltetis unu plenan futon supren de la tero, kaj la guvernistinoj vere almetis la manojn al la koroj. Tio tamen multe ĝojigis la Princon kaj, post la malapero de la fratinoj, li ankoraŭ fajfante staris apud la fenestro, havante la manojn en la poŝoj kaj malbonan grimacon sur la vizaĝo.

"Via Princa Moŝto," humile komencis la instruisto, "via Princa Moŝto vere ne devas meti viajn princajn manojn en la princajn pantalonpoŝojn, nek fajfi tiun abomenindan melodion. Se la Reĝina Moŝto vin aŭdus, ŝi certe senkapigus min."

"Kial mi devus zorgi pri tio?" senĝene demandis la Princo; kaj precize je tiu momento, li ekvidis la Bluan Sorĉiston malsupre envenantan la korton.

ĈAPITRO II

Kion ajn alian oni povus diri pri la Blua Sorĉisto, neniu iam nomus lin belulo. Liaj nazo kaj mentono estis longaj kaj pintaj, la brovoj grandaj kaj densaj, la dentoj akraj kaj elstarantaj el la buŝo; kaj ĉiuj partoj, hararo, haŭto, dentoj kaj vestaĵoj, estis tiel bluaj kiel sennuba ĉielo en Junio. Li ankaŭ havis kutimon fortege skui la kapon, laŭ tre konfuzanta maniero, ĝin tiregante maldekstren kaj dekstren, kiel ludmandareno. Li brave eniris la korton de la palaco, kvazaŭ la tuta apudaĵo apartenus al li; kaj, ekvidante Princon Vanc' supre ĉe la fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel delfinia floro, kaj signofaris ke li venu malsupren.

La Princo ŝanceliĝis. La Blua Sorĉisto certe ne estis sufiĉe bela, ke oni dezirus alproksimiĝi, sed Vanc' okaze rememoris, ke lia baptopatrino ŝajnis grave malaprobi ĉi tiun saman sorĉiston; tial, por malplaĉi Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris.

Vidata proksime, la Sorĉisto aspektis eĉ pli malbela ol malproksime. Liaj lipoj estis bluaj kaj, kiam li malfermis la buŝon, oni vidis, ke blua ankaŭ estis eĉ la lango.

"Nu!" li diris al la Princo per iom ĉagrenita voĉo, "mi opinias, ke vi atendigas min sufiĉe longatempe, kvankam mi nur venis por lernigi al vi kuriozan artifikon."

"Tio estas bona," respondis Vanc', tuj interesata; "mi tre ĝuas artifikojn. Kio ĝi estas?"

"Ĝi estas en ĉi tiu," diris la Blua Sorĉisto, montrante belan oran bombonujon. "Nur konsentigu iun, ke li manĝu unu el ĉi tiuj bombonoj, kaj vi vidos kion vi vidos."

La Princo ekprenis la skatolon, kaj malfermis la buŝon por fari alian demandon; sed, antaŭ ol li povis eligi unu solan vorton, la Blua Sorĉisto tute malaperis, kaj Vanc' staris sola. Malrapide kaj penseme li supreniris, demandante al si, kio povas esti la artifiko.

"Unue mi ĝin provos je la instruisto," li decidis, "ĉar certe ne ĝenos min, kio ajn okazos al li, kaj mi vere devas sciiĝi, kio estas la kurioza ruzo."

Li do ridetante aliris al la instruisto, kaj prezentis la malfermitan bombonujon; kaj la simplanima maljunulo, nenion suspektante, riverencis kaj ridetis, pro la granda honoro ricevata de la Princa Moŝto, kaj tuj englutis unu el la bombonetoj.

Jen kio okazis. Puf! La malfeliĉa instruisto tuj mallongiĝis simile al teleskopeto, kaj iĝis malgranda kiel pigmeo. Efektive estus tiel utile havi nenian ajn instruiston, kiel havi tian etulon!

Kiel Princo Vanc' ridegis! El ĉiuj sorĉistoj, kiujn li jam konis (kvankam tiel juna, lia Moŝto estis koninta multajn sorĉistojn; li preskaŭ ĉiam renkontis kelkajn, kiam, elgrimpinte el posta fenestro, li forkuris por fiŝkapti), li opiniis, ke la Blua Sorĉisto estas la plej amuza, kaj estas elpensinta la plej komikan ruzaĵon.