Выбрать главу

Konfuzite Vanc' atentiĝis, sed ŝajne tiu ĉi parolo tute ne surprizis la Komikulon.

"Depost ŝia malrektiĝo, ŝia babilado ĉiam eliĝas returnite," li klarigis rikanante. "Sed sidiĝu! La manĝo estas preparita."

Ili ĉiuj sidiĝis. La malfeliĉa virino rigardis la muron malantaŭan, kaj tial ŝi iom mallerte disdonis la supon. Tamen tio estis negrava, kaj Vanc' estis tro malsatega por esti skrupulema. La boletaĵo eligis plej bonegan odoron, kaj rapide la Princo enŝovis la kuleron kaj ekmanĝis. Sed, antaŭ ol li efektive prenis plenbuŝon, li ĉesis kun grimaco. La supo estis pli maldolĉa ol galo.

"Ĉu vi ne ŝatas la spicon?" ridaĉis la Komikulo. "Nu, estas domaĝe; kaj mi supozis, ke ĝi estos precize tia, kian vi ĝuos."

Tro kolera por paroli, la Princo ekkaptis glason da akvo kaj trinkis, sed ĝin trovis bole varmega kaj plena je salo.

"Prenu pecon da cervaĵa pasteĉo," afable petis la dommastro. "Nenia ŝercado plua, mi ĵurpromesas."

"?opiH, nonafni nadnitapmok al itnemrut sasexc en iv laiK," demandis la edzino, kiu ŝajnis tiel bonkora, kiel oni povus esperi pri iu tiom tordita.

Tamen la Princo estis jam ekmanĝinta la pasteĉon, kaj ĝin trovis pli varmega ol fajro, pro ruĝa pipro. Tia estis ĉio surtabla. Manĝebla estis nenio. La stufaĵo estis plena je pingloj kaj kudriloj; naŭzaj kreskaĵoj estis en la vino; la kukoj estis plenigitaj per kotono; kaj la Princo rompis la dentojn, anstataŭ la migdaloj, kiuj estis lerte fabrikitaj el ŝtono.

Ĉiuj ĉi sensencaĵoj estis al la Princo tre malagrablaj, kiel vi povas imagi; sed la Komikulo siaflanke estis preskaŭ freneza pro ĝojo. Transen kaj reen li ruliĝis sur la planko, kaj ĝojlarmoj torentiĝis sur liaj vangoj, pro la sukceso de la ŝercoj.

"Tiu ĉi estas la plej bona amuzado, kiun mi ĝuis dum longa tempo," li kriis. "Jen ĝojo! Jen vera feliĉeco!"

"Tre malbona speco de feliĉeco," malgaje diris la Princo. "Mi opinias ke mi enlitiĝos."

Ho ve! Tie la aferoj estis egale malagrablaj. Kiam la Princo eniris sian dormĉambron, sitelo da glacimalvarma akvo, supren metita, falis kaj malsekigis lin ĝis la haŭto. Plena je angiloj kaj ranoj estis lia lito; kaj kiam la kompatinda knabo penis ekdormi sur seĝo, malsovaĝa strigo kaj paro da domemaj vespertoj batis lian vizaĝon per la flugiloj, kaj pinĉotiris liajn nazon kaj orelojn. Je la plej frua tagiĝo la turmentita Princo alŝultrigis la skatolon kaj forlasis la ĉambron.

Sur la balustrado senokupe sidis la dommastro, per poŝtranĉilo sin amuzante.

ĈAPITRO XV

"Bonan matenon!" ĝentile diris la Komikulo. "Mi esperas, ke vi bone dormis."

"Mi tute ne dormis," kolere respondis la Princo; "kaj vi kompreneble sciis, ke mi ne povos."

"Tio estis la ŝerco, vi scias," ridaĉis la Komikulo, enpoŝigante la tranĉilon, kaj preparante konduki la junulon en la manĝoĉambron. Tamen la Princo sentis nenian deziron al alia festeno similanta la hieraŭan; tial li rifuzis ĉiun inviton kaj ekforiris.

"Ne maltrafu la vojon," diris la Komikulo, kiu ŝajnis tre malgaja, ĉar Vanc' ne volis resti por matenmanĝi. "Transiru la rivereton, vi scias, poste transgrimpu ruĝan barilon, kaj jen vi estas, sur la rekta vojo. Se mi iam alvenos al via regiono, mi vizitos vin. Mi havas korinklinon al vi."

"Tion mi ne sentas al vi," murmuris Vanc' formarŝante.

Tre kolera li estis kontraŭ la Komikulo, tamen li sentis malagrablan memoron pri iu tempo, ne longe pasinta, kiam li mem timigadis la tutan korteganaron per siaj kruelaj ŝercoj.

Malfacila estis la vojo, varmega la suno, kaj la Princo estis tiel malsatega ke li ĝoje formanĝis du pomojn, kiuj elfalis el veturilo de kamparano iranta al foiro. Tamen Vanc' sin kuraĝigis, pensante ke liaj malfacilaĵoj baldaŭ finiĝos. Nun li estis proksima al la hejmo de la Fragokolora Sorĉisto; tial li antaŭenmarŝis ĝis la posttagmezo, nur unufoje haltante, kiam li ektrovis kelkajn pirojn sur arbeto apud la vojo. Malgrandaj, acidaj kaj ŝtonecaj ili estis, sed la malsata Princo tre avide kolektis aron da ili, kaj manĝis ilin sidante sub la nesufiĉa ombro de la pirarbo. Pri la korteganoj Vanc' iom trankviliĝis, memorante ke, dank' al la kamparanoj ĉe la foiro, en la skatolo estis longedaŭra provizo da kuketoj kaj bombonoj.

"Malgraŭ ĉio," diris la Princo en si mem, refoje marŝante, "malgraŭ ĉio, estas por ili multe pli facile ol por mi. Mi opinias, ke mi ne multe plendus eĉ estante malgranda, se mi povus tiel vere, kiel ili, ĝui la vivon."

En la daŭro de la posttagmezo la Princo atingis malluman arbaron, en kiun lia vojo ŝajnis lin konduki. Li ne eniris tre profunden, antaŭ ol li ekaŭdis sonon kvazaŭ de iu ploranta, kaj ankaŭ strangan klakbruon, kvazaŭ cimbaloj estus kunbatitaj. Ĉi tiuj sonoj pli kaj pli laŭtiĝis dum lia irado, kaj li fine trovis malgrandan simion sidantan sur malalta junipero, malgajege plorantan, kaj kelkafoje la manojn malĝoje kunfrapantan. La manoj de la simio, estante el metalo (kia estis ĝia tuta korpo), kunklakante kaŭzis la cimbalsimilajn sonojn, kiujn aŭdis la Princo.

"Kio estas al vi?" demandis Vanc', ĉar la simio daŭrigis la ploradon, tute ne atentante lin.

Suprenrigardante la simio viŝis la okulojn per malgranda punta poŝtuko, kiu jam estis sufiĉe malseka.

"Tiel mizera mi estas," ĝi ekĝemis. "Ĉu vi neniam aŭdis la onidiron: 'estas sufiĉe malvarme por ke la vosto de latuna simio forglaciiĝu'?[1] Mi estas la latuna simio. Oni parolas pri mi; oni parolas pri mia vosto."

"Sed ankoraŭ neniam estis sufiĉe malvarme por forglaciigi la voston," konsoleme diris la Princo.

"Ne," plendeme respondis la simio; "sed konstante mi timas ke estos, kaj tio estas egale malbona. Ho, kia mondo estas ĉi tiu!"

Dirinte tion, la simio ekploris pli malĝoje ol antaŭe, kaj la Princo trifoje ekternis fortege.

"Jen!" malgaje ekkriis la simio. "Nun vi malvarmumas, ĉar mi estas tiel malseka pro la plorado."

"Ho, ne zorgu pri tio," ĝentile respondis Vanc'. "Efektive ĝi ne estas grava. Bona terno estas vere refreŝiga."

"Tio min rememorigas," diris la simio, "ke mi estas sendita por diri, ke vi reiru; ĉi tiu ne estas la vojo."

"Ne la-" komencis la Princo, ŝajne konfuzita.

"Vojo," finiĝis la simio, refoje ekplorante. "Al la Fragokolora Sorĉisto, vi scias. Farante ĉirkaŭiron, vi ĵus revenis preskaŭ al la kastelo de Bogarru, kie loĝas la giganto. La Komikulo vin erarigis."

"Min erarigis?" ripetis la kompatinda Princo, nun tute malesperanta.

"Jes," diris la simio, "kiel ŝerco, vi scias. Ho, mia belega, latuna vosto! Kia mondo estas ĉi tiu!"

"Jen la plej malbona kaj malicega ŝerco el ĉiuj!" ekkriis la Princo.

Li timtremis pensante pri la proksimeco de la kastelo de tiu terura grandegulo; kaj tiam li rememoris la lacigantajn mejlojn, kiujn li piediris tiun tagon sub la brulanta suno; pripensante ĉi tiujn aferojn li povus volonte ploregi, se la simio ne estus jam farinta sufiĉe grandan lageton de larmoj, kaj Vanc' ne volis kaŭzi superakvegon.

"Vi devos reiri laŭ la sama vojo," diris la simio, elpremante la larmojn el la poŝtuko. "Vi bezonos pli longan tempon ol antaŭe, ĉar nun estas nokto. Je la tagiĝo vi ekvidos tri blankajn betulojn en fojnokampo; tiam transgrimpu la branĉobarilon kaj iru laŭ vico da grandaj, blankaj ŝtonoj, ĝis vi alvenos al verda ŝtupŝajna transirejo; post tio la vojo kondukas rekte al la pordo de la Fragokolora Sorĉisto. Vi ne povos ĝin maltrafi."

"Se tio estas vera," diris la Princo, "mi dankas vin milfoje. Sed, ĉu vi estas tute certa, ke tio ne estas alia ŝerco?"

"Ho, mia artikigita latuna korpo!" malgaje ekkriis la simio. "Ĉu mi similas ŝercemulon? Neniam mi faris ŝercon; neniam dum mia tuta vivo!"

"Tre volonte mi farus ion por gajigi vin, se mi povus," diris la Princo, sin turnante por foriri.

вернуться

1

Popoldiro en Usono, aludante pri nekutime malvarmega vetero. — Tradukinto.