"Nu," malafable diris la Sorĉisto; tial ke, havante multe da aferoj en la cerbo tiun tagon, li efektive forgesis, ke la korteganoj estas etuloj, kaj opiniis, ke ili estas gigantoj; kaj sorĉistoj neniam volas sin trovi malpravaj. "Nu, do ne malpliigu ilin. Tio tute ne interesas min."
"Ho, ne diru tion!" petegis la Princo, kun larmoj en la okuloj. "Bonvolu ne agi kvazaŭ vi ne interesiĝus! Ho, via Sorĉista Moŝto, tiel longan marŝadon mi faris por vin trovi, kaj tiel malagrablajn personojn mi renkontis, kaj tiaj teruraĵoj survoje okazis, ke mi petegas, ke vi ne rifuzu nun helpi min, kiam mi fine sukcesis vin trovi!"
"Nu, do," respondis la Sorĉisto, "estu ĝentila, kaj faru kion mi postulas. Flankedirante, ĉu vi trovas iajn radikojn?"
"Eĉ ne unu," malespere diris la Princo, sin apogante sur la fosilo.
"Tio estas malbona," diris la Sorĉisto. "Por unu greka radiko mi vendus al vi la sorĉagon."
"Ho," ekkriis la Princo, "mia instruisto certe havas kelkajn. Plena de tiaj antaŭe estis lia kapo, kaj mi estas certa, ke li ankoraŭ havas ilin, se ili ne tiel malgrandiĝis, ke li ilin perdis."
La Princo rapidis malfermi la skatolon, kaj ĝoje akiris de la instruisto kelke da grekaj radikoj, kiuj estis belformaj kaj bonstataj, kvankam malgrandaj. Ĉi tiujn li donis al la Sorĉisto; kaj, kiam la edzino ilin ricevis, la Princo avide atendis, esperante ke oni sciigos al li la sorĉagon.
Sed la Sorĉisto ŝajne ne volis paroli. Iom li fajfis; kaj poste, eltirinte ŝnureton el la poŝo, komencis ludi per ĝi sur siaj longaj fragokoloraj fingroj.
"Mi sendis telegramon al la reĝa kato," li anoncis. "Iru tra tiu blanka kradpordo, kaj vi atingos la ŝoseon. Ĝi estas la suda limo de Gajlando. Via vojo estas rekta. Je la sunsubiro vi ĉeestos la kastelon. La kato ĉion scias."
ĈAPITRO XVIII
La Princo dankis al la Sorĉisto, kvankam ne tre fervore; ĉar li ne plene kredis, ke la Sorĉisto telegrafis al la kato; kaj eĉ se tio estus vera, Vanc' antaŭe tiel ĝenis kaj turmentis tiun kompatindan beston, ke li iom hontis, nun petonte de ĝi favoron. Tamen li antaŭeniris laŭ la vojo dirita, trapasis la blankan pordeton, kaj gaje marŝis sur la ŝoseo. Li ja iom timis la malican Generalon Bopi; sed, spite siaj duboj, li sentis iom da fido al la Fragokolora Sorĉisto, kaj li intencis esti tre singardema alproksimiĝante al la palaco.
Kiel la Sorĉisto promesis, je la sunsubiro la juna Princo trovis la finon de sia longa marŝado, kaj ekvidis la karan familian hejmon, en kiu li naskiĝis kaj ĉiam vivadis, ĝis kiam liaj propraj malbonfaroj lin forigis. Al la lama kaj lacega Princo tre bele aspektis la velurecaj terasoj, la helblua lago, la marmoraj statuoj, briletantaj fontanoj, belegaj floroj, flirtantaj filikoj kaj ombra arbaro; kaj antaŭ ĉio, la vasta ora palaco mem, kaj la brilantaj turetoj, spegulantaj la radiojn de la subiranta suno. Pro ĝojo la Princo vere povus plori.
Mire kvieta ŝajnis la tuta ĉirkaŭaĵo. Sur la lago dormis la blankaj cignoj, kaj la pavoj staris sur la teraso similaj al juvelriĉaj figuroj. Timeme ĉirkaŭrigardante, por serĉi postsignojn de la malbona Generalo, la Princo senbrue trairis la arbetaron, ĝis li sin trovis tre proksima al la ĉefa enirejo de la palaco. Ankoraŭ neniaj postsignoj de la malvera reĝo. La reĝa kato, pli grasglata ol kiam la Princo ĝin turmentadis, sidis sola sur la perono, serene sin lekanta.
"Efektive vi pli bone farus elvenante," ĝi diris, "kaj ne plu restante post tiu migdalarbo; ĉar mi tre facile vin vidas."
Aŭdinte tion, la Princo elpaŝis, ankoraŭ zorgeme ĉirkaŭrigardante, kaj demetis la skatolon sur la ŝtuparon.
"Kara kato," li ĝentile diris, "kiel vi fartas?"
"Ho, ho!" iom malafable respondis la ratkaptisto. "Kara kato! Kiel kortuŝante!"
"Mi forestis longan tempon," provdiris la Princo.
"Estas eble," respondis la kato; "tamen la tagoj ĉi tie pasis sufiĉe rapide. Ni ne malgrasiĝis dum via foresto."
"Tio estas vera," iom honteme konsentis la Princo, kaj li rapide ŝanĝis la paroltemon. "Kie ĉiuj estas?"
"Senkapigitaj," mallonge respondis la alia; "tio estas, ĉiuj esceptinte la Reĝon."
"Ĉu vi volas diri Generalon Bopi?" demandis Vanc'; "vi scias ke mi havas en mia skatolo la veran Reĝon."
"Ne ĉikanu!" akre respondis la kato. "Oni ekkonas reĝon per liaj agoj. Se vi estus vidinta, kiamaniere li senkapigis homojn, dekstre kaj maldekstre, mi opinias, ke vi nomus lin iom pli ol generalo. La malmultaj, kiuj ankoraŭ vivas, jam rapidis for de la palaco, kaj en la arbaro sin kaŝas."
"Kie do estas la Gen-la Reĝo mem?" maltrankvile demandis Vanc'.
"Ho!" nezorge respondis la kato; "li estas apuda."
"Kie?" demandis Vanc'.
"Ĉi tie," respondis la kato.
"Mi lin ne vidas," diris la Princo, kun ektremo, ĉiuflanke okulserĉante.
"Ĉu ne?" diris la kato; "tio estas ĉar vi ne povas travidi min."
"Kiel strange vi parolas, kato!" ekkriis Vanc'. "Mi ne scias kion vi volas diri."
"Nu," respondis la kato, "vi memoras tiujn amuzajn bombonojn?"
"Jes," murmuretis la Princo, honteme ruĝiĝanta.
"Unu ruliĝis sub la sofon," penseme diris la kato.
"Jes," respondis Vanc'; "mi rememoras, ke unu falis, kaj ke mi ne povis ĝin trovi."
"Post kiam mi ricevis la telegramon de la Fragokolora Sorĉisto," diris la kato, "mi elrulis la bombonon mezĉambren. Ĝi estis bela bombono, kaj la Reĝo envenante vidis ĝin, kaj tuj ĝin englutis."
"Nu," ekscitite kriis la Princo, "kio poste?"
La kato elpuŝis sian langon, kaj lekis la lipojn. "Li estis tre mola," ĝi diris.
"Vi lin manĝis?" senspire demandis Vanc'.
La kato trankvile balancis la kapon; kaj ĝiaj vangharoj kuntiriĝis pro la memoro de ĝia manĝado.
"La patro, do," ĝoje kriis la Princo, "denove estas la Reĝo; aŭ li estos, kiam li sufiĉe grandiĝos. Vi diras, ke vi ricevis de la Fragokolora Sorĉisto telegramon. Diru al mi, kara kato, ho diru al mi, kion li diris."
"Ne povos ĝis la noktomezo," diris la kato; "alie la sorĉprocedo ne funkcios, kaj ĉio malprosperos."
ĈAPITRO XIX
Se tio okazus antaŭ ol li forlasis la hejmon, la Princo piedfrapus, kaj grandan bruegon farus, ĉar li devas eĉ unu minuton atendi ion deziritan; sed, dum la longa marŝado, li lernis, inter aliaj lecionoj, la lecionon pri pacienco; tial li nek bruegis nek kriis; sed, enirante la palacon, li eksidis en loko, de kiu li povis vidi la grandan horloĝon, kaj pacience atendis la noktomezon.
Tamen li estis tiel lacega, ke li ne povis teni la okulojn malfermitaj, kaj li baldaŭ dormis profunde. Fine la kato lin tuŝis sur la ŝultro, tiel pikante lin per la ungopintoj, ke li subite eksaltis.
"Vekiĝu!" kriis la kato, "post sep minutoj la dekdua horo sonos."
"Ĉu vere? Ĉu mi dormis?" demandis la Princo, frotante la okulojn.
"Tiel ŝajnas," respondis la kato. "Kial vi lasis la korteganaron enfermita en la skatolo?"
"Por diri la veron," konfesis la Princo, "mi timis, ke ili eble ĉirkaŭkuros sur la planko en la mallumo, kaj-iu eble manĝos ilin erare."
"Nu," respondis la kato, ruĝiĝante, (se kato povas ruĝiĝi,) "eble vi estas prava. Oni neniam povas scii tion, kio eble okazos. Nun jam estas preskaŭ la dekdua, kaj ni devas rapidi. Elkuru sur la terason kaj rigardu, ĉu la pavino demetis ovon. Se jes, alportu ĝin al mi; sed rapidu!"
Frotante la dormon for de la okuloj, la Princo rapidiris por obei. Li efektive trovis ovon, kaj rekurante al la palaco, li ĵus atingis la ĉambregon, kiam la horloĝo eksonigis la dekduan horon.
"Krevigu ĝin precize tra la mezo, kaj faru tion per tri frapoj," ordonis la kato.
La Princo obeis, kaj el la fragmentoj de la ŝelo, precize kiam ĉesis la lasta horfrapo, elpaŝis la Feino Kopeto, energia, freŝa, vigla, de kapo ĝis piedo, kvazaŭ ŝi estus ĵus kreita, kaj tute ne kvazaŭ ŝi estus trovinta mallarĝa aŭ kunpremanta sian loĝejon en la ovo. Per rapida flirteto ŝi ekskuis sian jupon, malpeze saltetis de la tablo, kaj per sia bastoneto frapetis la Princon sur la kapo.